Parolado ¡ª la Plej Bona Propagando

¡ª¡ª Barboza en Xinyu

Xiong Linping

S-ro Josias Barboza, eksprezidanto de Brazila Esperanta Ligo, vizitis Xinyu-n de la 19-a ĝis la 22-a de septembro.

Barboza alvenis al Ĉinio por partopreni la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino dum 24-31 julio 2004. Kaj post la kongreso li vojaĝis en Ĉinio kaj nun ankoraŭ vojaĝas plu. Li jam vizitis 22 ĉinajn urbojn grandajn kaj malgrandajn ¡ª do, Xinyu (de Jiangxi provinco) estis lia vizitita 23-a urbo. Je la 18-a mi trajnis al Nanchang kaj akceptis lin ĉe s-ro Cao Xionglin, kiu transdonis lin al mi por lia vizito en Xinyu.

Je la 19-a, vespere, Barboza atingis mian hejmon akompanate de mi. Nia alesto koincidis ĝuste kun preta vespermanĝo, kiun faris mia edzino.

En la sekvanta mateno ni komencis nian plensignifan kaj multosuprizan ĉirkaŭirado en Xinyu. Nia unua vizitloko estis la Feina Lago, kiu estas nia landa grava kaj fama vidindaĵo. Enirinte la enirejon, ni hazarde renkontis teamon de Xinyu-a Televida Stacio, kiu estis produktanta filmon pri la Feina Lago. Ili miris pri la fremdula ĉeesto ĉe la Feina Lago kaj nia parolata lingvo, petante intervjui Barbozan kaj ke mi interpretu. Profitante de treege bona ŝanco ni klopodis propagandi Esperanton: Kial kaj kiel Barboza vojaĝas en Ĉinio kaj en Xinyu? En kiu lingvo ni parolas? Kio estas esperanto? Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ĉi ĉiujn demandojn ni koncernigis al esperanto. Post la intervjuo, ili donacis al ni po unu fotaron kaj du lumdiskojn pri la Feina Lago.

En la sekvanta tempo Barboza emocie kaj entuziasme diris al mi: ¡°Do, vidu, kara amiko, kiel grava kaj utila estas nia lingvo! Se ni ĉiam kaj ĉie parolas esperante, tiuj, kiuj preterpasas nin, aŭskultas nin kaj rimarkas nin. La fakto jam montris, ke preskaŭ ĉiuj homoj, aŭskultantaj nin, demandis nin pri la sama demando: en kiu lingvo vi parolas. ¡°Jes, kara, vi trafe pravas. Lingva vivo kuŝas en uzado. Parolado antaŭ publiko en Esperanto estas la plej bona propagando,¡± mi respondis. Temante pri tio mi volas aldoni alian ekzemplon. Mia edzino antaŭe foje kaj foje plendis al mi: kia utilo estas Esperanto; vi neniam parolas ĝin kun iu (ĉar en mia urbo nur mi estas esperantisto scipovanta paroli esperante). Nun ŝi ŝanĝis ŝian vidpunkton kaj konvinkis sin, ke Esperanto utilas kaj vivas, ĉar Barboza kaj mi bone kaj glate interkomunikiĝis inter ni kaj nenio malhelpis nin.

S-ro Wang el Fuzhou, turisto veturanta kune kun ni en la sama plezurŝipo, miris pri nia flua interparolado kaj mia glata interpretado. Li iom bone posedas la anglan kaj scias Esperanton, sed li neniam aŭskultis ĝin. Nun li spertis kaj admiris, ke Esperanto povas bone praktikiĝi. Pro tio li kaj lia edzino petis niajn retadresojn por lerni esperanton.

Ni kaj du paroj de geedzoj (inkluzive de s-ro Wang kaj lia edzino) kune tagmanĝis sur la insulo Daja Vilaĝo kaj kunpagis la manĝaĵon. Kaj post la manĝo ni kunfotiĝis.

Posttagmeze ni havis alian belegan sperton. Ni spektis spektaklon laŭ la ĉina tradicia geedziĝa ceremonio, kiun turistoj povas partopreni. ¡°La bela novedzino¡± en ruĝa robo ĵetis al mi pilkon el silkaj strioj kaj mi honore fariĝis ¡°novedzo¡±. Ni ambaŭ unue riverencis al la ĉielo kaj la tero por nupta ĵuro, due al gepatroj de ni ambaŭ, kaj trie unu al la alia. Post trinko de amliga vino kun ¡°novedzino¡±; mi eklevis ŝian kaptukon kaj montrigis ŝian belan vizaĝon al la spektantoj. Kaj poste ni ludeme kunmanĝis, sen helpo de manoj, la pomon pendantan en aero¡ª estis tre malfacile fari tion kaj la vidantoj kelkfoje eksplodis per laŭta ridego pro mia mallerteco; kaj finfine mi sukcesis kunporti la novedzinon en la nuptan ĉambron. Dum la tuta proceso, mia amiko, Barboza klopodis foti kaj filmi por mi.

