Neforgesebla Sperto

Yu Rongkang

En la 25-26a de oktobro okazis esperantista kunloĝado en urbo Huangshi. Pro longa distanco inter la kunloĝejo kaj mia urbo, mi kaj sinjoro Xie Kui decidis plifruigi nian veturon por ĝusttempe  atingi ĝin.

Tagmeze de la 24a ni ekveturis aŭtobuse. Dum la 5-hora veturado ni multe babilis pri la vorto "kunloĝado", pri kiu samideanoj multe diskutis lasttempe en nia forumo. Ni babilis ankaŭ pri urbo Huangshi, kiu longe en mia memoro estis kvazaŭ iom sankta. En la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, tie oni elbakis kelkdek milojn da esperantistoj pere de Koresponda Esperanta Lernejo. Kaj ankaŭ de tiu urbo venis esperantista pioniro sinjoro Deng Huijin al nia urbo Jingzhou, kaj ĝuste de tiam ekaktivis esperanta movado en nia urbo.

  Pro trafika akcidento sur la ŝoseo nia aŭtobuso devigite haltis tri horojn. Je la 9a nokte ni finfine atingis la urbon. Elaŭtobusiĝinte ni trovis sinjoron Begonio, kun okulvitroj, inteligentulan, kiu atendis nin jam pli ol tri horojn.

  En la aŭtobuso al nia celloko, tetrinkejo "Ne Disiĝo Sen Renkontiĝo" ni gaje parolis Esperanton. Iu fraŭlino sidanta apud ni zorgeme aŭskultis nian parolon, kaj finfine demandis min, "Ĉu vi parolis la korean?". "Ne, ni parolis Esperanton," mi respondis ĉine.

  Kiam ni atingis la trinkejon, kie jam atendis nin sinjorino Zhou Taohua, posedanto de la tetrinkejokaj prezidanto de Huangshi-a E-Asocio, kaj lokaj samideanoj. La gastiganto tuj regalis nin per bonodora teo. Poste Begonio kaj alia samideano kondukis nin al gastejo, kie ni estis noktiĝontaj. Kvankam la veturo iom estas laciga, ni tamen ne deziras forlasi ŝancon por babili. Mi proponis bieron, kiu neniam mankeblas al viroj por ĝojiga babilado. Ni sidis en malgranda butiko ĝoje babilis en nia komuna lingvo Esperanto. Jam estis profunda nokto, kiam finiĝis nia trinkado. Sciinte, ke la hejmo de Sinjoro Begonio distancis de tie malproksime, ni invitis lin noktiĝi kune kun ni. En la ĉambro ni kunigis du litojn kaj transformis ilin en unu grandan liton. Matene mi ŝercis kun Begonio, "Ni ja sukcese kunloĝis! En unu lito dormis tri homoj, kio signifas kunloĝon".

  La inaŭguro okazis posttagmeze de la 25-a. En trinkejo ĝuante teon kaj babilante kun lokaj samideanoj ni atendis la alvenon de samideanoj el urbo Wuhan. Aŭdinte la konatan vorton "saluton" mi vidis amason da samideanoj. Inter ili mi facile rekonis tiujn samideanojn, kiujn mi neniam renkontis persone, sed iliaj vizaĝoj jam de longe konataj de mi, fakte mi kelkfoje vidis iliajn fotojn rete. Jen dika Weishan, jen skola Trigo kaj eleganta Hu Xu. Tuj en la salono ŝvebis esperanta parolo, ja E-etoso!

  Post tagmanĝo okazis inaŭguro en restoracio "Familio sur akvo". Tute surprizis min, kiam ni atingis la restoracion, ĝiaj kelneroj salutis nin en flua esperanto.

  Dum la kunveno ĉiuj samideanoj prezintis sin esperante. Kaj sinjoro Hu Guozhu faris prelegon. La kunveno daŭris kelkajn horojn en ĝoja etoso. Vespere gastigantoj preparis abundajn manĝaĵojn. Samedeanoj foje kaj foje tostis por amikeco kaj neforgesebla renkontiĝo. Post vespermanĝo komenciĝis amuza vespero. Samideanoj kantis kaj dancis gaje. En ĥoro "Neforgesebla ĉinokto" finiĝis la vespero.

  Nokte en gastejo mi konatiĝis kun sinjoro Mo, samideano el urbo Wuhan, li aspektis ordinara sed entuziasma. Ĉe renkontiĝo ni tuj forgesis lacecon kaj komencis babili Esperante. De li mi sciis multon pri lia malfacila sperto kaj anektodojn de E-movado. Ni ĝoje babilis ĝis la 3a matene.

Kvankam estis la unua fojo por mi partopreni en tia kunveno, tamen ĉio, kion mi vidis, profunde emociis min. Ni ĝoje kunvenis ne nur por la lingvo mem, sed por la granda idealo, kiun kreis nia majstro Zamenhof.

  Dum la kunloĝado la dentdoloro multe turmentis min. Sciiĝinte pri mia doloro, sinjoro Fu Yongjun, samideano el Huangshi tuj alportis al mi medikementojn. Kvankam antaŭe ni ne konatiĝis, lia afableco frateca varmigis mian koron, dankojn al kara sinjoro Fu!

  Feliĉa tempo ĉiam ŝajnis mallonga. Tagmeze de la 26a, post ekskurso ni tagmanĝis en tetrinkejo, kaj baldaŭ venis la tempo por disiĝi. Ni manpremante adiaŭis nevole.

            Reen al Katalogo