¡¡

   Mao Zifu

¡¡

SERĈADO PRI CHARLES BAUDELAIRE EN ĈINIO

¡¡

Printempe de 1993, tute hazarde - ĉe hokĉifonisto - mi akiris la libron La Floroj de 1' Malbono (FM) far C. Baudelaire, de Qian Chungi ĉinigita el la franca. Antaŭe mi neniam aŭdis nek vidis la nomon Baudelaire, eble pro tio, ke literaturo ne estas mia fako. Diletanto pri literaturo, precipe pri poezio, mi scivolema tralegis la libron unuspire. Dio scias ke mi estis kun kia emocia, senescepte de tiu postskribo de 1' tradukinto en kiu legiĝas:

¡°En Ĉinio famas Li Bai kaj Du Fu; en Germanio Goethe kaj Schiller; en Francio Hugo kaj Baudeiaire.

Novepoko de moderna poezio ekis de Baudelaire. Li estis pioniro de l' franca simbolisma poezio, kaj en li estas respektita Kreinto de nuna poezio...¡±

Ĉu vere? Mi ekserĉis la kreinton, kompreneble en ĉe-miaj materialoj.

Unue, mi konsultis al Gvidlibro de Fremdland-literaturo (Beiiing. 1984, 927p). En  ĝi troviĝas Hugo kaj Goethe k.a., sed ne Baudelaire!

Due, mi foliumis alian libron Elektitaj Lirikoj el Eksterlandoj (Nanchang, 1990, 481 p). En ĝi estas multe da poemoj de Hugo, sed ja neniu de Baudelaire!!

Kial do? S-ro Qian ludis maskeradon!?

Devigite mi relegis la postskribon. Aĥ, Baudelaire estis de 1' civilizitaj francoi akuzita pri la ses poemoj malmoralaj, kaj tiuj forviŝitis prok. cent jarojn (20aŭgl857-19majl94E9). Tre nature, la Malbonon povas permesi ni ĉinoj, kiuj estas tro moralaj dum miloj da jaroj?! Tamen, lastatempe aperis ĉe publiko en Ĉinio albumoj el nudai virinoj kaj mobilo de vivanta nuda viro, ne parolante pri pornografiaj - televidoj kaj libroj. Mi sercis plu, obstina.

Nu, Seleklitaj Ĉefverkoj el la Tuta Mondo (Qingdao, 1990, poezi-volumo) havas i.a. tri poemojn de Baudelaire: ili estas Kojnkonformo, Kontemplo, Albatro. Atentinde, ke tiu libroserio estis aperigita sub ĉefkompilinta indignego kontraŭ malmoralai verkaĉoj! Kaj ĝi estas noblaĵo por junularo. Tio montriĝis, ke Baudelaire estas konatebia al ĉinaj junuloj, kaj ke el bohemioj de Baudelaire elfosiĝas progresaĵoj laŭ ĉina politika nocio, almenaŭ iom da, kvankam FM aperis panorame ĉin-versie jam en la jaro 1984 - la tradukinto ne tabuis pri la ses verkaĉoj, siatempe ĝi ne faris sensacion en la publiko, bonan aŭ malbonan.

Plue, mi eltrovis en revuo Aprezo de Famverkoj (Taiyuan, 1985, n31) artikolon far Bai Fei Vi Kreis Novan Ŝokon - per floretoj prijuĝo de F.M. Tie Bai traktis nian Kreinton samkiel Qian en la postskribo, kaj Bai mem tradukis kvin poemojn de Baudelaire, i.e. Muzo Vendita, Besta Kadavro, Reveno, Luna Malĝojo, Albatro. Mi refoje sentis, ke Baudelaire estas akceptinda kiel Kreinto de moderna poezio.

Tamen en siaj artikoloj Qian kaj Bai ne forgesis admoni legantoin legi pri Baudelaire analize, kritike...

Sekve, al mi prosperis vidi en la revuo AdF (n71, 1992) du pecojn el prozoj de Baudelaire: Haveno, Okuloj de Mizeruloj. Ĉifoje komentisto citis por laŭdi Baudelaire-n la diron de T.S. Eliot: MODELO LA PLEJ ALTA DE POETOJ. Kaj kontraste cititaj estas malbenaĵoj de okcidentanoj, ekz. ¡°putra olda Baudelaire¡±. Tio ĉi parolas, ke en okcidenco ankaŭ ne ekzistas absoluta libero, ke ĉie literaturo estas sub la jugo de politiko, de moro, de religio. Kiu povas beletri? Kiel art for art's sake? Tiel, min ne plu surprizis, ke ĉe mi mankis sufiĉe da informoj pri Baudelaire. Popoloj tra la tuta mondo havas respektive siajn vidpunktojn pri verkisto kaj ties verkoj. Kaj min ne plu surprizis, ke neniu el la ĉinaj verkistoj havas la honoron ricevi Nobel-premion. Kaj tute kompreneble estas, ke en Elektitaj Lirikoj el Eksterlandoj troviĝas kvar poemoj de Eugene Pottier, sed neniu de Baudelaire.

Ĉiaokaze el de mi konataj poetoj Baudelaire estas la plej impona al mi, per sia kuraĝo malkaŝi la Malbonon, kiun neniu ne vidas, sed neniu krom Baudelaire aŭdacas eleliri, tiel trafe. La suno ne povas regi ĉie, kaj nenie ne povas atingi Nigro - mi vere perceptas dank' al F.W. Aparte en ĝi la bildoj estas ankaŭ en mia sperto faktoj vervecaj. Kia stranga konformo! Jen sceno el la ĉina Dekjara Kulturplago (1966-1976):

frakasas homoj bronzfigurojn

de siaj antaŭuloj kaj per

tiuj peceroj subpiede

sin plialtigas. ŝajnas ke la

edeno iĝas pli proksima.

la incendio ruĝa tra la

landego tuta. sang¡¯senlima.

spiritoj ŝtalaj jam solviĝas

kaj fluas en inferon. monstroj

maraj incestas. sur riveroj

bebaro forlasita naĝas.

bruteskaj homoj prenas sian

larmon kiel vinon kaj sin ravas.

eltiras siajn ostojn por

plektadi vantan glorgirlandon.

ebriaj! vermoj rampas en

vivanta korpo, kap' mortinta.

kreskante sur aliaj ŝultroj,

ne scias senti la doloron.

almozulinoj karnaj sur

strateg' etendas siajn manojn,

dandoj atencas mortintaĵan

pudoron. ekssinjoro serĉas

siajn edzinojn sur la vojo

al elizeo. pen' sterila.

bovŝedo nigra pli ol tombo

estas vila' por generaloj.

rad' historia sinkas marĉon.

ricevas ridopunon homoj

kiuj ne povas iom rideti.

fein' skeleta ludas tage

seksilon de Kreinto. blanko

ŝprucas kovrante terĉielon.

feliĉon al prafiloj.

Finfine, kun plezuro, mi konfesas, ke mi trovis la titolon Esperantigitan de Les Fleŭrs du Mal en la bibliografio por Esperanta Antologio (poemoj, 1887-1991). Dank¡¯ al Warinĝien!

 

                               el La Gazeto, n-ro 61, dec-1995

¡¡

 

¡¡

            Reen al Katalogo