学译园地

Lerni

Tradukadon


清贫

方 志 敏 

    我从事革命斗争,已经十余年了。在这长期的奋斗中,我一向是过着朴素的生活,从没有奢侈过。经手的款项,总在数百万元;但为革命而筹集的金钱,是一点一滴的用之于革命事业。这在国方的伟人们看来,颇似奇迹,或认为夸张;而矜持不苟,舍已为公,却是每个共产党员具备的美德。所以,如果有人 问我身边有没有一些积蓄,那我可以告诉你一桩趣事:
  就在我被俘的那一天一个最不幸的日子,有两个国方兵士,在树林中发现了我,而且猜到我是什么人的时候,他们满肚子热望在我身上搜出一千或八百大洋,或者搜出一些金镯金戒指一类的东西,发个意外之财。那知道从我上身摸到下身,从袄领捏到袜底,除了一只时表和一支自来水笔之外,一个铜板都没有搜出。他们于是激怒起来了,猜疑我是把钱藏在那里,不肯拿出来。他们之中有一个,左手拿着一个木柄****,右手拉出****中的引线,双脚拉开一步,作出要抛掷的姿势,用凶恶的眼光盯住我,威吓地吼道:
  “赶快将钱拿出来,不然就是一****,把你炸死去!”  
  “哼!你不要作出那难看的样子来吧! 我确实一个铜板都没有存;想从我这里发洋财,是想错了。”我微笑淡淡地说。  
  “你骗谁!象你当大官的人会没有钱!”拿****的兵士坚不相信。
  “决不会没有钱的,一定是藏在哪里,我是老出门的,骗不得我。”
  另一个兵士一面说,一面弓着背重来一次将我的衣角裤裆过细地捏,总企望着有新的发现。  
  “你们要相信我的话,不要瞎忙吧! 我不比你们国民党当官,个个都有钱,我今天确实是一个铜板也没有,我们革命不是为着发财啦!”我再向他们解释。  
  等他们确知在我身上搜不出什么的时候,也就停手不搜了;又在我藏躲地方的周围,低头注目搜寻了一番,也毫无所得,他们是多么的失望呵!那个持弹欲放的兵士,也将拉着的引线,仍旧塞进****的木柄里,转过来来抢夺我的表和水笔。后彼此说定表和笔卖出钱来平分,才算无话。他们用怀疑而又惊异的目光,对我自上而下的望了几遍,就同声命令地说:“走吧!”  
  是不是还要问问我家里有没有一些财产?请等一下,让我想一想,啊,记起来了,有的有的,但不算多。去年暑天我穿的几套旧的汗褂裤,与几双缝上底的线袜,已交给我的妻放在深山坞里保藏着——怕国军进攻时,被人抢了去,准备今年 暑天拿出来再穿;那些就算是我唯一的财产了。但我说出那几件"传世宝"来,岂不要叫那些富翁们齿冷三天?! 
  清贫,洁白朴素的生活,正是我们革命者能够战胜许多困难的地方!
        一九三五年五月二十六日写于囚室



                       Senhaveco

                               de Fang Zhimin (1900-1935)

