Mao Zifu

BEDAŬRINDE TAMEN NUR REVO

  Nun ke famuloj kiel Juan REGULO PEREZ laŭdis ke Bruno VOGELMANN kreis grandiozan verkon kaj montris sian majstradon de la lingvo en la libro La Nova Realismo, kiel ni posteuloj ĝin reccnzas?

  Kvankam la dialektikaj principoj jam troviĝis en marksismo kaj la religio emfazanta la homaran komunan celon jam aperis kiel la bahaa, tamen ankoraŭ nemultaj, kiel Vogelmann, tiel perfekte kunfandas dialektikon kaj religion. Li uzas la dialektikon sed ne aprobas la totalismon; li kritikas religiajn dogmojn nekonvenajn sed ne negas religian rolon pozitivan en la socia vivo. Mezeco ofte estas paca principo tamen ordinare nur provizora rimedo: la du kontraŭuloj duonpaŝe malantaŭeniras. Sed ĉe Vogelmann la mezeco ne signifas kompromison nek paliativan metodon. Tiel ĉi la mezcco akiras la senton: miksiĝo de pozitivaj flankoj de ismoj kaj religio, interindulgo de diversaj individuoj kaj grupoj, harmonio inter la homaro kaj naturo. Se ni ĉiuj irus la mezan vojon!

Vivo, suferado kaj morto - problemoj obsedas multajn. Laŭ Vogelmann, homa vivo estas centro en la evoluado de la mondo; suferado trafas ĉiujn sed multaj suferoj estas fakte faritaj kaj do eviteblaj; morto en paco dediĉiĝas al vivo. Se ni ĉiuj komprenus ĉion ĉi tion!

Sekvenda estas la nova realismo de Vogelmann sendube. Bedaŭrinde tamen tia ismo restas/os nur revo. Ni vidas ke estas nereveble ke ĉiuj kiuj troobstine defendas malnovajn privilegiojn, rigidiĝintajn dogmojn, trolongiĝintan regadon, akceptu la novan pensadon kaj agadon; ke la gvidantoj devu plifaciligi al la popoloj la vojon per sia ekzemplo. Kaj estas neespereble ke la gvidantoj komprenos la necesecon iri la vojon; ke posedantoj volos liveri oferon. Ni vidas ke oni eltrovas diversajn kialojn rifuzi proklamojn eĉ nepove pli bonajn. Kaj ni vidas ke UN ofte punas nur la popolanojn per t.n. ekonomipunado sed tute ne la militmanovrulojn... Hodiaŭ kiaj ajn perfektaj konceptoj ne povas mildigi la politikan ŝtalpojnon. Jam ne troviĝas mesioj teneraj kiel JESUO. Li ne povis savi la mondon nek sian sanktan vivon; sekve nunaj gvidantoj antaŭ ĉio prizorgas sian vivon de la korpo kaj de la regeco spite al justeco aŭ ne. Cetere ni samtempe vidas ke vivriskaj revoluciuloj nur ŝanĝis la formon de premado al la popoloj.

La dialektiko kaj la religio bonigita ne povis savi nian mondon. Kiel ajn, tamen rava estas la ismo de Vogelmann, do legenda kaj rekomendenda en kaj ekster esperantujo.

 

                                el La Gazeto, n-ro 66, okt-1996

 

            Reen al Katalogo