学译园地

Lerni

Tradukadon


 

小  站

王正悦


  他挎着装滿山货的篮子,一只手举着一袋核桃,一个车窗一个车窗地叫喊着山楂、核桃、柿饼。他才十三岁,个子矮矮的。和乘客作交易,他不得不踮起脚尖儿。


  一位青年乘客要买他的山楂,当他把山楂递给他的时候,发现这位年轻的乘客胸前戴着某大学的校徽,甜甜地笑了,问他:“你是大学生啊?”


  “是啊!”青年乘客望着这个有一双纯真的眼睛的孩子,觉得他挺可爱,也笑着回答了他。


  “我哥哥也在城上大学,学画画的!”他高兴又自豪地说,“你们上大学的手头紧,我不要你的钱了。”他挎着篮子笑着站在那儿,青年人控出身子,把胳膊伸得直直的,一张面额二元的人民币在他手中摇晃着。两人正在推让,列车缓缓地开动了,青年乘客把手一扬,钱飘落到站台下面,被列车卷得很远。他赶上去拾起来,站在铁路中间,望着远去的列车,好像是谁伤了他的心。


  站很小,只有经过这儿的慢车在这儿停留几分钟,他就是为了在这儿停留的慢车从六里远的山村赶到这儿。


  今天很冷,天还下起了小雪。这是今年第一场雪,客车到来的时候窗子都关得严严实实的,偶尔有人打开扔出一把果皮,或者倒出一杯水,可没等他靠近,“拍”又关死了。前面的车箱里下来一个乘客,穿着一身崭新的西装,提着一个大皮箱。他是这次车下来的唯一乘客,“是城里人!”他迎了上去。


  “同志,买一袋山货吧,便宜着哪!”他站在乘客的面前,一付虔诚的样子,把一袋柿饼递了过去。


  那位乘客忽然把皮箱一放,抓住他冰冷的小手叫了声:“弟弟!”


  他惊奇地睁大了眼睛,盯着这个有些面熟的城里人,当他看到他胸前挂着某美术学院的校徽时,猛地醒悟过来,一头扑到乘客的怀中,亲昵地叫了声“哥哥”!不知是惊是喜,泪水一下子涌了出来。


  他摸着哥哥这身崭新的西装,问:“哥哥,你的同学还叫你‘庄户哥’吗?”
  他没有回答,反问:“小弟,你怎么不上学了干这个?”
  “妈有病,爹又太老实,你在外面花钱多,妈就不让我上学了。妈说,有你这么个大学生就够耀祖宗的了。”
  “小弟!”他把弟弟猛地抱在怀里,小弟仰起脸,“哥,你上次来信要钱,正好赶上妈的病又犯了,我挣的十几元都给妈买药了。哥,你等急了吧?”
  哥哥的脸涨得很红,泪水一个劲地在眼眶中打转:“弟弟,咱回家--”

  雪下得更大了,雪地上有两行脚印,顺着蜿蜒的山道翻到山那边去。

 

