¡¡

   Mao Zifu

Karmo

Ŝia edzo forpasis en la 30-jara aĝo, lasante al ŝi neniun idon. Mizera Rut adoptis filon en malriĉeco. Kaj la adoptita filo edziĝis antaŭ kelkaj jaroj, tamen la ventro de la bofilino restis ebena. Do. Rut adoptis nepon. Ne per siaj mamoj, sed per siaj manoj ŝi nutris zorgeme du generaciojn.

Feliĉa estis Rut. La filo etestriĝis en ŝtata institucio. La nepo fariĝis oficisto en la centra banko, edziĝis al belulino kaj generis sagacan filon. La pranepon Rut vartis kaj flegis ĝis li ekvizitis lernejon. Ŝi jam ne estis mizera.

Rut. 70-jara. plenumis la devon guverni posteulojn. Ŝi preferis sen kunulo loĝi en kamparo. dum la posteuloj ĝuis la vivon en urbo. Ili faris nenion kontraŭ sia volo. Sola, si loĝis en sia naskiĝovilaĝo dek jarojn, kaj en tiu periodo ŝi estis kontenta, ricevante de la filo aŭ de la nepo sufiĉan sumon por vivteno.

Kiam Rut estis celebranta sian 80-jariĝon, la filo kaj nepo ŝin vizitis, invitis ŝin al sia urbo por soleni la feston, spite al ŝia obstina rifuzo. Ĉe enaŭtomobiliĝo ŝi mienis, ke si ne volas tion fari, kio konfuzis enviajn najbarojn.

Vesperkrepuske ill atingis la urbon. Anstataŭ al la hejmo de la filo aŭ de la nepo, ili veturis rekte al luksa restoracio. Tie amaso da homoj bonvenigis ŝin kiel reĝinon. Kameraoj televizia kaj kodaka tiel ŝin konfuzis, ke ŝi preskaŭ svena mispensis pri iranto al Elizeo. Plie, dum la festeno la loka kabla televizistacio prezentis kantojn por ŝia naskiĝdatreveno kaj sur la ekrano sinkrone montriĝis la spektaklo de manĝado kaj drinkado. Ho, al ŝi apartenis la vespero. Ŝia 80-jariĝa festo sensaciis la tutan urbon. Neniam antaŭe ŝi atendis, ke ŝia figuro aperos en la televido. Kia aŭtoritatulo la filo fariĝis!... Surdiga la petardo gratula. Surprizita, ŝi ne povis ne kapkline ploreti, kvankam tiam ŝi devis rideti kaj pozi kvazaŭ reĝino antaŭ huraa publiko.

Pro delikata vino Rut apenaŭ meditis, tiu nokto forkuris ekster ŝia konscio.

La sekvantan matenon Rut vekiĝis ne frue, trovis sin kuŝanta en la hejmo de la filo. Ellitiĝinte, ŝi aŭdis mielan infanan voĉon: ¡°Avino!¡± Kaj tuj poste la gevirajn:

¡°Panjo, bonan matenon.¡±

¡°Panjo, vi estas ankoraŭ laca?¡±

Manviŝinte la okulojn, ŝi klare ekvidis, kiuj ŝin salutis: la filo kune kun virino kaj knabineto.

Iam Rut informiĝis, ke la filo divorcis kaj post nelonge reedziĝis al virino portanta sian filinon. Ĝis tiu tago ŝi ne havis la ŝancon vidi la novan bofilinon. Tiu ĉi estas pli ĉarma kaj aminda ¡ª ĉe ekrigardo Rut ellasis sian rideton kontentan. ¡ª La filo estas ne sola.

¡°Panjo,¡±la bofilino disrompis la gapadon de Rut, ¡°eble la ĉambro estas iam sufoka kaj ne tiom komforta kiel tiu en la vilaĝo. Baldaŭ ni havos pli ventoleblan domon...¡± Parolante, la bofilino subtenis per la manoj la oldulinon al tablo por matenmanĝo. Ankaŭ la filo dumane.

Vere, monaton poste, ili transloĝiĝis en duaetaĝan domon, kiu estas multe pli granda ol la antaŭa.

