¡¡

   Mao Zifu

    Ho, Amy

¡¡

Amy, kial vi min vizitis ankoraŭ? Por venĝi?

Ĉifoje, mi min montris iom entuziasma. Jes ja, oni diris, ke vi jam trovis vian rezulton. Tio pli-malpli estas por mi konsolo kaj eskapo. Vi edziniĝis kaj patriniĝis!

Kiel antaŭe, vi estis parolema. Sidante en mia rulseĝo ĉe la lito, sur kiu mi estis kuŝanta, vi, demandinte pri mia fartstato, babiladis pri la eksterloka hejmo, via naiva aminda filo 3jara, plimulte pri via geedzeco.

Malkaŝe, vi rakontis al mi: Via edzo estas belaspekta, altstatura kaj ne malriĉa, eĉ kapabla en multaj aferoj. Sed li verŝajne ŝatas tele-geedzecon; li ne volas transloki kaj translaborigi vin ĉe sin; li estas trompema ¡ª ofte antaŭ vi li taksas, ke virino grasa estas seksalloga, kaj iutage vi trafis, ke li kuŝas kun grasulino en via ĉambro!

¡°Antaŭ geedziĝo vi ne komprenis lin?¡± Mi nereteneble trudrompis vin. Senĝena vi daŭrigis:

¡°Mi konis lin en svatanonco sur gazeto. Nun mi ekscias, ke li jam ne estis fraŭlo, kiam li kunedziĝis kun mi; li estis divorca.¡±

¡°Kial vi kredis svatanoncon kaj senkonsidere urĝe edziniĝis ai li, malproksima eksterprovincano?¡± riproĉis mi amzorga.

¡°Pro vi!¡±

Subite ekmovante la rulseĝon, al mi vi vin turnis. La frazo sonis kvazaŭ magia tondro el feina interdento: Okjaron paraliziĝa mi preskaŭ sidiĝis de sur la lito.

Anstataŭ al miaj suprizitaj okuloj, vi fiksis vian flamiĝan rigardon sur la verda lankovrilo sur mi. Mediton vi dronis. Mia ĉelo fariĝis morte kvieta... Aŭtunaj folioj susuris ekster la fenestro. Arda sango murmuris en mia sensensiviĝinta korpo, mi ekaŭdis vian korbatadon, unuafoje.

Jes ja, Amy, nia konatiĝo centpercente ne estas hazarda.

En la baka julio de 1984, ĵus diplomiĝinte el universitato mi aliris al la lernejo en C-urbo, kie mi instruos, tiam ni renkontiĝis, kiam mi venis de la provincurbo kaj vojperdis post elbusigo. Estas vi, bonkora, kiu min kondukis al la lernejo, en kiu via bofrato laboris. Via fervoro estis komforte friska.

Plie, mia domo estis aranĝita ĝuste apud tiu de via bofrato; ili en unu korto. Krome, via fabriko kaj mia lernejo situas najbare. Preskaŭ ĉiutage mi vin vidis. De Would you please open the door? ĝis Hi! Open the door! ni fariĝis geamikoj sen ceremoniemo. See you! matene dirita realiĝis vespere. Danke al via babilkapablo mi komprenis, ke vi ne estas sensciulino; al vi Shakespeare, Baudelaire... ne fremdaj.

Neatendite, iutage vi alvenis al mia ĉambro, portante diktafonon kaj librojn pri Esperanto, kiun antaŭe mi konis nur laŭ onidiro! Spite al mia konsento aŭ ne, vi min alparolis, ke vi prenu mian domon por lern: via loĝdomo estas tro fuŝa ¡ª unu knabino egalas al 30000 anasoj kaj 1000 simioj, en via ĉelo loĝas 8 knabinoj... Ho, de kiu vi sciis, ke, ĝis tiam, mi ne havis amatinon? Ĉu vi juĝis per tio, ke en mia albumo ne troviĝis gepara foto? Al via arbitreco mi montrigis rezignacia, ĉu? Eble, iam mi pretervole elparolis: aminda estas knabino buba knabeska, ĉu ne?

Vizitante la korespondan Esperantokurson de E-urbo, vi fariĝis mia unua Esperanto-instruistino. Vin mirigis ke mi memoras la vortojn pli rapide ol vi. Fakte, en angla lingvo mi ege vin superis.

La konduto hamleta de mi vin afliktis. Neniam mi, animalo malvarmsanga kiel vi priskribis, tuŝis vian manon, ne parolante pri la larĝa sekstenta buŝo (ekskuzu min, sed oni tiel laudas tiun de usona stelulino). Intertempe min eltrovis studentino, kiu efektive estis mia samklasanino en mezgrada lernejo. Ŝi eniris kolegion dujaran ¡ª post mia sukceso de la ŝtatekzameno por altlernejo. Ĉe rekono mi ekamis ŝin, kvankam mi ne konis ŝian penson. Do, tagon post tago mia konduto iĝis pli frosta al vi.

Ĉiu afero ne povas pretergliti viajn okulojn. Insiste vi opiniis: Sen bohemio, sen la Floroj de 1' Malbono. Sed ja mia kontaktado kun la studentino vin ĉagrerus. Vi estas diskreta kaj konvinkiĝis, mi ne estas diboĉa. Kaŝe vi penis por juste konkursi kun ŝi. En tiu vintra ferio, mi iris al mia naskiĝloko, dum vi uzis mian ĉambron sola, tagnokte. Kiam mi revenis, vidiĝis sur la skribotablo: glaspleno da lakto, via foto kadrita, papereto, sur kiu legiĝis:

Kara,

Mi devas iri al H-urbo por akcepti la trejnon de parola lingvo duonmonaton. Kiam vi revenas, nepre mi forestos kaj, la lakto fariĝos glacio, kiel via koro, tamen mi estas certa, ke ĝi restas pura, sub mia rigardo.

via

Amy

Dum la trejnado, je via propra elspezo (tiutempe tio ankoraŭ ne tre furoris en Ĉinio!), vi enskribiĝis en universitaton por progrese lerni Esperanton.

