¡¡

   Mao Zifu

PRINTEMPA FESTO

Printcmpa Festo estas la celebrotago la plej elpraa kaj solena de la ĉinoj ĉiunaciaj. En la antikvcco la unua tago de la lunkalendara jaro estis nomita Novjara Tago. Fine de Ĉing-dinastio (1644-1911) tiu tago eknomiĝis Printempa Festo. Kaj ekde 17 sep 49 oni oficiale difinas Printempa Festo la unuan tagon de la lunkalendara jaro, kaj Novjara Tago la unuan de la suna.

Printcmpa Festo okazas ordinare ĉirkaŭ 1,5 monatojn post Kristnasko.

Plurajn tagojn antaw la, festodato, sur pordoj de hejmoj gluiĝas versparoj kaj bonomenaj ideografiaĵoj: ¡°Feliĉo¡±, ¡°Bonaŭguro¡±, ¡°Printempo¡±, ktp. Ekpulsas etoso celebra.

Kutime la festo ekas de la jarfina tago. Tiun ĉi tagon oni kolektigas hejme por la tutfamilia renkontiĝa manĝo. La mangaĵo estas pleje abunda. Antŭ la manĝado, homoj, aparte kamparanoj, tradicie omaĝas al sia(j) dio(j) kaj al siaj prauloj; ili surgenuas kaj riverencas kapaltere, kaj invitas la spiritojn ĉe la tablon. Post krakado de petardoj la tuta familio sidiĝas kaj ekmanĝas.

La nokton antaŭ la novjariĝo ĉiuj ĉambroj de la hejmo restas prilampigitaj. La familianoj ĉirkaŭ fajro en la ĉefa ĉambro trababilas la nokton (por eviti sonĝojn sinistrajn). Je noktomezo oni bruligas krakfajraĵojn bonvenigante la alvenon de la nova jaro. Tiam la tutan landon kovras polikromia ĉielo kaj terskua krepitado.

La unuan frumatenon de la novjaro antaŭ ĉio idoj diras bondezirojn al la antaŭuloj kaj kutime ricevas de i1i monon donacan. Sekve, la plenkreskuloj gvidante la infanojn iras al la tombejoj komplimenti la praulojn kaj peti ilian benon.

La sekvantajn tagojn, najbaroj festosalute ĉepasadas unuj la aliajn, sidante momenton, tetrinkante kaj manĝetante, kaj parencoj sin intervizitas kunportante donacaĵojn; dume tre riĉa estas la regalado.

Dum la festo, tra la kamparo kaj la urboj okazas paradoj popolartaj, kiaj leonludado, drakludado, jangge-danco... Tamburoj, cimbaloj, trumpetoj... tondras tagnokte. Elektante tiun solenan etoson, nuptoj okazas tie kaj tie. Kaj troviĝas popolanaj parolkantistoj lukradantaj de hejmo al hejmo.

Fumoj svarmaj

en nazo kaj okuloj.

En la kaldrono

bolanta, dioj, homoj kaj spiritoj.

Fajras sunradi' aŭ neĝo.

Sonoj ondas

el la du kordoj ¡ª

tago kaj nokto.

Primoloj sur la pordo

kaj granatoj en la koro.

Bunta la ĉielo,

ambrozia 1'tero...

Tiele la printempa festo daŭras almenaŭ unu semajnon.

Nune Printempan Feston karakterizas nur la renkontiĝa mango. En la urbo jam malaperas petardobruligo. Multaj ĉinoj verŝajne preferas hazardoludadon dum la unusemajna ferio.

¡¡

                            el La Gazeto, n-ro 69, 15-mar-1997

 

¡¡

            Reen al Katalogo