学译园地

Lerni

Tradukadon


 

绿色的雾

李铁柱

       他要寻找一位姑娘——一团给他感觉朦胧的绿色的雾。
  一个头发花白的老人翘首伫立在湖边——这是他一个星期前出事的地方。他莫名地等待着,眼镜后面闪出焦渴的目光......在记忆中那甜甜的呼唤又响在他的耳边。
  “大爷,您喝点热汤吧。”
  他睁开了眼:一道阳光从纱窗边射进来,投在粉白的墙上,洒在他躺的床上——这是在哪里?他闻到一股酒精的气味——是医院!他忽然想起了那个漆黑的夜晚,他从车上摔下来,跌到了结冰的湖里,后来就什么也不清楚了......
  他嘴唇感到一阵热,一勺鸡蛋汤已送到他的唇边。他见一个人正坐在他的床边。是自己的女儿吗?——他又重新闭上眼睛——不会的,女儿们都在外地工作。那么,这人是谁呢?是他在他昏迷的时候将他送进医院的?他又睁开了眼,想尽可能看清那人的脸,但,他看不清,眼镜在那天晚上已摔丢了。他只朦胧地看到眼前是一团绿色的雾。
  “谢谢你了,姑娘。”凭听觉,他感到那人是位年轻的姑娘。他喝了鸡蛋汤,顿时全身温暖了起来。“啊,人老了,眼也不受用了。”他仍眯着眼端详那位姑娘。“姑娘,你在那个单位?”
  “你感觉怎么样?”
  “啊,很好,很好,多亏了你呀,你呀......”“哦!我还有事,中午再来看您。”
  她背起书包跑出了病房;他眼睛里消失了一团绿色的雾。
  中午姑娘果然又来了。
  当一网兜苹果放到他的床头时,他的心一热,眼睛潮湿了——他想到他心爱的女儿——他又眯起眼睛左右端详她,但仍看不清她的脸。他的眼眶里滚出一大滴晶莹的泪来。
  “大爷,您怎么啦?你的眼睛......”姑娘发现了异样,关切地问。
  “这眼离不开眼镜,可那天......”
  “噢......”
  他听到了姑娘轻微的叹息。
  他的伤经过医生的治疗,在姑娘的精心照料下,渐愈了。
  这天,姑娘欢快地飞到他的床边,喊到:“找到了,找到了!”她把一样东西塞到他的手中。
  眼镜!他双手颤抖着戴上眼镜——啊,一切都变得清晰可见了,柔和的阳光,明净的房间,窗台上开放的菊花......他突然转过头来仔细端详着姑娘:她穿着一件绿色防寒服,也许是出于少女的羞涩,在老人感激的目光下低下了头,浓密的头发垂了下来,遮住了她的脸,头发梢紧贴在起伏的胸脯上,那枚白底红字的校徽闪着光。
  突然,姑娘一甩头上的浓发,露出一张少女红润的脸,撇下一句“再见”,就飞快地跑出病房。
  他脚步蹒跚地赶到窗前,看到楼下的马路上疾走着一位挎书包的绿色姑娘。他呆望着直到她消失在人流里,消失在他的视野的深处......脑海里却又升起了一团绿色的雾。
  他在人流中发现了穿绿色防寒服的姑娘。一个,两个,三个......

 

 

