Penseo 34

Aprilo / 1993


 

Qu Yuan

 

AL DIINO DE RIVERO XIANG

   kantita de la dio

Venos la Pincin’ l’ insulin: en menmena

spac’ atendas mi, la koron en turment’.

Ho, la Lag’ ondiĝas, kaj la arbfolioj

falas, en l’ iriro de l’ aŭtuna vent’!

 

Mi rigardas disten de sur ciperejo

stariginte por Benita nokt’ tendeton.

Sed ah! Kie birdo sidos en filikoj?*

Kial oni metis sur la arb’ fiŝreton?**

Kara estas angelik’ translage, ĉarma***

estas orkid’.— Princino! Sopirante

timas mi ekvoki. Rigardante foren

nur fluantan akvon vidas mi entrance.

Kiel alk’ paŝtiĝus en la korto, kaj por

kio drak’ elnaĝos al la akvrand’?*

Surĉevale mi vagadis de matene

ĝis vspere, cis la bord’.

 

Ha, alvokas mia belulin’! Mi

tuj venigu ĉaron; jen kun via

kurier’ mi iros al Subakva

Domo de tegment’ lotusfolia.

 

La lotusfolia domo estas

ĉirkaŭita kovre de azar’…

La akoraj muroj… La ĉevronoj

el orkid’ farita kaj trabar’

el cinamo… la porfiraj ĉambroj, halo

plena de pulvor’ de zantoksil’,

kaj kuŝej’ de angelik’ kun mangoliaj

pordoj… La kurtenoj de pumil’

flirtas en la bonodoro de l’ floranta

pirosi’ kaj bril’ de jadpremil’.

Jen mi en la korto de parfumaj

herboj kun portaloj aromplenaj.

Ah! De la Montaro la diaĵoj

venas por repreni min fenfenaj.

 

Mi manikon ĵetu mian en Riveron,

kaj restigu la ĉemizon ĉe la Strand’.

Mi poliflorojn en l’ insulo

por donaci al la nimf’ de l’ for a land’.

Ŝanco ne haveblas ofte: kun facila

Koro iel restos iom mi trankvila.

              Elĉinigis Licius

 

*ĉe tiuj ĉi parolfiguroj oni subkomprenu, ke verŝajne al ĉi tiu nedezirinda loko la belulino ne venos

**verŝajne mi laboris (kaj atendis) drmrzult

***Kp.(PIV) Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara

neologismoj:

la subaj plantoj estas rigarditaj kiel bonodoraj:

porfiro—akva planto (porphyries spp)

zantoksilo—spica planto (zanthoxylum bungeanum)

pirosio—specio de filiko (pyrossia lingua)

la subaj “reduplikadoj” devenas el la ĉina lingvo kaj portas vivantajn nuancojn:

menmena—etendanta malproksimen; senfina (por paroli pri vojo,montaro, pluveto, nokto, amo, ĉagreno, ktp.)

fenfena—tia, kiel milda vento; abunda aŭ dense sinsekvanta (pri falo de neĝflokoj, pluveto aŭ ŝvebado de aromo ktp.)

irira—iranta kiel fumo el kameno aŭ incensujo; longa kaj malforta (flueto de vento); longa resta (trilo de muziko post ludado)

 

Kris Long

KVIN KORDOJ

Kelkajn tagojn antaŭ l’ alveno de Penseo 8 mortis A C Graham (1919—1991), granda fakulo pri ĉina filozofio, precipe Ĝŭangzi kaj logiko de Mozi, kiu unuafoje prezentis al anglalingvanoj malfacilan ĉinan poezion (Du Fu en la 760-aj jroj, Li He, Li Ŝangjin…) en “Poemoj de l’ malfrua Tang” (1965). La kulmino de tiu densa libretto estas traduko, kun fonaj notoj kaj interpreto, de la “Pompa Ŝeo / Ornamita Liuto / Farbita Citro” de Li Ŝangjin, kiu rolas multe tro enigma en Penseo 8!

Tiaj poemoj fascinas min dum jardekoj, kaj la poemon kiun mi (eble erare) ĉiam titolas la “Farbita Citro” mi plurfoje penis traduki, iam eĉ per 8-silabaj versoj (tro koncize!). Ĉar eble iuj legantoj scivolas plu, kaj ĉar ne ĝenos unu plua traduko de tia poemo, omaĝe al A C Graham mi prezentos provon bazitan sur lia interpreto, kun iuj el liaj fonaj notoj anstataŭ motoj.

(En muzika enciklopedio l’ instrumento aspektas al mi citra. Graham nomis ĝin liuto, verŝajne ĉar liuto al anglalingvano sugestas triston, citron gajon; kaj, nominte ĝin liuto, li parolas pri freto anstataŭ kojnoj, la moveblaj pecoj kiuj ŝanĝas la vibrantan longon de kordoj; freto havas en la angla kromsignifon ‘maltrankvili pro zorgoj’, do tiu ĉi traduko malpli sugestos.)

Fu Xi ordonis al la Blanka Damo pluki 50-kordan citron. Estis triste, do li malpermesis, sed ŝi ne volis ĉesi: li rompis l’ instrumenton, restis 25 kordoj.

