¡¡

   Mao Zifu

Letero

Estimata s-ro Le Puil

Elkoran dankon ke vi donacis al mi tre ŝatatan libron La maljunulino kiu paŝis en la maro. Tuj post la bonorda ricevo, mi tralegis ĝin sidante kaj kuŝante en kelkaj tagoj...

La libro plenas de venenaj allogoj. La vivo, maro venena. En ĝi paŝis la oldulino ekde la infaneco, jam pli ol 80-jara, plu, junulon sekse ludas kaj instruas, ŝtele alplanas kaj instigas. Voluptamo aŭ perversio? Lama, sensuka, nun ŝi neniam ĉasas delicon ekstermanan kaj okulan kvankam ĉiam maĉas kaj remaĉas siajn spertojn lascivajn. Frustro pri mono kaj por ĝuado materiala? Evidente, ŝi vivas tamen ne luksege kvankam ne mallarĝe. Ŝi gajnas monon kaj trezorojn tente trompante nobelojn aŭ priŝteligante sakristojn kaj mafianojn. Ankaŭ ne por heredigi siajn idojn - neniun ŝi havas. Ŝi nur nutras du ĝigolojn... Kun kia motivo ŝiaj agoj? Allogoj stimulas pluan legadon. Nur ĝis antaŭ la fino malkaŝiĝas ke ŝi venĝas sin al viroj pro la okazo perfortita de la patro dum la infaneco. Ho, alia floro de malbono!

Danke al la librofina noto pri la aŭtoro San-Antonio, ni konis ke li estas fekunda verkisto kaj neologismema.

Bedaŭrinde ĉe li troviĝas neniu en ĉinlingvo el liaj verkoj. Feliĉe, la e-traduko far de vi kaj Armela LeQuint ebligas al mi aprezi la teknikon por-mi-novan: la paroladoj kaj agoj de la roluloj varpiĝas por la rakonto dum veftiĝas iliaj monologoj kiuj servas ne nur kiel anta psika detalado sed ankaŭ kiel montro de intaj spertoj kaj ontaj ideoj. Tiuj monologoj lirlantaj en la koro de la ĉefroluloj navetas tra la tuta intrigo, nek longe tedaj al la leganto nek trude rompemaj al la rakonto mem.

La franca estas ekster mia scio. For de la originalo mi la lingvostilon de San-Antonio povas percepti legante vian tradukon sendube pleje laŭaŭtentikan. Krom neologismoj en la libro troviĝas sufiĉe da tabuaj vortoj kaj esprimoj ¡ª pikparolaj, sakraj, priseksaj... tiaj ebligas al populara kulturo plie plastike riveli popularan vivon. Kaj pri tiuj vortoj oni povas konsulti la ĉefinan Glosojn, kio ne necesigas al legantoj teni ĉe si plurajn vortarojn dum la legado. Via traduko ¡ª reverko refoje pruvas ke Esp-o sub la mano de majstroj ĉiopovas.

Riĉigi ne signifas detrui. Via reverko estas fraze nerokeca sed ankaŭ ne groteska kiel iuj famaj libroj, en kiuj saturiĝas strukturoj gramatike eraraj, nelegeblaj....

                                 ********

Apenaŭ pretiginte la supran parton, mi ricevis la ibergrupan novelaron Ekstremoj (IEM, Vieno, ¡¯97, Originala Literaturo 26, 207p.). Jen vortoj pri Ekstremoj.

Pri la 8 temoj (malfidelo, unua amora sperto, aidoso, amo trans morto, seksa memkontentiĝo, sinmortigo, toleremo, venĝo) ĉiu el la kvaropo (M. Fernandez, J. Camacho, G. Neves, L. Dek) liveris po unu novelon sub respektivaj titoloj, escepte de Neves nur pri 4 temoj.

Ekvidiĝas ke al iuj legantoj ja ŝokaj kiel F. de Diego rimarkis en la antaŭparolo estas iuj temoj kaj esprimoj. Jes, al iuj, iuj. Eĉ iuj ne volontus ĝui la libron je la lingva vidpunkto. Nur iuj. Sen bedaŭrindo.

Mi kredas ke nepokaj e-istoj ŝatos ĝin legi. Ekstremoj, fakte, estas neekstremaĵoj el nia ĉiutaga vivo ĉirkaŭa, eble ĝuste el nia propra sonĝo aŭ realo, subkonscio aŭ intenco. Geafero, instinkto de la homo kaj de la besto. Memkonsolo okazas ĉe plejparto de la gehomoj ¡ª jam ne tabuo. Verke aŭ traduke sentabuaj estas Urban¨®va, Berveling, Hans Jasik, Le Puil kaj LKK-kunlaborantoj... ankaŭ la ibera kvaropo. Ajneco kolorigas nian literaturon. Nian vivon. Kompreneble, ne perfortu, nek trompu, nek malfidelu, nek aidosomu! Be! aidoso, tragedio el amo kaj hato, venĝo fuŝa al mem kaj alia... Priaj rakontoj en la libro montras la kvaropon porsocie entuziasma kaj proarte patosa. Kaj aparte, probable ŝatataj de ĉiuj en ia libro troviĝas noveloj pri amo trans morto, pri toleremo. Korskuaj, vere!

Jes ja, kiom freŝe, nove, suple, esprimive kaj etos-kree brilas nia esperanto sub la mano kun talento, kompetento kaj sindediĉo! Nia lingvo bezonas evoluadon. Ni ne devu nur droni en kreado kaj inventado de neologismoj, kompreneble. En Ekstremoj riĉas ekstreme distingaj frazoj el fundamentaj vortoj. Aparte en verkoj de Fern¨¢ndez kaj de Neves. Frazeroj frazas kun rapida ritmo laŭ postulo de etosoj. Tion ¡ª la bona lingvo ¡ª sendube laŭdus rigorisma Claude Piron, se li vidus.

Konkludoj eble ekstremaj:

Fern¨¢ndez, stereografo, rivelas detalojn miksante medion, psikon kaj agon.

Camacho, magiisto, per vizioj malkovras realajn ideologiojn.

Neves, intrigisto, dramas historietojn per fmoj peripetiaj.

Dek, gravuristo, el ordinaraj materialoj faras trezorojn neatenditajn.

Sume, Ekstremoj estas ekstremaĵo en e-ujo. Kvankam, ne ĉiu el ĝi montriĝas optimuma: iuj pecoj ŝajnus el ge(j)iĝo sen suko kaj fonto....

                              ********

¡¡

mi babilis jam tro. ĝis la re

transdonu mian elkoran dankon al estimata Armela.

kore via

 

                                                    el La Kancerkliniko, n-ro 83, 07-1997 

¡¡

            Reen al Katalogo