Preterlasi

                                                             Zhao Xiaohong

  Tiun vesperiĝon, ĉu vi ankoraŭ memoras?---
  Tiam ni ambaŭ promenadis ŝultro ĉe ŝultro sur la trotuaro, apud kiu staris vico da altaj kaj grandaj konstruaĵoj. Mi estis rakontanta ion al vi gaje kaj ĝojplene. Apenaŭ finiĝis mia rakonto, vi diris al mi, "Ĵus mi vidis la sunon, tiel freŝruĝan, tiel belegan, kian mi neniam vidis antaŭe." Irante mi turnis min okcidenten, tamen tre alta domego jam baris al mi la vidon. Mi konsciis tiam ke se ni retroirus kelkpaŝojn, mi certe povus vidi la belegan sunon. Mi ekvolis proponi tion fari, tamen samtempe mi sentis tian proponon eble tro ridinda viaopinie. Do finfine mi ne kuraĝis tion eldiri, nur silente sed soife atendis la tempon, kiam ni preterpasos la interspacon de la du domegoj venontfoje. Sed kiam finfine venis la tempo, la suno jam estis subirinta, kaj en la okcidenta ĉielo restis nur la postsigno palpale ruĝa.
  Mi ekbedaŭris kaj malĝojiĝis pro tio, ke mi perdis la ŝancon vidi la freŝruĝan sunon. Vi diris ke ĝi estas belega, tion mi certe kredas, sed finfine mi ne povis ĝin vidi propraokule, tute senintence mi jam preterlasis ĝin.
  Tiun vesperiĝon vi eble forgesis, sed en mia memoro, ĝi jam estas profunde gravurita, neniel forviŝebla.
 

 

            Reen al Katalogo