朱淑贞(约1079 – 约1133)
落花
连理枝头花正开,
妒花风雨便相催。
愿教青帝常为主,
莫遣纷纷点翠苔。
Zhu Shuzhen (ĉ. 1079 – ĉ. 1133)
La floroj falantaj
Sur amligitaj branĉoj floroj sin prezentas,
Enviaj vent’ kaj pluvo ilin tuj turmentas.
Mi volas, ke l’ Printempo reĝu por eterne;
Sur verdan muskon ne falu l’ petaloj sterne.
elĉinigis Minosun