  Mi okupiĝas pri revolucia batalado jam pli ol dek jarojn. Dum la longdaŭra strebado mi ĉiam vivas modeste, sed neniom prodigeme. Kvankam la monsumo, kiun mi disponis en miaj manoj, estis ne malpli ol kelkaj milionoj da dolaroj, ĉiu monero kolektitaj por revolucio tamen devas esti uzata por la revolucia afero. En la okuloj de Kuomintango-granduloj, tiu ŝparema konduto ŝajnas miraklo aŭ bombasto, dum diskreteco kaj altruismo estas  bonvirtoj, kiujn ĉiu kompartiano devas havigi al si. Do, se mi estas demandata pri mia ŝparmono, mi povas klarigi per la jena interesa rakonto:
  Ĝuste en la plej malfeliĉa tago de mia aresto, kiam du kuomintangaj soldatoj trovis min en arbaro kaj eldivenis mian veran identecon,  ili naskis fortan deziron elserĉi en mi mil aŭ ok cent arĝentajn monerojn aŭ orajn braceletojn kaj ringojn kaj similajn, kaj pere de tio estis rikoltontaj neatenditan riĉaĵon. Ekter ilia atendo, Kvankam ili elserĉis de la kapo ĝis la piedo, de la kolumo de vatita jako ĝis la plandumo de ŝtrumpo, ili eltrovis neniun kupran moneron krom unu poshorloĝon kaj unu fontoplumon. Koleriĝinte, ili dubis, ke mi jam kaŝis ien monon, ne volante ĝin elpreni. Unu el ili, kun grenado kun ligna tenilo en la liva mano kaj la meĉo eltirita en la dekstra mano, starigis unu piedon je unu paŝo  antaŭen, kun pozo de grenad-ĵetado. Li fiksis sur min sian malican rigardon, minace kriaĉante,
  “Rapidu elpreni monon, alie vi mortos de eksplodo!”
  “Hm! Ne montru vian naŭzan vizaĝon! Estas vere, ke mi ne ŝparis eĉ unu kupran moneron. Se vi deziras akiri de mi riĉaĵon, vi miskalkulis.” Mi indiferente diris kun rideto.
  “Ne trompu min! La homo kiel vi kun alta rango ne havus monon!” neniel kredis la soldato kun grenado enmane.
  “Vi neeble ne havas monon. Vi certe ĝin kaŝis ie. Mi estas sperto-riĉa kaj ĉion-scia, vi ne povus min trompi,” diris la alia soldato, kiu arkigis sian dorson por duafoje korpserĉi, zorgeme palpepremante permane miajn vestangulojn kaj pantalonforkon, esperante trovi ion.
  “Kredu mn. Ne vane penu! Ne komparu min kun viaj kuomintangaj altranguloj, kiuj ĉiuj havas monon. Mi vere ne havas eĉ unu groŝon kun mi hodiaŭ. Ni revoluciuloj ne celas monkolektadon por ni mem!” Mi denove klarigis al ili.
  Ĝis tiam, kiam ili konstatis ke el mi ili povas nenion elserĉi, ili ĉesigis siajn manojn. Kaj tamen ili refoje traserĉis mian kaŝejon zorgeme kaj rikoltis ankaŭ nenion --- kiel ili elreviĝis! Post kiam la soldato tenanta la grenadon enŝovis la eltiritan meĉon en lignan tenilon de grenado, li turnis kaj forrabis miajn poŝhorloĝon kaj fontoplumon. Kaj ili paciĝis, nur post kiam ili interkonsentis, ke ili egale dividu la monon post vendado de la horloĝo kaj plumo. Per dubemaj kaj miregaj okuloj ili kelkfoje rerigardis al mi de supre malsupren kaj  ordonis unuvoĉe: “Eku!”
  Ĉu mi havas iom da proprietaĵo hejme? Atendu momente. Lasu min iomete pripensi. Aĥa, jes, jes, mi rememoras, sed nemulte. Estas kelkaj kompletoj da malnovaj ĉemizoj kaj pantalonoj kaj kelkaj paroj da kotonteksitaj ŝtrumpoj kun plandumoj alkudritaj, kiujn mi surportis en la pasinta somero. Ilin mi jam konfidis al mia edzino por kaŝi en monta valo, por ke ili ne estu forrabataj de Kuomintangaj soldatoj, kiam ili alatakos, kaj mi pretos surporti ilin en la kurantjara somero. Tiuj aĵoj povas esti kalkulataj kiel mia nura proprietaĵo. Se mi montrus tiujn "heredajn trezorojn" al riĉuloj, ili certe priridus por tri tagoj?!
   Senhaveco --- pura kaj modesta vivo, ĝuste estas la bazo, sur kiu ni revoluciuloj povas konkeri malfacilaĵojn!

 

                                                               Elĉinigis Minosun

 

                                                                      返回目录