Stel' trembrilas super mi

la aŭtoro C A. Vertinskij (tr), kantas V.Denisov

Ja unu stel' trembrilas super mi.
Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj.

Ne tial, ke amata estas ĝi,
Sed mi ne vidas lumon kun aliaj.

Se estas peze en la kor' de mi,
Respondon serĉi mi de ĝi ne ĉesas.

Ne tial, ke al mi lumigas ĝi,
Sed apud ĝi lum' tute ne necesas.

Ja unu stel' trembrilas super mi.
Elektas mi nur ĝin el steloj ĉiuj.

Ne tial, ke amata estas ĝi,
Sed mi ne vidas lumon kun aliaj.

                                                            reen al la listo