王驾(? - ?)
春晴
雨前初见花间蕊,
雨后全无叶底花。
蜂蝶纷纷过墙去,
却疑春色在邻家。
Wang Jia (? - ?)
Serena printempa tago
Antaŭ l’ printempa pluvo mi florburĝonojn vidas,
Sed post ĝi, krom folioj, neniaj floroj sidas.
L’ abeloj, papilioj, transflugis svarme l’ muron -
Ĉu la printempo ĉe la najbaro nun rezidas?
elĉinigis Minosun