Malgranda stacidomo

Wang Zhengyue

  Portante ĉirkaŭbrake korbon plenan de produktoj el montara regiono kaj levante saketon da juglandoj, li krie ofertis de unu vagonara-fenestro al alia al la pasaĝeroj kratagojn, juglandojn kaj sekigitajn persimonojn. Li aĝis nur dek tri jarojn, kaj pro malalteco li devis levi siajn kalkanojn por komerci kun la pasaĝeroj.
  Juna pasaĝero petis de li saketon da kratagoj. Ĵus kiam li donis la kratagojn, li rimarkis, ke tiu ĉi junulo portas universitatan insignon sur la brusto. Li do demandis kun dolĉa rideto: "Ĉu vi estas universitata studento?"
  "Jes." Trovante tiun ĉi knabon aminda kun naive kristalaj okuloj, la junulo respondis ankaŭ kun rideto.
  "Mia pliaĝa frato ankaŭ vizitas universitaton en la provinca ĉefurbo. Li lernas pentrarton." Li diris ĝojplene kaj fiere. "Vi studentoj ne riĉas, do mi ne akceptu vian pagon." Kun korbo ĉirkaŭ sia brako, li ridetante staris tie. La junulo elfenestrigis sian torson, rekte etendis sian brakon kaj svingadis la du-juanan monbileton en sia mano. Ĝuste kiam ili ambaŭ donis aŭ cedis monon, malrapide ekmoviĝis la vagonaro. La junulo faris ekĵeton, la monbileto flirte falis sub la kajon kaj flugis ĝis malproksima loko sekvante la vagonaron. Li haste alkuris kaj prenis ĝin. Starante inter la fertrakoj, li fiksrigardis la malproksimiĝantan vagonron, kun la aspekto kvazaŭ iu vundus lian koron.
  La stacidomo estis malgranda, kaj la preterpasantaj malrapidaj vagonaroj haltis ĉi tie nur kelkajn minutojn. Ĝuste por tio li alvenis de sia montvilaĝo ses liojn for.
  Estis malvarme hodiaŭ. Kaj neĝetis. Tio ja estis la unua neĝo ĉijare. Alvenis alia vagonaro, sed la fenestroj estis firme fermitaj. Malofte oni malfermis la fenestron, krom nur por elĵeti pomŝelon aŭ elverŝi akvon. Antaŭ ol li alproksimiĝis al ĝi, la fenestro jam fermiĝis denove. De antaŭa vagonaro subeniris pasaĝero en tute nova okcidenta kostumo kaj kun leda valizo en la mano. Li estis ununura pasaĝero subenirinta de tiu ĉi vagonaro. "Jen urbano." Li iris renkonte al la pasaĝero.
  "Aĉetu manĝaĵon, kamarado. Tio ja estas tre malkara." Starante antaŭ la pasaĝero, la knabo etendis saketon da sekigitaj persimonoj kun pia mieno.
  La pasaĝero subite demetis sian valizon, ekkaptis liajn glacie malvarmajn manetojn kaj krietis, "Fraĉjo!"
  Malfermeginte siajn okulojn pro surprizo, la knabo fiksrigardis la ŝajne iom konatan urbanon. Kiam li ekvidis la universitatan insgnon sur lia brusto, li subite ekkonis lin. Li sinĵetis en la sinon de la pasaĝero kaj ekkriis ameme: "Fraĉjo!" Larmoj eltorentis, oni ne scias, ĉu pro surprizo aŭ pro ĝojo.
  Palpante la okcidentan kostumon, li demandis, "Fraĉjo, ĉu viaj kunlernantoj ankoraŭ nomas vin 'Frato Kampulo' ?"
   Anstataŭ respondi, la pliaĝa frato demandis, "Fraĉjo, kial vi ne lernas, sed alvenas ĉi tien?"
  "Ĉar Panjo malsaniĝis, Paĉjo estas ne kapabla perlabori pli da mono kaj vi bezonas monon, do panjo ne permesis al mi lerni plu. Ŝi diris, ke sola vi, universitata studento, ja povas sufiĉe honorigi niajn praavojn."
  "Fraĉjo!" Li subite ĉirkaŭprenis sian frateton en sian sinon. La frateto levis sian vizaĝon. "Fraĉjo, lastfoje kiam vi skribis por peti monon, Panjo malsaniĝis kaj por aĉeti medicinaĵon, mi elspezis ĉiujn dek kelkajn jŭanojn, kiujn mi enspezis. Fraĉjo, ĉu vi malpacienĉiĝis de atendado?"
  La vizaĝo de la pliaĝa frato ekruĝiĝis. La larmoj senĉese sin rulis en liaj okulkavoj. "Fraĉjo, ni iru hejmen... "
  Neĝis pli dense. Sur la neĝo ekaperis du linioj da piedsignoj, kiuj etendiĝas ĝis la alia flanko de la monto laŭ la zigzaga montvojeto.

 

                                                   esperantigis Ebudhano

                                                                      返回目录