世界语学习  

世界语学研究


 

INISMO KAJ MODERNA LINGVO

     [Ĉinio]   Hongjia

      “Ĉu Esperanto estas moderna lingvo?” estas la unua frazo de la artikolo Inisme modernigi Esperanton— kial ne? aperigita en O.R. (Orienta Revuo) je septembro de 1997. La frazo vere konfuzas mian menson ĉe la komenco: Ĉu Esperanto ne estas moderna lingvo?! Kun granda pacienco mi finlegis la verkaĵon. Elkore mi nereteneble sentas min simpatia al la feminismaj postuloj al la evoluanta lingvo. Kaj aliflanke mi devas klare konfesi, ke mi ne povas teni la saman opinion kun la aŭtorino pri kelkaj konceptoj.

     Kiel konate, dum iom pli ol cent jaroj, Esperanto ŝanĝiĝis multe. Ekde kiam Zamenhof publikigis la Unuan Libron ĝis nun, la nombro de radikoj en Esperanto multobliĝis, de 904 ĝis pli ol 16,000 (PIV), eĉ inkluzive de la plej novaj terminoj de komputera scienco, ekz., “vindozo”(angle: window). Kiel aliaj naturaj lingvoj, Esperanto evoluiĝas pason post paso kune kun tempfluo. Kompreneble, Esperanto kreiĝis en la 19-a jarcento kaj neeviteble respegulas tiaman socian staton, sed pro sia kontinua disvolviĝo, ŝi ankaŭ povas bildigas la nunan socian staton, samkiel aliaj naciaj lingvoj, ekz., la angla, kiu kreiĝis antaŭ kelkcent jaroj kaj dekomence respegulis siatempan socian staton. Ĉu ni povus konstati, ke la angla ne estas moderna lingvo? La vorto “moderna”, mi asertas, estas uzata al la disvolviĝaj stadioj, ekz., la malnova angla lingvo, la mez-malnova angla lingvo, la nuntempa au moderna angla lingvo. Se ni pririproĉas iun lingvon, ke ŝi ne estas moderna lingvo, tiu aserto ne estas preciza, krom se la dirita lingvo estas mortinta, kiel la latina. Dume, Esperanto, vivanta kaj plena je disvolviĝa energio, ne indas je la titolo “nemoderna”.

     Ĉu la uzantoj devas kopii (precize: imiti) la lingvon de Zamenhof? La respondo estas JES! Kiam oni agnoskas sin, oni devas sekvi, kiel Zamenhof postulis, la fundamenton de Esperanto, t.e. la principon de netuŝebleco de Esperanta Fundamento. Ni devas sincere konfesi, ke la dirita fundamento entenas kelkajn neraciajojn kaj bezonas rerevolucian plibonigon (ekskludantan la elementan strukturon de la lingvo). Sed estas neimageble, se oni senskrupule ŝanĝus la fundamenton (lingvistike: komunan kernon) de la lingvo, depende de kiu la lingvo ekzistas. Sub la principo de neceso kaj sufiĉo, kreiĝo de novaj vortoj (neologismoj) estas permesata. Kreiĝo de inismaj vortoj ankaŭ devas sekvi la supre menciitan principon. Se la ekzistantaj vortoj ne sufiĉas por esprimi la deziratan staton de inistoj, novaj vortoj povas esti enkondukitaj. La angla lingvo posedas “Ms”, kiu ne rivelas la familian staton de inoj, kaj Esperanto ne havas egalvaloran esprimon de “Ms”. Sed fakte, en praktika uzado ekzistas nenia problemo pri tio. Laŭ mia limigita kontaktado kun inoj, se vi salutas inojn per “sinjorino”, kelkaj plezure akceptas kaj aliaj, kiuj ne volas malkaŝi sian familian staton, korektas vin per “faŭlino” aŭ ŝia antaŭa nomo. “Fraŭlino”, ĉu juna aŭ maljuna, jam posedas la saman funkcion de “Ms”, kaj nenecese aludas junecon. Ĉu estas necese krei pli precizan esprimon? Tion decidos niaj s-aninoj, kiuj ne volas malkaŝi sian familian staton. Plimultigo de vortoj ne endangerigos la tutan lingvon, nur se tiuj nove kreitaj vortoj estas akceptataj de plejparto de uzantoj de la lingvo, alie tiuj vortoj estas nur portempaj kreaĵoj, kiuj formortos nur post penado de malmultaj iniciantoj. Kompare kun la angla lingvo, Esperanto havas pli grandan avantaĝon en uzado de sufikso “-in”, ĉar ĉiu virseksa vorto (substantivo) estiĝis samtempe kun responda inseksa vorto, sed angle oni devas enkonduki novajn formojn por inseksaj vortoj, ekz., “chairwoman”, kiu kreiĝis nur antaŭ kelkdek jaroj. Pri tio, Esperanto estas malpli diskriminacia lingvo. Eble Zamenhof ne konsciiĝis pri la problemo de seksa diskrimincio siatempe, sed li tamen sciis, ke la mondo de estaĵoj konsistas el du malsamaj seksoj, alie li ne kreis sufikson “-in”, kiu taŭgas por ĉiuj substantivoj esprimantaj estaĵojn.

     En sia artikolo, la aŭtorino citas kelkajn konkretajn ekzemplojn por montri, ke iuj uzantoj (viraj!) estas konservatistoj. Ŝi difinas, “dommastrino - nelaboranta virino, dommastro - ĉefo de familio, sekretariino - helpantino de ĉefo, sekretario - ŝtata funkciulo.” Mi ne aprobas tiujn difinojn. Laŭ PIV, “mastro” estas “posedanto kaj ĉefo de domo, loĝejo, bieno” kaj ne rilatas al laboranteco. Se temas pri “mi estas dommastro”, tio ne definitive signifas, ke la “dommastro” laboras en iu kompanio aŭ estas dungita, kaj tio nur indikas, ke la parolanto estas nur posedanto de domo. Simile, “dommastrino” povas esti komprenata nur kiel “posedantino de domo”, kaj ankaŭ “dommastrino”  povas labori en fabriko aŭ alia laborejo. Oni ne devas kulpigi al la uzantoj la diskriminacian sencon aldonitan al “dommastrino”. Kaj ĉu “sekretario” au “sekretariino” senescepte helpas ĉefojn en mastrumado de oficejaj aferoj, du egalrajtaj vortoj en semantika senco. En la angla estas nur virseksa “secretary” kaj ne samsignifa formo por inoj. Evidente pri egaleco de seksoj, la angla ne estas tiel supera kiel Esperanto. Laŭ supre menciita studo, kompreneble la esprimajo “Mi estas vira dommastrino” (inventaĵo de la aŭtorino) ne estas ĝusta, kaj neniu uzus tiun miksaĵon de du seksoj. Por pli precizigi la sencon, kiun la aŭtorino volas esprimi, oni povas diri kun tuta certeco, “Mi estas dommastrumanto.”

 

Notoj: La supra artikolo estis skribita en 1997 kaj sendita kiel kontribuo al japana revuo Orienta Revuo, sed ne aperiĝis en ĝi.

                                                       返回目录