Pro plia domornamado, Rut ekloĝis ĉe la nepo, sub ties sincera persvado. Kompare ŝi havis preferon por la antaŭa domo de la filo en teretaĝo: la nepa alikvartale estis en la kvina etaĝo, maloportuna al olduloj, kaj tian eĉ ankaŭ junuloj ne ŝatis, ĉar tie mankis lifto. Rezignacie Rut portempe teniĝis en la domo. Ŝi volis reveni al la vilaĝo, sed ŝi ne foriris pro la pieca petado de la nepo kaj pro tio, ke kontraŭe loĝis pensiulino. kiu iom konis mediuman arton. Ili babilis de tempo al tempo pri Elizeo kaj pri infero...

Unu plia monato pasis. La nepo transloĝiĝis teretaĝen. Pri tio Rut ne perceptis miron. Pere de la babilado kun la pensiulino ŝi sciiĝis, ke tiam la ŝtato privatigas komunajn loĝejojn, nome vendas kolektivajn domojn al funkciuloj kaj laborantoj laŭ ties rango. familia stato ktp.

La ornamado de la fila domo ne finiĝis, komenciĝis tiu de la nepa. Ili do portempe luprenis ĉe maljunulejo ĉambraron neetan por la oldulino. Krome la ĉambraro samtempe servis kiel tenejo por la malnovaj mebloj de la du familioj, kaj Rut, kompreneble, estis ankaŭ kiel ĝardistino.

Kun pacienco Rut atendis la finon de la domornamado. Ŝi jam ne povis reveni al la vilaĝa domo. Ĝin infanoj forbruligis fajroludante, kiam ŝi forestis.

Intertempe la filo kaj nepo alterne faris viziton al ŝi.

¡°Panjo.¡± la filo domaĝis, ¡°via artrito mildiĝis, ĉu? Bedaŭrinde ni loĝas en dua etaĝo. Ŝtuparrampi probable gravigus la malsanon...¡±

Kaj la nepo amzorgis: ¡°Avino, ĉu kvietiĝis via reŭmato? Oj, nia domo estas tro humida...¡±

Al ĉio ĉi tio Rut montriĝis dankema. Ŝi suferis de reŭmatisma artrito kelkdek jarojn. Estas neatendite, ke la filo kaj nepo intencas kuracigi al ŝi la ohstinan malsanon je ŝia 80-jara aĝo ¡ª nun ŝi ĝojis senmezure.

Tempo flugi, tamen kvazaŭ stagnis ilia domornamado. Konsolinde, ŝi akiris iam kaj iam manĝaĵon kaj uzaĵon eĉ tro sufiĉajn danke al la bofilino kaj bonepino.

Monaton post monato. Feliĉe, la oldulino pli-ol-80-jara aspektis forta kaj autkoraŭ ne bezonis alies flegon. Pli mirige estas, ke tiutempe ŝi povis metie fari alplandaĵojn por la idoj.

Iutage la mediumino ŝin vizitis. Ili interparolis proksimume duontagon. Ĉe adiaŭo Rut glutis ploremon.

En la sekva mateno oni trovis, ke Rut mortis. Pro kio? Sciis neniu.

Ŝia funebra ceremonio estis pli solena ol ŝia naskiĝtaga festo.

Baldaŭ la domornamado plenumiĝis kaj por la filo kaj por la nepo. Ilin oni gratulis festenante en la fama restoracio. Pro vino tikla, la mediumino ebriiĝis kaj ektrancis. Murmure aŭdiĝis:

Mi estas Rut... fi al la maldankemaj... Pretekstante mian reŭmaton, la filo transloĝiĝis supren, pretekstante mian artriton, la nepo transloĝiĝis malsupren... ruzaj... Kaj kun azena kapo la administristoj... vendis apartamentojn laŭ rango, familia stato... Mi estas kamparano por ĉiam... Kial la familia registro pri mi sola apartenas kaj al la filo kaj al la nepo... Ili volus disŝiri min en du partojn...

¡¡

                                                              el EPĈ, 8/1997                          

¡¡

            Reen al Katalogo