同命运之铁道与世界语


--- 献给第58届国际铁道员工世界语者大会

国  柱


第58届国际铁道员工世界语者大会订于2006年5月6至13日在中国上海召开。这使我想起了铁道和世界语二者间极其相似的同命运。
作为铁道员工世界语者,您们一定都知道铁道与世界语的历史。世界上第一条铁道出现在1825年的英国(比出现在1814年的火车头只稍后一点)。
柴门霍夫博士在其著名的文章《国际语理想的本质和未来》中,曾经点名提到铁道与火车头:
------------
一切在人类历史上起重要作用的理想,往往会遇到同一命运:当它刚出现时,同时代人对它不仅抱有一种明显的固执的怀疑,甚至有一种无法解释的敌意。这些理想的先驱者们必需极力战斗、饱受苦难。
请读一读基督教诞生的历史和伦理学、哲学、科学等领域里的各种伟大理想诞生的历史,读一读发现美洲的历史、铺设第一条铁路的历史,等等,全都一样。
甚至目的已经达到,蒸汽机车在英国行驶了整整三年,并且带来了巨大利益之后,欧洲大陆上仍然有那么一些有学问的人,甚至整个的学术团体,不是走出去瞧一瞧,增长见识,却在那里挖空心思大做文章,说什么制造蒸汽机车是儿戏,是不可能的、有害的……等等。这是怎么一回事?我们想道:难道这是一种大家都患有的流行性白痴病么?
------------

这种大家都患有的流行性白痴病,也不缺少其中国版本,并且正好就发生在你们今天开会的地方。
1865年, 英国商人杜兰德在北京宣武门外修筑了一条长仅0.5公里的铁路,目的在于广告式的展览。可是这在京师引起大骇,旋经步军统领衙门饬令拆卸了这个“妖物”,以息群疑。

1876年, 1876年在上海出现了第一条营业性铁路淞沪铁路(从上海起到吴淞镇止),长14.5公里,轨距762毫米,是英国洋行未经清政府允许、擅自修建的。
[图片:淞沪铁路上的“天朝号”蒸汽机车]
这条铁路运行了几个月之后,发生了几起重大伤人事故,引起舆论哗然。清政府即以28万两白银高价购回,于1877年10月全数拆毁,用船运至海上,抛弃海底。
这样就结束了这两条由外国人在中国所造铁路的故事。

1881 年,出现了中国自办的第一条铁路唐胥铁路。唐胥铁路东起唐山,西南至胥各庄止,全长9.7公里。采用英国标准轨距。其实,早在1879年就已经向清廷申请建造这条铁路。可是,顽固派借口这条将要建造的铁路靠近东陵,火车奔驰会“震动陵寝”而大加反对,第一次申请筑路的尝试就此失败。第二次申请于第二年继续,作了让步,许诺为了不“震动陵寝”保证不使用火车头,朝廷这才勉强同意建造。唐胥铁路于1881年年底竣工,在初期,不用火车头而用骡马来拉火车。但是后来出现了由中国工人制造的“龙号”机车。

1887年,世界语《第一书》问世。

1888年, 在北京出现了第一条皇宫内的铁道,连结中北海和中南海,长1510.4 米,窄轨。这趟列车的编组是:“丹特”蒸汽机车1台,上等豪华车厢1节,上等普通车厢2节,中等车厢2节,行李车厢1节。整个列车价值6000两白银,由法国进口。这趟列车的高贵乘客是中国当时实际上的最高统治者慈禧太后。可是,由于她禁止火车司机坐在她的前面,因此列车开动时是由几十个太监拉着“行车”,停车也是由走在火车后面的太监们用力后拉而停。

时光过去了一百多年。关于中国铁道的进步,尊敬的李森同志已经向您们作了很好的介绍,您们自己也亲眼目睹了。
而世界语的情况又如何呢?啊,反对者们总还是在不停地跳出来,以各式各样的理由,荒谬的,可笑的。列车在风驰电掣般地前进,我们的世界语在绿星照耀下同样也在进步!(2006-04-22)

Guozhu:
Pensiga Samsorteco de Fervojo kaj Esperanto
--- dediĉe al la 58-a Kongreso de IFEF

La 58-a Kongreso de IFEF okazas 6-13 majo 2006 en Shanghai, Ĉinio. Tio inspiris min pensi pri la ege simila samsorteco de fervojo kaj Esperanto.
Kiel fervojisto-esperantistoj, vi certe sciis pri la historio de fervojo kaj Esperanto. La unua fervojo en la mondo aperis en 1825 (iom malfrue post kiam lokomotivo aperis en 1814), en Anglujo.
En sia fama artikolo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, nia Majstro D-ro Zamenhof diris, menciante fervojon kaj lokomotivon, ke
--
Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi;

Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p. k. t. p.
kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi, skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas ne ebla, ke ĝi estas malutila k. t. p. Kio tio ĉi estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco?
--
Al tia ĉiuhoma epidemia idioteco ankaŭ ne mankas ĉina versio, kiu okazis ĝuste tie kie vi nun kunvenas.

