Penseo 10

Aprilo / 1991


 

BONDEZIRO AL LA 90-JARA JUBILEULO, NIA LITERATORO, FILOLOGO KAJ BATALANTO POR ESPERANTO ¡ª G. WARINGHIEN

 

G. Waringhien (1901¡ª)

 

FACETOJ

 

Prova traduko el la famega, lasta hajko de Baŝo

Vojaĝ¡¯. Min plagas

febro. Dezertajn kampojn

revoj plu vagas.

 

saluto al amiko pro nasko-datreveno

Jam temp¡¯ est¨¢ ekkanti, Muz¡¯ pri Simo

Milejeviĉ, la koro kaj l¡¯ animo

de la URA-dom¡¯: spite al kutimo,

ĉe la prudent¡¯ akordas kun la rimo!

                  je la 15-a de Aŭgusto 85.

 

Malsanula madrigalo

La povra gripmartiro

adorsalutas vin

kun varma in-aspiro

kaj multa aspirin¡¯!

 

Shi Chengtai (1939¡ª)

VOJAĜE EN JAPANIO

PRI JAPANA ESP-INSTITUTO

 

JEI-domo estas en kvieto,

tie Isino servas tre efike.

Usui akompanas min amike

viziti Ginzo-stratojn laŭ la peto.

 

Yamasoki kun mi en kabineto

pri Latinig¡¯ disputas retorike.

JEI-domo estas en kvieto,

tie Isino servas efike.

 

Spuron de Kenĵi serĉas en gazeto

mi, kaj Usui telefonas ŝike.

Eĉ mi prelegas pri Li Bai predike

Hayasi min aŭskultas sen oscedo.

 

JEI-domo estas en kvieto.

 

EN HAGOYA

 

Nagoya-n mi vizitas tre feliĉe,

babilas kun la veterana Niwa.

Gazetojn foliumas mi, naiva;

sur la bretaro plenas libroj riĉe.

 

En Esp-movad¡¯ laboras li dediĉe,

Kawai strebas por glor¡¯ la kolekton.

NEC kaj NES per l¡¯ aktiva

agado kontribuas jam sufiĉe.

 

Kiam alvenas ni al hajlĝardeno,

kultura kvodlibeto min impresas.

Ekstaze, en japana buksa sceno!

 

En Esp-Bibliotek¡¯ mi aprecas

la kolektojn de Takenaka, semo

amika kresku en kor¡¯, mi konfesas!

 

*NEC, NES: Esp-Centro, Nagoya Esp-Societo

 

ANTAŬ LA MONUMENTO DE LUSIN

 

Fine vizitas sandai mi sukcese

por vian spuron sekvi, ho, Lusin!

En eksponej¡¯ okupas lokon vi, ĉin¡¯,

tie vi studis sciojn diversspece.

 

Via loĝejo restas memorece.

Ĉe via monumento la edzin¡¯

plantis la pinon. Mi en halucin¡¯

meditas pri militterur¡¯ imprese¡­

 

Tuj sonas rido en amika ravo,

¡°Ne batalu inter ĉinoj kaj japanoj!¡±

trafas min inter arboj l¡¯ epigrafo.

 

Amikinoj gestas al mi per manoj,

ili invitas gaje min al lafo¡­

Kaj vi ja benas: ¡°PACO!¡± al infanoj.

 

MEMORE AL MIYAMOTO MASAO

 

Malĝoje fluas la rivero Jado,

malhelas sur Osaka post tajfun¡¯.

Parolas kore oni sur tribun¡¯

funebre al l¡¯ elstara Miyamoto.

 

Al Esp-kultur¡¯ amasiĝas lia dato:

INVIT¡¯ AL JAPANESKO vokas nun;

la Lernolibroj por Printemp¡¯ Aŭtun¡¯;

utaoj, hajkoj ŝprucis dum viv-trato¡­

 

Kuroda triston per sonet¡¯ esprimas,

larmperlas en okuloj digna Mine.

Ĉiuj lin por la kontribu¡¯ estimas.

 

Takeuli prezidas ĝiskulmine

la riton. Eĉ defore mi pilgrimas

al majstro de Movad¡¯ Eosta ĉine.