Forlasinte vian laboron, vi alveturis Y-provincon for de via hejmo.

Kun kia korstato vi foriris! Fruprintempo. En la nokto antaŭ via ekvojiro, mi redonis al vi la surtuton, kiun vi donacis al mi en la pasinta vintro. Tiam vi ploris intense, ŝtona mi tamen persistis forpuŝi vian fajran sinon kaj preferis frostan venton. Pluvo. Pluvo kiel via larmo! Mi akompanis vin nur ĝis la pordego de mia lernejo. Meznokte. Kiel senkora estis mi!

La sekvan tagon, de surtrajniĝo vi tenis forte mian manon, tre sopirante povi min tiri sur la trajnon.

Kiu informis vin, ke min trafis trafikakcidento? Mezprintempo. Rezigninte vian studon vi reflugis al C-urbo. En la hospitalo vi min flegis diurne. Kiel patrino banas sian bebon vi lavis al mi la korpon. Vi tondis miajn ungojn kaj kisis mian manon kun larmoj, flegistino malkaŝis, kiam mi vekiĝis. Kaj vi kaptis ŝancon al mi rekomendi pri Kalocsay, Waringhien, Auld... Iufoje, elvekiĝinte el somnolo, vi rimarkis al mi, vi vivsekciis min por kontroli mian koron ¡ª kia ruĝo kaj varmo! Ĉu vere?

Poste, mi revenis la lernejon kuŝante. Mi neniam povos restari, mi perceptis. Se mi daŭre ricevas vian zorgon kaj amon, la platona tretos vian junecon! Malakcepti, mi devas. Sekve de tio, mi ĉiam pretekstis dormon por rifuzi vian vizitadon.Venis kaj revenis vi malgraŭ mia sekeco dum la tuta somero. Kiam mi ¡°dormadas¡±. Aŭtuno venis. Vi aĉetis por mi la lankovrilon. Ne ricevinte mian dankon vi forkuris kun la aŭtuna vento.

Unu jaro pasis. Marte de 1986, mi loĝis en la hospitalo de HN-provinco. Kie vi estis?

Disiĝe de vi, ofte mi rememoris tiujn tagojn, en kiuj vi min prizorgis en la hospitalo de C-urbo. Estas ja unuafoje, ke printempo sentigis sian tenton al mi, ekde mia naskiĝo. La arbo ekster la fenestro de kuracejo min prisorĉis per siaj verdaj folioj. Nur folioj? Siatempe, sur lito mi kuŝis kun la kranio tirita per peza plumboglobo kaj por mi estis neeble korpoturni, tamen mi de tempo al tempo volis flankiĝi kontraŭ la fenestro por ke mi aprezu la verdon. Zorgeme vi min pripoziciadis kune kun flegistino. Ho ve, antaŭe en floroj mi ne atentis pompon.

¡°Sep jarojn! neniam mi ne strebis vin forgesi,¡± vi eksubdiris, prenante la angulon de la lankovrilo, kvazaŭ rememorinte ion, danke al cerbumado longatempa. ¡°Mi vin tedis! Mi konstatis, ke vi estas libromaniulo. Vi ne kapablus ne akcepti libron kiun sendis eĉ murdinto de via patro. Kial vi malakceptis miajn Esperanto-librojn?¡± ¡°Kio?¡±

¡°Sciinte ke vi aliris al la provinc-urba hospitalo, mi senprokraste sendis al vi vortaron kaj librojn kaj revuojn, sed oni ilin resendis. Kial?¡±

¡°Kial? Ankaŭ mi ne scias.¡±

¡°Nun ke paraliziĝulo ne min bezonas, kiel fari?... Eskapi! Pro svatanonco mi atingis, J-provincon. Ne plu vin vidi, mi ĵuris. Post kiam mia edzaĉa trompado malsekretiĝis, mi revenis jam kelkajn jarojn. Cetere nun mi suferas je nefrito.¡±

¡°Kial vi ne faris viziton ĉe mi post via reveno?¡±

¡°Pro posttimo!¡±

¡°Ĵus mi bonvenigis vin indiferente?¡±

¡°Kompreneble ne! Ĉar mi jam edziniĝis.¡±

¡°Amy, ne tiel diru, mi petas. Pardonu... Vi restas ankoraŭ tiom graci-kreska kaj junaĝa kaj...¡±

¡°Por 1a filo, mi portempe ne decidas lin reeksedzigi.¡± Vi respondis obtuze, puŝante la rulseĝon, kaj turnis vian nebulan rigardon al la fenestro. Vesperiĝis.

¡°Aĥ, tiuj libroj.¡±

¡°Nu, mi ilin kunportis ĉe vin.¡±

Ho, Amy! Vi mallernus Esperanton, sed malamas min ĝisoste!

 

Would you please open the door? : Ĉu vi povus esti tiel bona kaj malfermi la pordon?

Hi! Open the door! : Hola! Malfermu la pordon!

See you.: Ĝis revido!

                                    el Monato, dec. 1994            

¡¡

            Reen al Katalogo