Ĝŭangzi sonĝis ke li estas papilio. Vekiĝingte, li ne sciis, ĉu li estas Ĝŭangzi, kiu sonĝis ke li estas papilio, aŭ papilio, kiu sonĝas ke li estas Ĝŭuangzi.

Wang Di sendis Bie Ling zorgi pri inundo kaj perfortis lian edzinon. Hontante,  li abdikis. Kiam li foriris kaprimulgo ekvokis. Kaj l’ animo de Wang Di fariĝis poste kaprimulgo.

Dum plena luno l’ ostro faras perlojn.

La Reĝo ne permesis al Purpura Jado edziniĝi: perdinte sian bonan famon, ŝi mortis. La Reĝo poste vidis ŝin, sed ŝi disiĝis kiel fumo.

Laŭ Dai Xunlun (732—789) la sceno prezentita de poeto estas kiel fumo el jado sub sunardo sur la Blua Monto; de fore ĝi videblas, sed proksime ne.

 

Li Ŝangjin

FARBITA CITRO

Hazarde kvindek-kordas l’ instrument’

Jen kord’, jen kojn’; memori florajn jarojn.

Aŭrore sonĝi papilierarojn;

Junard’ al kaprimulg’ en testament’.

Plenluna vasta maro, larmo perlas,

Blumonta fum’ el jad’ en varma sun’,

Ĉu el postpensoj ĉi humor’ aperas?

Ne: tranco jam komence, kiel nun.

 

“Dolora sperto kristaliĝas kiel perlo el larmo, pli bela pro distance kiel montnebulo”, Graham konkludas, kun averto ke poemo de Li Ŝangjin havas tiom da signifoj, kiom da legantoj.

Li Shangyin estas la granda poeto de Tang-dinastio, unu el la plej ŝatataj poetoj, kiel Li Bai, Du Fu, Bai Juyi, tamen liaj poemoj ankaŭ estas tre malfacile kompreneblaj. Ekde 1987 mi elĉinigis liajn poemojn, kvankam miajn tradukojn kontrolis mia amiko Kris Long jam zorge, tamen mi ankoraŭ ne tute publikigis la tradukojn, nur kelkaj aperis en PRELUDO kaj PENSEO. Post apero de Pompa Ŝeo, la unua peco de Poemaro de Li Shangyin, en n-ro 8 de PENSEO, Kris long verkis artikolon por komenti la poemon kaj donis sian tradukon. Jen, ĝi aperas ĉiunumere.

La poemo Pompa Ŝeo aŭ Farbita Citro (laŭ Kris Long) estas la plej fama en la ĉina poezio, en kiu la aŭtoro uzis kelkajn aludojn por esprimi sian senton aŭ pensfluon, ekz. Ŝeo estis tre ofte ludita de virinoj; pri Zhuangzi, la antikva filozofo pri Taoismo, kiu fariĝus papilio en sonĝo; pento faris(-us) Wangdi, la regnestro de antikva Shu-regno, kukolo; larmoj de Sirno ne vasta maro fariĝis perloj; la fama Jado de Lantian-gubernio elfumiĝis sub varma sun… tio ĉio signifas, ke belaĵo en la mondo ofte disperdiĝis kaj “dolora sperto kristaliĝas kiel perlo el larmo, pli bela pro distance kiel montnebulo”… Sed pri kio temis la poeto en la poemo? Ekde Song-dinastio oni deziris komenti aŭ klarigi la poemon senĉese, tamen neniu tafe donis kontentigan respondon ĝis hodiaŭ. La poema ĉeftemo fariĝas miljara enigmo.

En 1990 Wan Meng, la fama verkisto, eksministro pri Kultura afero de la Ĉina Registaro, kiu aperies en n-ro 7 kaj 10 de la revuo La Legado tiujare, por esprimi sian opinion pri la poemo poste Zhang Zhongxing, la erudicia literatoro kaj eseisto, ankaŭ publikigis sian artikolon en n-ro 4 / 1991 de la La Legado. Ili emfazis, ke tia poemo, kia Pompa Ŝeo, estas kristalaĵo de la ĉinlingva mistero kaj la ĉinpoezia esenco! Oni povas nur senti la poezian etoson dum sia aprecado, lasas la poemon instigi sian imagon, sentemon kaj serĉas spiritan konkordon kun la poeto, se gajnis ian estetikan senton, do, tia apreca ĝuado ja estas merita, malgraŭ ke tia serĉado akordas kun pensfluo de la aŭtoro aŭ ne.

La poeto mem konscie versis malklare, eĉ por la svaga enhavo de versoj li ankoraŭ ne donis klarigan titolon, nur prenis du ideagamojn el la komenco de la unua verso, kiel la titolon de la poemo, tio eble celis al legantoj liberecon pli grandan, pork e legantoj mem sentu la poemon, sed ne komprenu!

El multaj komentariistoj de poemoj far Li Shangyin nur yua Haowen (1190—1257) de Jin-dinastio klare konfesis pri tio, li versis en unu el sia serio Vrskvaroj pri Poezio:

   En kor’ kukoloj ĝemas per adaĝ’.