 

ĈU PALA KONSOLO

¡ª    al s-ino Saito Tumi

 

kiun mi sole sidas por gustumi

horojn de amikeca la kareso,

min l¡¯ amikin¡¯ sciigas, ke eksceso

la trista batas vin, Saito Tumi.

 

Funebre l¡¯ edzon sentas vi mallumi

ĉe okuloj. Sed post la procezo

vin refreŝigu certe l¡¯ viv-neceso.

En koron restu l¡¯ amo! Do, farfumi

 

lasu la malfeliĉon, Tumi kara!

En Sandai vi regalis min per kafo,

ĉu tiu estas dolĉa aŭ amara?

 

Plezuro, ĝojo, tristo, dolortrafo,

ĉio ja estas vivo ĝenerala.

Resagos al vi la feliĉa pafo.

                     1989-10-15, Tailai

 

Su Shi (1037¡ª1101)

DUA VIZITO AL LA RUĜA KLIFO*

 

Je la dekkvina de la deka monato de la sama jaro, kiam la luno estis plena, mi piede ekiris de Neĝa Halo por reveni al Lingao, akompanata de du amikoj. Nia vojo kondukis preter Flavkota Deklivo. Jam estis la sezono de prujno, la arboj perdis ĉiujn siajn foliojn. Niaj korpoj ĵetis ombrojn sur la teron, kaj levinte la okulojn, ni povis vidi la helan lunon. Admirante la ĉirkaŭan pejzaĝon, ni ĝoje kantis ĥoraĵojn dum la vojo.

Post iom da tempo mi suspires kaj diris, ¡°Ĉi tie ni havas amikojn, sed ne vinon; kaj eĉ ni havas vinon, ni ne havas pladojn indajn je ĝi. La luno estas brila kaj la zefiro freŝa ¡ª kiel do ni pasigos tian belan vesperon?¡±

Iu el miaj amikoj respondis, ¡°Ĝuste antaŭ la vesperiĝo hodiaŭ mi kaptis fiŝon per mia reto. Ĝi havas grandan buŝon kaj malgrandajn skvamojn kaj estas io simila al perko el Song-rivero. Sed de kie ni povas havigi al ni vinon?¡±

Kiam ni revenis hejmen, mi konsiliĝis kun mia edzino, kaj ŝi diris, ¡°Mi konservas botelegon da vino dum longa tempo, kiu estas destinita por via uzo en okazo de subita bezono.¡± Do preninte kun ni la vinon kaj la fiŝon, ni ekiris fari ankoraŭfojan viziton al la Ruĝa Klifo.

La rivero brue fluis preter klifoj turantaj je mil futoj; la altaj montoj kontraste malgrandigis la lunon, kaj la malleviĝinta akvo malkovris rokojn. Kvankam pasis ne longa tempo de post mia unua vizito, tamen la pejzaĝo jam ŝanĝiĝis ĝis nerekonebleco. Mi levis mian robon kaj faris grimpadon. Mi pasis sur akreangulajn rokojn, faris al mi vojon tra la dense kreskantaj sovaĝaj herboj kaj dornoj, kaŭriĝis sur ŝtonblokoj en fantaziaj formoj de tigro kaj leopardo, ascendis helpe de rampaj plantoj similaj al drakoj kaj serpentoj, ĝis mi atingis la altegan neston de akcipitro, por rigardi malsupren al la kaŝita loĝejo de la dio de l¡¯ akvo. Tamen miaj du amikoj ne povis min sekvi. Mi do komenci voki al ili per forta, tirata voĉo. La arboj kaj arbustoj ektremis, la montoj kaj valoj eĥe resonis, vento leviĝis kaj ondoj ŝveliĝis. Kaptita de subita tristo kaj ektimo, mi ne kuraĝis plu resti tie. Mi ekiris returne kaj revenis al nia boato. Ni lasis nian boaton drivi, kien ĝi volis, en la mezzo de la rivero. Jam estis prekaŭ noktomezo kaj ĉirkaŭe Regis silento. Tiam unu soleca gruo, kiu estis transfluganta la riveron, venis de la oriento super nian boaton. Ĝi havis flugilojn similajn al ĉarradoj, estis vestita en blankaj kaj nigraj plumoj kun longa, akra krio ĝi preterflugis super nia boato okcidenten.

