Mao Zifu

La testudo

Avino Zen mortis, murmurante: La testudo. Mia tess...

Mortis ŝi, kun granda melankolio, nur la dekan tagon post sia sepdekjariĝo. En la festotago devintus reveni la testudo. Sed ĉi-foje, ĝi ne. Kial? Estas la sorto. Por ŝi, por ĝi, por ili ambaŭ.

Antaŭe, ĉiufoje, kiam ŝi festis siajn jardekojn, dua ŝi, la testudo, revenis ĝustatempe ĉe ŝin. Tiam, ĉiam ŝi folis, flagris en ŝi la espero ! ŝin atendos ankoraŭ dek jaroj; ree kaj ree.

Tuj post kiam ŝi naskiĝis, sortodivenisto de la vilaĝo profetis, ke akvo ŝin fatalumos, kaj ke, se rimedo ne estas senprokraste prenata, ŝin trafos tro frua morto.

Kiel fari? Ŝiaj gepatroj ĉagreniĝis. Ĉirkaŭ la domo estas lagoj kaj riveretoj. Ŝin ŝnuri diurne, ekde kiam ŝi ekpaŝos? Ŝi fariĝus azeno. Aŭ okuloj kroĉiĝu al ŝi ĉiumomente? Ve, ŝi perdis siajn geavojn antaŭ ol ŝi venis tiun ĉi mondon, kaj ŝi estas la unua infano por la hejmo; neniu povas profesie varti ŝin. Kiel do fari!?

Kaptu testudon, gravuru ŝiajn nomon kaj naskiĝhoron sur la ventran ŝelon, kaj ellasu ĝin al la kamparo. Kiel anstataŭanto ĝi portu la faton de ŝi. En la spirito ŝi kaj ĝi kunfandiĝos. Ĝi vivas; ŝi vivas. Kaj des pli feliĉe, la testudo estas longviva, do ŝi fartos bone... Konsolis la sortodivenisto.

Kia konsolo! Laŭ tio la familio agis.

Vere, dek jaroj pasis sen akcidento. Kaj neatendite, kiam venis ŝia deka naskiĝdato, la testudo ŝin vizitis. Estas mirige! Ho, la vortoj en la ŝelo apenaŭ legebliĝis. Oni do regravuris la tekston. Ricevinte supeon, ĝi foriris.

La okazintaĵo disparoliĝis tra la tuta vilaĝo. Sekve, de tempo al tempo iuj vidadis la testudon tie kaj ĉi tie, tiam ili kompreneble ne damaĝis ĝin. En ĝi la vilaĝanoj respektis sanktaĵon.

Ĉe la dudekjariĝo, ĝi ankoraŭ revenis. Ĝuste tiun tagon ŝi edziniĝis en sia propra gepatra hejmo, ĉar post ŝi la gepatroj ricevis plu neniun infanon; por la familio do bofileco devis fariĝi samtempc fileco. Kune kun la testudo la juna paro ,ĝuis la mielan nokton.

Kaj ĉe la trideka jaro ŝi renkontis ĝin en sia hejmo.

Poste ŝiaj gepatroj forpasis. Ŝi havis siajn gefilojn. De tempo al tempo ŝi rakontis al la infanoj pri si kaj la testudo. Krome, ĉiujare ŝi ŝutis rizon kaj hordeon en la lagojn kaj riveretojn, kiam estis la tradiciaj festoj.

Ĉe la kvardeka ankaŭ... ĝis la sesdeka jariĝo ĝi ree alvenis kaj skulptiĝis sesafoje.

Avino Zen havis siajn genepojn. Ili ĉiu sciis la historion pri la testudo. Infanecaj, ili amis testudojn, eĉ ne ĝenis aliajn animalojn.

Surprize, je ŝia sepdeka naskiĝa datreveno la testudo ne aperis.

Ĝi jam mortis, ŝi meditis. Jes, ĝi nepre ne povas vivi plu! Ekde kelkaj jaroj, kamparanoj tagnokte kaptas testudojn por profiti. Ĉar oni ektrovis antaŭ nelonge, ke testudmanĝadi povas longigi la vivon. Tion ja kredas precipe urbanoj. Kvankam ili mem preskaŭ ne manĝas ĝin, ĉar tro alta iĝis la prezo ! unu kilogramo da testudo kontraŭ monata salajro de ordinara laborulo ! tamen, per testuda viando oni regalas karajn amikojn spite. Aparte, regaladi superulojn per la viando estas furoro! Iam neccso! Nu, oni diras, ke en la urboj ĉie troviĝas manĝejoj, kiuj ĉefe proponas tiun viandon, kaj ke tie laŭvice svarmas aŭtetoj, tagon kaj nokton. Tiele, testudoj destiniĝis al pereo. Kaj ŝi ankaŭ, kompreneble!

Spleno ŝin obsedis... Ĝi jam ne venos.

Ŝia spirito ŝin forlasis. Dum tagoj ŝi kuŝis en la lito. Nek manĝis nek trinkis. Ĉio estis finiĝinta. Se tiam sia edzo ankoraŭ vivus!

Por la kaptado la idoj forlasis ŝin en soleco. Pro ega soifo, pro granda sopiro ŝi rampis at lago.

Plonĝi...  

                                              el Literatura foiro, n-ro 156, 08-1995

 

            Reen al Katalogo