   Per ŝeo belulinoj pri floraĝ’.

   Legantoj amas Xikun-poezio*,

   Nur donis ne, ho ve, komentarion.

Do, karaj legantoj vi legu laŭdezire, tamen sen harfendo!

*Xikun(sikun) en la komenco de Song-dinastio iuj poetoj fervore studis poezion de Li Shangyin kaj formis Xikun-skolon, poste oni ankaŭ nomis tiajn poemojn, kiaj similas al tiuj de Li Shangyin, Xikun-stilaj. Ĉi tie Yuan sugestis la poeton mem per Xikun.

                    La red.

 

Olga Sedakova

el ĈINA VOJAĜO

Kaj min mirigis

kiom trankvilaj estas la akvoj,

kiom konata estas la ĉielo,

kiom malrapide drivas konko

en la ŝtona bordoj.

Patrujo! Eksklamis la koro,

Vidinta salikon:

Liaj salikoj en Ĉinio,

Forlavantaj siajn ovalojn

Kun granda volontemo,

Ĉar nur nia malavaro

Renkontas nin malantaŭ tombo.

               El la rusa: Aleksandr Fjodorov

 

Yuan Binfa (1960—)

 

                                              KLARIGO                  

Mi ĉiam sentas ke mi devas ion klarigi, al vi, al li, aŭ al mi mem.

Pri kio? Pro kio mi devas klarigi? Mi mem ne estas tute certa.

Kravato kun fabrikmarko Ora Leono, jen la mondo de viroj! Razilo kun Rinocero, kiu faras razadon plezuro!

Reklamo, purreklamo. Ĝeno, ĝeno.

Kaosaj pensoj. Zumo en cerbo. Mi ĉiam sentas ke mi devas ion klarigi—

       Mi estas centprocenta viro, sen misa sekso. Sen venereal malsano. Sen kancero. Sen veneno. Sen bakterio. Sen negativa funkcio.

Tiaj strangaj klarigoj nur ridigas, ke oni moku vin malsaĝulo.

— La malagrablo inter A kaj B ne estis kaŭzita de mi.

-- La perdintaj  vestaĵoj de A kaj B ne estis forŝtelitaj de mi.

Tiaj klarigoj montriĝis iom acidaj.

——La amikeco inter mi kaj ŝi estas ĉasta. Amikeco nee galas kromvir(in)o.

Tia klarigo impresas malsincera sinpravigo.

——Mia labor one estas perfekte kontentiga, sed mi certe penu estontece.

Falsa klarigo! Iuj kolere kriis.

Stranga klarigo, acida klarigo, nenecesa klarigo, klarigoj, klarigoj. Mi konfuziĝis.

——La suno estas nigra, kaj karbo estas blanka. Ĉu mi devas tiel klarigi?

Estas tro multaj aferoj klarigendaj. Ho ve! Mi ne plu, klarigas.

——tamen ĉio ankaŭ glate iras.

               El la ĉina: Guozhu

 

Mao Zifu (1963--)

 

VINTRE

Pasio ŝprucas

El buŝo trema,

Kaj fariĝas briareo.

 

Ĉiufoje predo

Estas nur frosto

Kaj plufoja provo

Neregebla.

 

DANCEJE

Nebulo luma

Kaj okulaj radioj

Faras vision.

Ombro tra la fendo

Inter korpoj algluiĝaj

Ne povas trovi somaton.

 

STELOJ

Papilaj steloj

drovas en bluvasto,

malsataj buŝoj sonĝe

suĉas kaj suĉadas.

 

La Lakta Vojo

Havas sufiĉe da lakto?

 

Pu Songling (1640--1715)

 

RAISTAJ FAMILIOJ

Dum Shunzhi (1644--1661), en gubernioj Teng kaj Yi sep el dek loĝantoj estis rabistoj. La aŭtoritato ne kuraĝis aresti ilin. Post ilia reobeiĝo al la Kortego, por distingi de la aliaj, la guberniestroj kutime nomis ilin membroj el “raistaj familioj” kaj intence donis al ili ne justan favoron ĉe process-okazo: ĉar la mandarenoj ja timis pri ilia reribeliĝo. Rezulte de tio, procesantoj ofte titolis sin membro de rabista familio, dume la rivalo kun indigno malkaŝis tion nur mensogo. Sekve, kiam kolektiĝis ambaŭ flankoj de procso, la unua pri juĝo, kiu mandaeno faris, ne estis pri ies pravo aŭ kulpo, sed identeco de rabista familio, malgraŭ ke tio konsumis grandajn penojn, iafoje eĉ devis knsulti en registrolibro de loĝantaro.

Okaze en la oficejo de mandareno tiranis vulpspirito, kiu hantis filinon de la guberniestro. Sorĉisto alvokita per talismano kaptis la vulpon kaj fermis ĝin en botelon por bruligi. Tiam la vulpo laŭte kriis en la botelo: “Mi estas membro de rabista familio!”

Ĉiu, kiu aŭdis tion, senescepte subridis.

                                                                                               El la ĉina: Guozhu


                                                                                                              返回目录