Post iom da tempo miaj amikoj foriris kaj mi kuŝiĝis dormi. En sonĝo mi vidis, ke taoista pastor en ŝvebanta robo el plumoj preterpasas mian domon en Lingao. Li salutis min per kunmeto de la manoj kaj diris, ¡°Ĉu vi ĝuis vian viziton al la Ruĝa Klifo?¡± Kiam mi demandis pri lia nomo, li klinis la kapon kaj donis nenian respondon. ¡°Ha, mi scias!¡± mi ekkriis, ¡°Ĉu vi ne estas tiu, kiu preterflugis super mi lastanokte?¡± La pastor ĵetis rerigardon al mi kun rideto. Mi vekiĝis de surprizo. Sed kiam mi malfermis la pordon por rigardi, mi povis trovi nenian postsignon de li.

*bv. legi Penseon n-ro 5

                                   elĉinigis Wang Chongfang

 

POEMOJ DE DU FU (712¡ª770)

  En 1969 mi komencis (nur komencis!) lerni la ĉinan. Ĉar, leginte tradukojn de Du Fu, mi scivolis, kia poeto li estas: la rusoj kaj anglaj tradukoj ŝajnis tute malsamaj. Do mi komencis lerni; sed dume amiko konvinkis min, ke Esperanto estas pli facila¡­ Mi tamen lernis sufiĉe por barakte diveni la signifon de Du Fu-poemoj ¡ª kaj ĝuste ili plej influis min, kiam mi komencis verki¡­ Jen tamen iuj provoj por montri mian tiaman komprenon:

 

Kris Long (1944¡ª)

PRINTEMPAN NOKTON ĜUI PLUVON

 

Jen bona pluvo, ĝustatempa.

Ĝi fontas ple ĉi-printempe,

post vento glitas noktentrete:

malgranda, brila, tre kvieta.

Kamparaj vojoj ¡ª nuboj nigras.

Riverboatoj ¡ª flamoj viglas.

L¡¯ aŭroro montras ruĝajn spurojn:

floraroj ŝarĝas l¡¯ urbomurojn.

 

VESPERO POST ĈIELHELIĜO

 

Malfrue ventas ĉiarkaŭ l¡¯ domo:

ekpluv-tempita kort-ĝardeno.

Vespera lumo: herb¡¯ aroma,

river-koloro sur kurtenoj.

Leteroj for ¡ª al kiuj homoj?

Tas¡¯ elĉerpita estos plena¡­

Ĉu gravas mia misrenomo?

¡ªnur maljunula sindeteno.

 

PLUVO

 

Jen Jangzi-pluvo, ĉiam spita,

¡®muare¡¯ post ĉielo klara:

pejzaĝ¡¯ aŭtune frost-lavita,

malfrua suno tra l¡¯ nubaro.

Rajdonte ¡ª halti pluv-evite,

senmove spekti mevojn, larojn¡­

De surbalkone: klifa vido,

sublimaj libroj kaj meblaro.

 

PENSOJ DUM VOJAĜO NOKTE

 

Vento klinas bord-herberojn,

nokte sur boat¡¯ alt-masta.

Lunon skuas la rivero,

steloj pandas super vasto.

Pro la verkoj ¡ª ĉu renomo?

Eks-ofica, ĉar multjara.

Drive drivas ¡ª kia homo?

Teren kaj ĉielen ¡ª laro!

 

BLANKA ROSO

 

Roseroj blankaj sur oranĝoj.

L¡¯ aŭroro ŝprucas per hufferoj.

Ĝardeno branĉas: ŝtonaranĝoj,

boato, transe ĉefrivero.

Ripoz-rigardi fiŝojn manĝi

dum urĝas birdoj: jam vespero¡­

Jen vera bel¡¯: aŭtunaj ŝanĝoj,

laŭ kaŝa vojo ¡ª spur-apero.

               trad. Kris Long

 

Guozhu (1938¡ª)

ĈU MONDFAMO

 

rUĝAJN Sorgojn kronis la premio

Ora Urso! Vera sensacio

tra Ĉinio flugis kaj nin skuis.