Ni turismumis vidindajn kaj videndajn insulojn kaj lokojn sur la Feina Lago. Ni vigle kaj gaje paroladis esperante, kelkfoje Barboza kantis esperante kaj eĉ ĉine. Tio gajnis multegan atenton de turistoj. Sur la tuta vojo ni neniam silentis. Ni parolis, klarigis al publiko esperanton, fotis, filmis, kantis, spektis kaj simile. Jam estis vespero, kiam ni revenis hejmen.

¡°Kiel bela tago!¡± mia amiko diris.

¡°Bonan matenon!¡± Nova tago komenciĝis je salutado.

Tiam pluvetis. Ni forlasis la hejmon kun ombrelo kaj piediris al la Trietaĝa Ĝardeno, kiu malproksimas je du cent metroj for de mia loĝejo. Freŝa aero. Senhoma bruo.Verdis arboj kaj herboj. Fluis silente Yuan-rivero. Kiel plezure estis en tia medio promeni en pluveto! Ni marŝante rigardis kaj parolis. Nun mi havis ŝancon rakonti al Barboza la belan legendon pri la Feina Lago.

En la antikva Xinyu vivis junulo, kiu, kiam prilaborante teron, trovis sep grandajn homformajn birdojn en plumvestoj, ne sciante ke ili estas birdoj. Li ŝtele rampis al ili kaj kaptis unu el ili. La aliaj eskapis. La junulo senvestigis la kaptiton kaj kaŝis ties veston. Li prenis ŝin kiel sian edzinon. Poste ŝi naskis tri filinojn. Iun tagon la birdo-patrino pridemandigis sian filinon al la patro, kie estas la plumvesto. Sciinte ke ĝi estas sub pajlamaso, ŝi ĝn prenis, sin vestis kaj forflugis. En la venonta somero ŝi revenis por forflugigi siajn filinojn kun si. Kaj ili neniam revenis.

Kun finiĝo de tiu ĉi rakonto nia promenado alvenis al la fino. Ni butikumis kaj aĉetis kafon kaj matenmanĝaĵon. Reveninte hejmen Barboza instruis al mi kiel fari lakton kun kafo, kiu por mi kaj mia edzino estis bongusta kaj ekzotika.

Antaŭ alveno de Barboza al Xinyu, mi jam planis por li ekskurson al kamparo. Pri tia plano li treege kontentis kaj li diris: mi vizitis lokojn, kiuj ĉiuj estas urboj; fakte mi tre volas viziti ĉinan kamparon, kiun mi neniam vizitis.

Mi havis motorbiciklon kaj tial ni havis motorbiciklan vojaĝon. Survojo al la kamparo ni renkontis pli fortan pluvon. Atinginte la vilaĝon de miaj duonbogepatroj, mia ĉemizo tute malsekiĝis. Sed al Barboza nenio okazis, ĉar li havis ombrelon kaj sidis malantaŭ mi.

Unue ni vizitis la ĉitiean gentan templon. Ĝi jam kadukiĝis. En la centro de la templo Barboza staris longe meditante. Poste li diris al mi: mi ŝajnas estinti en la antikva vilaĝo kaj mi min imagigas, kiel ili vivis, kiel la vilaĝanoj faris diversajn ceremoniojn kaj aktivadojn en tiu ĉi templo, ekzemple, funebrajn, geedziĝajn, kultantajn al siaj prapatroj kaj tiel plu.

Ni tagmanĝis ĉe la duonbogepatroj.

Poste ni vizitis kelkajn familiojn de miaj proksimaj kaj malproksimaj parencoj. Ĉiuj, kiuj renkontis nin survoje, varmege invitis nin viziti sian hejmon. Ili regalis nin per teo kaj arakidoj ¡ª ĉar nun ili havis nur ĉi tiaĵojn. Ili miris kaj interesiĝis pri Barboza kaj ĉiuj ridante salutis al ni.

Invitite de la patrino de mia lernantino, esperantistino, Zhong Ye (nun ŝi estis en Guangzhou), ni ĉeestis vespermanĝon preparitan de amikino de la patrino, kiu speciale petis ŝin kuiri.

Vespere, ni promenis laŭ la bordo de Yuan-rivero.

En la 22-a de septembro, je 35 minutoj post la deka matene, Barboza envagonariĝis kaj veturis al Changsha, kie S-ro Jiang Zhuyue estis akceptonta lin.

Barboza, mia kara amiko, tranoktis ĉe mi sume tri noktojn. Kvankam lia vizito en Xinyu estis mallonga kaj hastema, li restigis al mi fortan impreson. Li estas vigla, gajiga, romantika, humura kaj bone parolema. Li instruis al mi multe dum interkomunikiĝo de tri tagoj. Mia parolokapablo multe altiĝis dank al lia ĉeesto ĉe mi. Mi nun bone komprenas, kiel grava estas praktika uzado de lingvo.

Parolado inter esperantistoj ĉiam kaj ĉie, precipe lerte kaj flue, estas la plej bona propagando por nia lingvo!

¡¡

            Reen al Katalogo