学译园地

Lerni

Tradukadon


 

探   望

许士英

      妈妈从北方农村的家中来了。汤文竹得到了消息,飞快地出了教学楼,直奔寝室。
  转入过道,对面的房间传出一阵热闹的说笑声。文竹喘着气,猛地推开了房门。两张长形桌子上堆着许多瓜子,花生,梨子。妈妈坐在桌旁的凳子上,手里捧着一杯热气腾腾的茶。几个女同学边吃边说边笑。
  “咚!”门撞在墙上。大家迅速转过了脸。
  “文竹,你的妈妈真好!特地来看你呢!”
  “你还没来,我们倒先吃起来了。”
  “家里带来的,吃吧。”文竹招呼大家,挽着妈妈坐下,直望着妈妈笑。妈妈在家里忙得很,这是第二次来校。见了女儿,她十分高兴。
  文竹妈一起细细地盯着文竹:肤色变白了,颧骨却比两个月前高了,脑门上搭着几绺乱发,脑后束着两把“刷子”;上身穿着件微微发白的蓝卡叽中山装——那是她父亲穿小了给她的,下身穿一条黑布裤子。她又转眼瞧另几个女同学,个个脸庞饱满,色泽红润;有的梳着一束长发,顶上扎着大红蝴蝶,有的满头一卷儿一卷儿的。 她们衣着很挻,文竹妈辨不出布料的质地,只觉得看着就很昂贵。她感到她们比一年前第一次见面时洋气多了,真有点大学生的派头,只是自己的女儿却仍像农村的一块“土疙瘩”。她忽然很内疚,隐约觉得这是自己的过错。
  文竹也在打量着妈妈。两个多月不见,妈妈脸上的皱纹多了,头上也有了不少白发。她的心很难受:唉,姊妹六个,就我最大。要是我不读书,妈妈也不会这样辛苦的。
  同宿舍的小周一直在注视着母女俩,她见两个相看几眼后,眼圈发红,连忙拿话打岔:“母女见面应该高兴,怎么反而伤心呢?”说得大家都笑了。
  文竹不好意思,推说要洗手,起身出去了。
  晚上,文竹妈借口早点上床,打发好女儿去上自习。恰逢小周值日,文竹便同意了。
  文竹妈一躺下去,头被咯得很痛。她一掀枕头,见到底下垫着一叠十分漂亮的笔记本和两本很厚的精装书,她十分惊奇地把它们抽出来。笔记本的封面都是五颜六色的软缎制的,被乳白色的灯泡一照,叫人眼花缭乱。
  小周正抺着桌子,一见便过来告诉道:“那是学校奖的。”她拿过笔记本,便翻到第一页,指着上面的毛笔字解释:“文竹能吃苦,什么事都干。这本是学校奖给积极分子的;这本是她上次在运动会上得八百米第一名时得的;这本是学校奖给‘三好’标兵的。”她又指着那本书道:“这两本《辞海》是学校奖给优秀团员的。”
  文竹妈激动的脸色发白,直摇头:“农村的孩子吃点苦算啥,还奖什么本子?她在家里笨手笨脚的,哪能得什么第一名?”“不,真是她自己得的。”小周肯定地点点头。
  文竹妈不识字,她摸着这些珍贵的奖品,仿佛看见了女儿瘦削的脸,只是心中不再内疚了。
  文竹妈觉得女儿在学校很放心,决定第二天一早就赶回去。文竹送到校门口,妈妈对女儿身子看了几眼,最后才说出早已闷在心里的话:“竹子,你穿得不好,只怨妈无能。等到了工作再穿好的吧!......”文竹急忙打断妈妈的话:“妈,看您说的。”
  妈妈走了,留在文竹视线中的是妈妈那越来越大的身影......

 

 


Vizito de Panjo

Xu Shiying

 Panjo alvenis el la hejmo en la norda kamparo. Informiĝinte pri tio, Tang Wenzhu tuj elklasĉambriĝis kaj kuregis al la dormĉambro.


 Turninte en la koridoron, Wenzhu ekaŭdis babilon kaj ridon el la kontraŭa ĉambro. Spiregante, ŝi brue malfermis la pordon. Sur du longaj tabloj amasiĝis multaj melonsemoj, arakidoj kaj piroj. Panjo sidis sur tabureto apud la tablo kun taso da vaporanta teo en la mano. Manĝante, kelkaj knabinoj babilis kaj ridis.


 Pum! La pordo ekfrapis je la muro. Ĉiuj rapide turnis la kapon.
 "Wenzhu, kiel bona estas via panjo! Ŝi speciale venis por vin viziti."

 

    "Ni jam ekmanĝis unue antaŭ via reveno."


 "Tiuj manĝaĵoj el mia hejmo. Manĝu." Salutinte ilin, Wenzhu sidiĝis sinkrociĝinte al sia patrino kaj ekridetis rigardante ŝin. Panjo estis tre okupita hejme. Tio estis ŝia dua foja vizito. Vidinte sian filinon, ŝi tre ĝojis.


