LA GRANDA LERNADO
大 学
Komentario de la filozofo Zeng
曾传
§10
§10-01
Tio, kion signifas la diro, ke la pacigo kaj feliĉigo de la mondo necesigas antaŭ ĉio la bonan regadon de regno, povas esti klarigata kiel la jeno:
Kiam la suvereno dece kondutas al la maljunuloj, tiam la fila devo estas plenumata universale inter la popolanoj; se la suvereno respektas la pliaĝulojn, tiam la respekto al la pliaĝuloj fariĝas komuna kutimo inter la popolanoj; kiam la suvereno traktas kompate la orfojn kaj donas helpon al ili, tiam la popolanoj faras la samon. Tial la suvereno devas funkcii per sia konduto kiel la modelo por sia popolo.
所谓平天下在治其国者:上老老而民兴孝,上长长而民兴弟,上恤孤而民不倍,是以君子有絜矩之道也。