ˇˇ

   LIN Sheng

KORDOLORO

Forpasis mia karulino

Rakontis la sekvan travivaĵon pri suferado, amo kaj memkonado Lin Sheng. Adaptis ĝin Xin Zhimei.
ˇˇ

Ĉiam mi memoros la vesperon. Tiuvespere, kiam mi estis televidanta sportajn raportojn kiel kutime, mia edzino alvenis el la banĉambro kaj diris al mi: „Kial aperis nigra nevuso sur mia piedo?ˇ±

Mi estas analfabeto pri medicino kaj ne donis atenton al tio, opiniante, ke virinoj estas alarmemaj. Ni vivis en mielo kaj komforto. Kiam mi akiris bonan oficon en kompanio, ŝi forlasis la profesion kaj prizorgis ekskluzive mastrumadon. Antaŭ longe ni aĉetis komfortan apartamenton kaj aŭton kaj ekĝuis enviindan vivon. Ŝi estis farmaciistino. Ŝi sciis, ke stranga nevuso nek jukanta nek doloriga aŭguras problemon. Ŝi vizitis kuraciston kaj estis diagnozita je haŭtkancero. Ni estis ŝokitaj.

Ni vizitis ĉiujn famajn hospitalojn en Ŝanhajo, kaj la diagnozo restis tute sama. Renoma kuracisto diris al mi, ke tiu speco de haŭtkancero estas la plej danĝera, kaj mortokvanto de ĝiaj suferantoj estas 90 %. Post nelonge, ĝuste kiel antaŭdiris la kuracisto, senĉese aperis novaj nevusoj sur ŝiaj gamboj, brakoj kaj dorso. Ŝi kolapsis kaj en korpo kaj en spirito.

Fremda loko

Nia hejmo sen ŝi fariĝis glacia. Malvigleco regis en la kuirejo, malpuriĝis la bankuvo, kaj la mebloj estis kovritaj de polvo. La hela, varma kaj komforta hejmo fariĝis fremda loko por mi. Mi ne sciis uzi mikroondan fornon. Kafo, teo, tujvermiĉeloj aŭ supo, kiujn mi preparis, havis guston malsaman ol tiuj preparitaj de ŝi. Mi traserĉis tirkestojn, sed ne povis trovi la bezonatajn objektojn, kiujn ŝi povis tuj trovi por mi.

Mi komprenis, ke sukcesinta viro multe lukranta kaj multe respektata restas vana, se li ne havas hejmon mastrumatan de bona edzino. Sed, kiam ŝi enhospitaliĝis, mi petis forpermeson por flegi ŝin. Kiam pli kaj pli graviĝis ŝia malsano, iu el miaj konatoj diris al mi, ke en Kantono estas hospitalo kompetenta en kuraco de tiuspeca haŭtkancero. Kelkaj malsanuloj estis resanigitaj, sed la pago estis tre alta, kaj la resanigitoj konsistigis malpli ol trionon.

Kiam mi informis mian edzinon, ŝi klare diris, ke ŝi volas vivi, kvankam ŝi estis terure turmentata de la malsano. Antaŭe mi neniam sentis tian amon, sed en tiu momento mi trovis, ke ni estas la plej bonaj geedzoj, ke kunvivi estas la plej bela afero. Ŝi volis vivi, kaj mi volis, ke ŝi vivu. Mi petis forpermeson kaj akompanis ŝin al Kantono.

Koloso

Antaŭ ekveturo mi aĉetis multe da ĉiutagaj necesaĵoj en proksima memservejo laŭ ŝia listo. La plenaj sakoj estis tre pezaj. Dum multaj jaroj mi ne sciis, kiom kostas sako da rizo kaj botelo da kuiroleo, kaj ne perceptis, ke porti tiujn aĉetaĵojn hejmen estas tre laciga afero. Antaŭe mi rigardis min koloso en la hejmo. Sed kiam ŝi subite malsaniĝis, mi konsciis, ke ŝi estis la efektiva koloso en la hejmo.

En Kantono ni ĝuis la plej dolĉajn tagojn post la geedziĝo. En tiuj tri monatoj ni kunestis tage kaj nokte, dividante ĝojon kaj malĝojon. Mi jam ne povis rememori, kiom longe ni ne faris tian korverŝon. Post unumonata kuraco ŝi sentis sin ŝajne iom bone. Kelkfoje ŝi promenis, apogate de mi en la korto de la hospitalo. Ni faris rememoradon, sentante kaj dolĉon kaj ĉagrenon. Ni neniam havis tiel longan interparoladon post la geedziĝo.

En la lastaj tri monatoj mi vidis ŝian maldikiĝon. Tia kuraco ne efikis sur ŝin, kaj fine ŝi jam ne povis preni bovlon da kaĉo. Ŝi diris al mi, ke ŝi volas iri hejmen. Kaj ni iris hejmen en malespero.