Sed enhavon mi scivolus: kio?

Ho, surkampa fiko, pis¡¯ al vino,

senlaŭtigo, rabo de virino¡­

Kial do ni blinde misvivis?

Pensis mi: Ĉu fidu al la kino?

 

TROO VENENAS

 

Ĉiutage reklamplenas,

dornoj ĉiel ĉiun ĝenas

per koketaj modistinoj

pri friduj¡¯, dentpastoj, vinoj¡­

Truda gasto malbonvenas!

                     1988-10

 

Tao Yuanming (365¡ª427)

LA SINJORO DE KVIN SALIKOJ

La La sinjoro ne povas esti identigita. Kaj neniu scias lian nomon. Ĉar kvin salikoj kreskis ĉe lia kabano, sekve li estis konata kiel la Sinjoro de Kvin Salikoj .

Kvieta kaj silentema, li inklinas nek al famo nek al profito. Li ŝatas legi, tamen, sen harfendo. Ĉiufoje, kiam ideo lin iluminis, li forgesis eĉ manĝon pro ĝojego. Li estis drinkema, sed ne ofte aĉetis pro sia malriĉeco. Konante tion, liaj parencoj kaj amikoj invitis lin al drinko. Li eldrinkis ĉiom kaj ne ĉesis ĝis sia ebriiĝo. Ebriiĝinte, li forlasis ilin sen rendevuo.

Kvar muroj ĉirkaŭas lian ĉambron, sen ŝirmo al entrudo de ventblovo kaj sunradioj. Liaj vestoj estas ĉifonaj kaj manĝujo malplena, sed li ankoraŭ restis aplomb a. Fojfoje li verkis por sin amuzi kaj esprimi sian penson. Li ne multe zorgas pri la gajno aŭ perdo en la mondo. Tiel li pasigis sian vivon sur la tero.

Finalo

La edzino de saĝulo Qianlou iam diris ; "Nek deprimita pro malriĉeco kaj malnobeleco, nek snoba al riĉeco kaj superrangeco"; tiuj vortoj ¡ª ja taŭga epiteto por tia homo kia li estas, ĉu ne ? Li profunde drinkis, versis poemojn ka j trovis ĝojon en si mem. Ĉu li ne estas unu el tiuj, kiuj vivis en la bona malnova pratempo ?

                                          elĉinigis Guozhu

 

INTER NI

G. Waringhien

Mi konstatas, ke dan¡¯ al via entreprenemo nia kara lingvo floras ankaŭ en via vasta lando, kaj, el la tralego de via revueto, ke vi tute hejme uzas esperanton. Mi tial gratulas vin, ĉar ne estas multaj en mia lando, kiuj same spertas!

Ankaŭ la enhavo de ¡°Penseo¡± indas la subtitolon ¡°beletra¡± kaj meritas eksterlandan konatecon. Vi petis pri ia kontribuo al ĝi. Mi nun estas tiel okupita (interalie pri revizio de ¡°Grand Dictionnaire¡±), ke mi ne povas sendi multon: bonvolu akcepti du specimenetojn, kiel amik-ateston.

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

 

La fasko da Tiaoxiaoling

 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

VAGABONDO

 

Vi, pro

vibro

luma al krur-kriplo,

tiras vin el mas¡¯ da

hejmen-sonĝo gasta.

Tagas!

Tag¡¯ ¡¯as

bela, sed vi vagas.

 

VILAĜANO VENDANTA LIGNKARBON

 

¡°Karbo,

karbo!¡±

Vintre, li kun garboj

tremas enmusline:

¡°Al vi plaĉus ĝi?¡± ¡°Ne.¡±

¡°Ne ĝi?...

Neĝi!¡±

Nur kapleve preĝi.

 

Guozhu (1938¡ª)

SENTITOLE

 

Fia, fia

diboĉ¡¯ senracia,

volupto furora,

epidemi¡¯ mora,

amor¡¯, amor¡¯

kanibala devor¡¯!


                                                                                                                              ·µ»ØĿ¼