 La patrino de Wenzhu fiksrigardis ŝin zorgeme: ŝi blanketiĝis, dum ŝiaj zigomoj pli elstariĝis ol antaŭ du monatoj. Tufo da haroj pendis de ŝiaj verto kaj du "broŝetoj" estis ligitaj ĉe malantaŭo de ŝia kapo. Ŝi portis pantalonon el nigra ŝtofo kaj iom blankiĝintan ĉinstilan kostumon el blua kakio, kiun donis ŝia patro pro ĝia troa mallarĝiĝo por sia uzo. Ŝi turnis sian rigardon al la aliaj knabinoj. Ili ĉiuj havis diketajn kaj ruĝetajn vangojn; iuj havis longan haron kun granda ruĝa papiliforma banto sur la verto, kaj  aliaj havis buklitan haron. Iliaj vestaĵoj aspektis bele rigidaj en stilo, kaj la patrino ne povis difini la kvaliton kaj materialon de la ŝtofoj. Ŝi nur sciis, ke tiuj vestoj estas treege multekostaj. Ŝi opiniis, ke ili estas multe pli urbane vestitaj ol kiam ŝi vidis ilin unuafoje antaŭ unu jaro. Ili vere havis teniĝon de studentinoj, dum ŝia filino ankoraŭ restis  kampara "kotbuleca etulino". Subite ŝi eksentis konsciencan riproĉon, konsciante malklare, ke tio estas ŝia kulpo.


 Ankaŭ Wenzhu ekzamenis sian patrinon per sia rigardo. Dum nur iom pli ol du monatoj ŝi havis pli da sulketoj survizaĝe kaj pli da blankaj haroj surkape. Ŝi eksentis korpikon Ve, mi estas la plej aĝa inter ses fratinoj, se mi ne studentiĝus, mia patrino ne estus tiel penstreĉita.


 Xiao Zhou, samĉambranino de Wenzhu, jam fiksrigardis ilin de longe. Rimarkinte, ke iliaj okuloj ekruĝiĝis post momenta interrigardo, ŝi ekdiris, "Via revido estas ĝojinda, do kial vi ektristiĝis?" Aŭdinte tion, ĉiuj ekridis.


 Wenzhu iom hontetiĝis. Ŝi eliris pretekstante, ke ŝi volas lavi al si la manojn.
 En vespero Panjo urĝis Wenzhu al la klasĉambro por memlernado, pretekstokante, ke ŝi volas enlitiĝi iom pli frue. Xiao Zhou ĝuste deĵoris tiutage, do Wenzhu konsentis.


 Apenaŭ panjo ekkuŝis, io malmola dolorigis al ŝi la kapon. Levinte la kapkusenon, ŝi ekvidis stakon da belaj notlibroj kaj du dikajn binditajn librojn. La kovriloj de la notlibroj estis faritaj el diverskoloraj satenoj. En la laktblanka lamplumo, ili brile konfuzigis oniajn rigardojn.


 Xiao Zhou estis puriganta la tablojn. Ekvidinte tion, ŝi aliris kaj sciigis, "Tiuj estas premioj donitaj de la universitato al Wenzhu." Ŝi alprenis notlibron, turnis la unuan paĝon kaj ekklarigis perfingre montrante la penikajn vortojn sur ĝi. "Wenzhu kapablas elporti penigon. Ŝi povas ĉion fari. Tiu ĉi estas premiita de la universitato al la aktivuloj. Tiu ĉi estas premiita al ŝi kiam ŝi gajnis la unuan lokon de 800-metra vetkuro en la atletika konveno lastafoje, kaj tiu ĉi estas premiita al la 'tribonaj' modeloj." Montrante al la libroj, ŝi aldonis, "Ĉi tiuj du kopioj 'Vortmaro' estas premiitaj al la bonegaj liganoj."
 La patrino de Wenzhu paliĝis de emociiĝo. Skuadante sian kapon, ŝi diris, "Penado estas nenio al la kamparaj knabinoj. Tio tute ne indas premion. Ŝi estis tiel mallerta hejme, kiel ŝi povis okupi la unuan lokon?"


 "Jes. Ĉio ĉi estas premiitaj al ŝi mem." Xiao Zhou kapjesis.


 La patrino de Wenzhu konis neniun vorton. Palpante tiujn ĉi valorajn premiaĵojn, ŝi verŝajne ekvidis la maldikan vizaĝon de sia filino. Nun ŝi ne plu sentis bedaŭron en la koro.


 La patrino de Wenzhu ektrankviliĝis pri sia filino, kiu restas en la universitato, kaj decidis, ke ŝi foriru al sia hejmo frue en la sekvanta mateno. Wenzhu akompanis ŝin al la pordego de la universitato. Ĵetinte kelkajn rigardojn al la filino, Panjo fine elverŝis siajn korajn vortojn: "Zhunjo, vi estas nebone vestita nur pro senkapableco de via patrino.  Vestiĝu pli bone ĝis kiam vi ekhavos laboron... " Wenzhu haste intermetis, "Panjo, kion vi diras!"


 Panjo foriris. En la vidkampo de Wenzhu vidiĝis grandiĝanta figuro de ŝia patrino...

 

 

 

                                              esperantigis   Ebudhano

 

                                                                      返回目录