Ne lasu min

Ne lasu min.
Ne lasu, kara, min.
Okulprofund' tre vokas min nun.
Kaj inter ni C grandega distanc' sen fin'.
Vagas en sol' vi sub la Lun'.

Brilu do,
Por mi brilu, ho, mia stel',
Kiel fajr' en la ĉiel'.
Ho, mia stel'.

De malfeliĉ' venis terura hor'.
Kaj restis mi sen la subten'.
Sed nur al vi strebas nun mia kor',
Kaj savos min via reven'.

Brilu do,
Por mi brilu, ho , mia stel',
Kiel fajr' en la ĉiel'.
Ho, mia stel'.

Ho, mia stel'.

                                                             reen al la listo