Verda Nebulo

Li Tiezhu

 Li volis trovi la knabinon, kiu impresis lin kvazaŭ maso da verda nebulo.
 Grizhara maljunulo staris kun levita kapo ĉe la lago, kie lin trafis akcidento antaŭ semajno. Li atendis sencele. El malantaŭ liaj okulvitroj vidiĝis liaj maltrankvilaj okuloj. La dolĉa voĉo en lia memoro resonis ĉe liaj oreloj:
 "Prenu iom da varma supo, Aĉjo."
 Li malfermis la okulojn. Strio da sunlumo tra la kulvualo pafiĝis al la blanka muro kaj ŝutiĝis sur la lito, sur kiu li kuŝas. Kie estas ĉi tie? Li ekflaris odoron de alkoholo — hospitalo! Li ekrememoris pri la obskura nokto, kiam li falis de sur sia biciklo, al la glaciĝinta lago kaj poste perdis sian konscion.
 Li eksentis ion varman ĉe siaj lipoj. Kulero da ovosupo alportiĝis al lia buŝo. Li ekvidis figuron sidantan sur lia litrando. Ĉu lia propra filino? Li refermis siajn okulojn. Ne, liaj filinoj laboras en malproksimaj lokoj. Kiu estas tiu ĉi? Ĉu ŝi portis lin al la hospitalo dum lia sveno? Refoje malferminte siajn okulojn, li volis klare distingi ŝian vizaĝon. Sed li ne povis, ĉar liaj okulvitroj jam perdiĝis tiunokte. Li nur malklare vidis mason da verda nebulo antaŭ li.
 "Dankon, knabino." Per aŭdpovo li juĝis, ke ŝi estas juna knabino. Preninte la ovosupon, li eksentis varmon tra la tuta korpo. "Ve, la maljunulo ne havas akrajn okulojn." Li fiksrigardis al la knabino per mallarĝigitaj okuloj. "Kie vi laboras, knabino?"
 "Kiel vi fartas nun?"
 "Ho, tre bone, tre bone. Mi ŝuldas ĉion al vi. Kiel vi... "

    "Ho, mi devas foriri nun. Mi revenos al vi tagmeze."
 Preninte sian librosakon, ŝi kuris el la malsanula ĉambro. Maso de verda nebulo malaperis el lia vidkampo.
 La knabino vere revenis tagmeze.
 Kiam ŝi metis retsakon da pomoj sur lian liton, li eksentis varmon en sia koro kaj liaj okuloj malsekiĝis. Tio rememorigis lin pri liaj karaj filinoj. Li refoje mallarĝigis siajn okulojn por pririgardi ŝin, tamen li ankoraŭ ne povis vidi ŝian vizaĝon klare. Gutego da kristala larmo falis el lia okulkavo.
 "Kio okazas, Acĵo? Viaj okuloj... " demandis zorgeme la knabino, rimarkinte la ŝanĝiĝon de la maljunulo.
 "Miaj okuloj bezonas okulvitrojn, sed tiunokte... "
 "Ho... "
 Li aŭdis la mallaŭtan suspiron de la knabino.
 Dank'al la kuracado de kuracistoj kaj prizorgo de la knabino, li resaniĝis iom post iom.
 Iun tagon, la knabino gaje rapidis al lia lito. "Ilin mi trovis! Ilin mi trovis!" Ŝi ŝovis ion en lian manon.
 Okulvitroj! Li senprokraste surmetis la okulvitrojn per tremantaj manoj. Ha! Ĉio klare videbliĝis: milda sunlumo, pura ĉambro, florantaj krizantemoj sur la fenestrobreto... Li ekturnis sian kapon por pririgardi la knabinon: ŝi portis verdan frost-rezistan jakon. Eble por knabina hontemo, ŝi mallevis sian kapon antaŭ la dankemaj okuloj de la maljunulo. Densaj haroj falpendis kaj kovris ŝian vizaĝon. La harpintoj sin premis al ŝia ondetanta brusto.  Glimbrilis la lerneja insigno kun ruĝaj vortoj sur blanka fono.
 La knabino eksvingis sian densan haron kaj elvidiĝis ŝia ruĝetaj vangoj. Ŝi ekflugis el la malsanula ĉambro, dirinte "Ĝis revido!"
 Stumble paŝinte al la fenestro, la maljunulo ekvidis verdan knabinon kun librosako portata surŝultre rapide iranta sur la strato sub la etaĝdomo. Li rigardis senpense ĝis ŝi malaperis inter pasantoj, fandiĝis en la profundon de lia vidkampo... Tamen en lia memoro refoje leviĝis maso da verda nebulo.
 Li ektrovis la knabinojn en verda frost-rezista jako, unu, du, tri...

 

                                  esperantigis  Ebudhano

 

                                                                      返回目录