Mao Zifu

Delikata

malbena vento donis al

semero teron inter rokoj.

vivo nerifuzeblas spita.

supre karesa varmo regas.

sube river' cervete kuras.

radikoj kai folioj ne

povas atingi ilin

kie! tantaliga!

alkemius en dezerta muto

la koro. sur kapo sidas nesto

de korva paro; grako, grako

diabla. al la trunk' azenoj

sin gratas je juko; iao. iao

iao oreltranĉa. tago

somnambulisma. nokte

formikoj sur la haŭton. ne

eblas somnolo. steloj en

nebulo. pluvas nur transmonte.

 

se brule gajnus nirvaneton!

hakistoj preteriras strabe...

                 el La Kancerkliniko, n-ro 72, 10-1994

            Reen al Katalogo