1865, angla komercisto konstruigis mallongan fervojon je longeco de 0.5 km ekster Xuanwu-pordego de Pekino, kun celo de reklama ekspono. Sed tio tiel ŝokis la pekinan Kortegon, ke la Komandejo de Infanterio tuj malkonstruigis tiun "monstraĵon" por pacigi la teruritan publikon.

1876, aperis en Ŝanhajo la unua komerca fervojo Songhu-a Fervojo (de Ŝanhajo ĝis Wusong-urbeto) je longeco de 14.5 km, ŝpuro de 762 mm, konstruigita de angla banko sen permeso de ĉina Koretgo.
[ bildo: Lokomotivo Ĉiela Kortego sur Songhu-fervojo.
<http://www.chinamor.cn.net/railway100/100images/wusongtltch.jpg> ]
Post monatoj da funkciiĝo de tiu ĉi fervojo, okazis granda akcidento kun vundigoj al pasaĝeroj, kio kaŭzis malkontentan bruon de publika opinio, sekve la ĉina Kortego aĉetis per 285,000 taeloj da arĝento tiun fervojon kaj malkonstruigis ĝin en la deka monato de 1877. La malkonstruigitaj pecoj de Songhu-fervojo estis transportitaj per ŝipoj al la maro kaj ĉiom dronigitaj maren.
Tiel finiĝis la du fervojoj konstruigitaj de fremduloj en Ĉinio

1881, aperis Tang'xu-a Fervojo, la unua fervojo konstruita de Ĉinio per sia propra forto. Ĝi komenciĝis oriente ekde Tangshan kaj iris sudokcidenten ĝis Xugezhuang, kun longeco de 9.7 km kaj ŝpuro de angla normo. Fakte, jam en 1879 oni komencis peti la sankcion de la Kortego por konstrui la nomitan fervojon. Sed la granitkapuloj forte oponis per la motivo ke la konstruota fervojo estas tro proksima for de la Orienta Zono de Maŭzoleoj de Imperiestroj. Tiel fiaskis la unuafoja peto. La duafoja peto sekvis en la sekva jaro, kun cedo ke por ne ĝeni la forpasintajn imperiestrojn en la maŭzoleoj, oni konsentu ne uzi lokomotivon sur la fervojo. Tiel la Kortego vole-nevole permesis la konstruadon, kiu plenumiĝis jarfine de 1881. Kaj en la komenco, anstataŭ lokomotivo, muloj kaj ĉevaloj tiras vagonarojn. Tamen poste aperis la unua lokomotivo Drako memfarita de ĉinaj laboristoj.

1887, aperis la Unua Libro de Esperanto.

1888, aperis la unua fervojo en la Imperiestra Palaco en Pekino, inter Mez-Norda Maro kaj Mez-Suda Maro, kun longeco de 1510.4 metroj, mallarĝa ŝpuro. Klasifiko de la trajno estis el unu lokomotivo, unu superluksa vagono, du unuarangaj vagonoj, du mezrangaj vagonoj, kaj unu pakaĵvagono. La tuta vagonaro kostis je 6000 taeloj da arĝentoj, importita de Francio. La Honorinda Pasaĝero de tiu ĉi trajno estis la Imperiestra Patrino Cixi, la fakta plej alta reganto de Ĉinio. Tamen, ĉar ŝi malpermesis ke lokomotivisto sidis pli fronte antaŭ ŝi, tial la trajno "veturis" tirate de dekoj da eŭnukoj, ankaŭ la haltigo de la trajno realiĝis per la forta tiro de eŭnukoj kiuj iris malantaŭe post la trajno.

Forpasis pli ol cent jaroj. Pri la nuna progreso de ĉina fervojo nia estimata veterano Li Sen ja bone konigis al vi kaj vi mem propraokule vidis.
Tamen kio okazis rilate al Esperanto? Ho, ankoraŭ ne ĉesas aperi diversaj oponantoj de nia kara lingvo, per diversaj motivoj, absurdaj, ridindaj, mokindaj. Trajnoj fulme kuras sur fervojo, tiel same progresas nia Esperanto sub verda stelo!
(2006-04-22)
 


                                                                                                                                      返回目录