Ŝi pli kaj pli debiliĝis kaj estis atakata de terura doloro, kiun kanceruloj plej timas. Ŝi sendormis tutajn noktojn, senĉese ĝemante kaj turniĝante pro doloro. Sedativa injekto jam ne efikis sur ŝin. Mi preferus anstataŭi ŝin por elteni la suferon.

Lavmaŝino

Kiam ŝi iom reakiris la forton, ŝi testamente instruis al mi mastrumadon. Kaj nur tiam mi konsciis, ke la bagatela mastrumado estas tre laciga. Ŝi diris al mi, en kiu restoracio mi povas aĉeti la ŝatatan porkaĵon marinitan en rizvino, kaj en kiu memservejo mi povas trovi subĉemizojn, kies markojn mi preferas. Kaj tri tagojn antaŭ sia forpaso ŝi instruis al mi manipuli lavmaŝinon. Ni kune aĉetis la lavmaŝinon antaŭ kelke da jaroj, sed ĉiam estis ŝi, kiu uzis ĝin.

Kelke da tagoj antaŭ sia forpaso ŝi ripete diris al mi, ke ŝi estas feliĉa pro la edziniĝo al mi, ke la tri monatoj en Kantono estas la plej feliĉaj en ŝia vivo. Ankaŭ mi gravuros la tri monatojn en mia memoro, kvankam en la tri monatoj min preterpasis promocio, kaj mi multe perdis. Sed en komparo kun la kunestado kun ŝi, ĉio alia fariĝis bagatela. Feliĉe mi akompanis ŝin en ŝiaj lastaj tri monatoj, alie mi bedaŭrus dum mia tuta vivo.

Ŝi trankvile pasigis sian lastan tagon. Mi diris al la filo, ke la patrino iris al alia loko, kaj tie ŝi atendos nin. En la estonteco ni renkontiĝos tie, kaj ŝi ankoraŭ estos la patrino, mi la patro, kaj li la filo.

Ploro

Mi malĝojas, vidante feliĉan trimembran familion, kaj preterirante parkon, kinejon kaj memservejon, kiujn ni ofte kune vizitis. Kiam mi uzis lavmaŝinon aŭ mikroondan fornon, kiam mi serĉis vestojn por la filo, kiam mi hejmen revenis malfrue pro pluslaboro kaj devis prepari tujvermiĉelojn, kaj kiam mi vekiĝis en noktomezo kaj trovis, ke nur mi okupis la vastan liton, mi apenaŭ povis deteni min de ploro.

Kiam ŝi vivis, mi ne trovis ion tre feliĉan, kaj opiniis, ke ŝi estas bona edzino de multaj jaroj kaj patrino de la filo. Sed kiam ŝi forpasis, mi sentis, ke la ĉielo falis. Antaŭe, kiam mi televidis viron ploreganta pro la forpaso de la edzino, mi pensis, ke tio estas nur aktorado. Sed nun mi larmis kune kun la rolo en la filmo.

Tomboŝtono

Mi memoras, ke ŝi ofte diris al la filo, ke mi estas la plej grava en la familio, ĉar mi plej lace perlaboras monon. Sed fakte ŝi estis la plej grava. Perdinte ŝin, mi kaj mia filo perdis ĝojon, la plej gravan por ni en la mondo. Mi aĉetis parcelon por ŝia tombo. Skribante „Al mia amata edzinoˇ± sur la tomboŝtono, mi sentis korŝiran doloron. Mi ne estas esprimplena je sento, ke mi neniam diris al ŝi la vorton amo en nia amindumo. Kiam ŝi larmis, legante novelon aŭ televidante filmon pri amo, mi eĉ priridis ŝin.

Kaj nun mi povis nur skribi tiun vorton sur ŝia tomboŝtono. Mia kara edzino, se vi reviviĝus, mi dirus al vi milfoje la vorton amo, kiun ĉiuj virinoj ŝatas, ke iliaj edzoj senĉese ripetu. Sed kial mi ne diris al ŝi la vorton, kiam ŝi estis sana kaj deziris mian esprimon?

Mi volas diri al la sanaj kaj feliĉaj geedzoj, precipe la edzoj, ke vi domaĝu vian edzinon, havu laŭeble oftajn kunestojn kun ŝi kaj neniam neglektu ŝian penadon faritan por vi. Ne perceptu valoron de io nur tiam, kiam vi perdas ĝin. Edzino estas la virino, kiu plej amas vin, komprenas vin kaj plej volonte sin oferas pro vi en la mondo. Neniu alia sento inter viro kaj virino estas komparebla kun amo de geedzoj.

ˇˇ

                              el retversio de Monato, majo 2005                                                                             

ˇˇ

            Reen al Katalogo