Mao Zifu

Steloj cinabraj

steloj cinabraj

sur arboj kandelabroj

silento makabra

 

unu mi sabras

en kapo krabrojn

 

sur akvo rajdante

ĉasas fajran tajdon

 

grajno

da mongajno

ajnulino

kaj vivo fajna

 

hejmen subtrajne

kune kun Ezra Pound

 

ŝajne

edzino kuŝas kun Panjo

 

                           el Fonto, n-ro 197, 05-1997

            Reen al Katalogo