LA GRANDA LERNADO
大 学
Komentario de la filozofo Zeng
曾传
§09
§09-01
Tio, kion signifas la diro, ke la bona regado de regno necesigas antaŭ ĉio la harmoniigon de la familio, povas esti klarigata kiel la jeno:
Ekzistas neniu, kiu povus bonkondutigi la popolon, se li ne bonkondutigas siajn familianojn. Tial la bone kulturita homo povas kompletigi sian edukon pri la bona regado de la regno sen eliri el la hejmo. La ministroj povas bone servi sian suverenon en la maniero, en kiu la filo sindone servas siajn gepatrojn; la subuloj povas bone servi siajn superulojn en la maniero, en kiu la pli juna respektas siajn pli aĝajn fratojn; kaj la suvereno povas bone trakti siajn regatojn en la maniero, en kiu li amas siajn infanojn.
所谓治国必先齐其家者,其家不可教而能教人者,无之。故君子不出家而成教于国。孝者,所以事君也;弟者,所以事长也;慈者,所以使众也。