PENSEO*69

jul.1997




Enhavo
Lu Jixin/HONGKONG IRAS AL MI *
Bril Yadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (5) *
Shi Chengtai/LA DOLĈA KISO *
Meva Maron/KVIETO *
Shi Chengtai/PALA KONDOLENCO *

Lu Jixin(1953-)

HONGKONG IRAS AL MI

Iras vi al mi

ha, iras vi al mi,

soifantaj koroj ovacias vin.

tra centjaraj ondoj,

tra centjaraj sonĝoj,

Hongkong,Hongkong

jen revenas al patrina sin'

 

Iras vi al mi

ha, iras vi al mi,

de ni forlavitas naci-malhonor'

kvinstelflaga flirto,

ĉinosanga virto,

Hongkong,Hongkong pulsas

jen laŭ Changjiang-river-bol'.

 

Iras vi al mi

ha, iras vi al mi,

en ĉinia sudo floras ĉarma kerk'

 

orienta perlo,

prosperdaŭra vervo,

Hongkong,Hongkong

iras al l' epoko kun superbo.

-----

kerko:floro cercis


Bril Yadov(1941-)

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (5)

--Ĉu vi vizitis la Cikonian Turon?

--Kie ĝi staras?

--En la gubernio Yongji, provinco Shanxi.

--Kiel mi povas grimpi sur ĝin, se ĝi jam ne ekzistas?

--Tamen ĝi ekzistas, kaj multaj poetoj versis pri ĝi.

--Ankaŭ vi?

--Ekzemple Wang Zhihuan (688 - 742), Li Yi (748 - 829) kaj Chang Dang, en la tempo de Tan-dinastio.

--Sed mi scias nur tiun pecon de Wang Zhihuan:

La suno glitas de la montsinu',

en maron fluas la Rivero Flava.

Por ĝui okule el foro rava,

etaĝon altan ni ascendu plu!

--Fakte, ĉar sole lia poemo, eklipsa al la aliaj, restas en la koro kaj sur la lango de ĉinoj, jarmile. Tamen mia traduko pli proksimas al la originalo:

Jen la blankan sunon mont' deskuas,

La Flava Rivero maren fluas.

Por millie longigi l' rigardon,

grimpu do etaĝe, plian alton!

--Ne mirige, ĉar vi estas poeto, dum mi, porketo. Sed kial ni denove prenu milion, anstataŭ maĉi sandviĉon?

Ne 'milie', sed 'millie', mil-lie, do mil liojn, 500 kilometrojn.

--Ha!

--Sume nur dudek ideogramoj, rafinite simplaj, tamen ili ampleksas ĉion de la socio kaj naturo. Regas do grandiozo kaj impono.

--Jen tie, la suno sinkas okcidenten disde la vasta, senlima montaro, en nia vido

--Tio estas ĉiela bildo, malproksima sceno, okcidenta pejzaĝo.

--Turnante nian rigardon de la okcidenta foro proksimen, ni vidas, ke la Flava Rivero torentas, sube de la turo, suden kaj orienten, en la maron, ĝis la horizonto.

--Tamen, starante sur la trietaĝa turo, vi ne povas vidi la maron. Tio do estas imagata sceno.

--Jen poezia kombino de bildoj reala kaj imagita. La imagaĵo artisme vastigas la pejzaĝon ĝis ekstremo.

--La du versoj kontrastas sence --malfortiĝo de la lumo kaj potenciĝo de la akvo.

--Tamen forme ambaŭ paras, se ni laŭideograme tradukas:

La blanka suno de la monto malaperas,

la Flava Rivero en la maron fluas.

blanka, flava -duo da koloroj, suno, rivero-duo da centroj, tiu de la suna sistemo kaj tiu de Ĉinio, de, en - duo da direktoj; monto, maro - paro da terglobaj spacoj, alto kaj malalto, jen monto forlasanta la sunon, jen maro akceptanta la akvon.

--Gramatike la du versoj havas la saman ordon: adjektivo, substantivo, prepozicio, substantivo kaj verbo. Ĉiu verso konsistas el kvin ideogramoj.

--Dek ideogramoj jam entenas la eternan movadon de la universo kaj manifestas la leĝon de la suna sistemo. La tuta naturo prosperas per la moviĝado.

--Jen tian mondon la poeto vidis. Li ne zorgis skolastike la detalojn. Li atentis nur la tuton, la tuton de majesteco kaj superbo. Tia estas lia impreso, kiam li staris sur la turo.

--Sed lia penso ne haltis. Flugis lia aspiro, lia tuta animo.

--Bedaŭrinde ne la korpo. Kion fari?

--Al alten!

--Aviadile aŭ kosmoŝipe?

--Ĉu tiama homaro disponis tiaĵojn? Lia koro do kriis: Pli alten, pli alten, por millie sterni la rigardon, por okule brakumi la panoramon, eĉ la tutan teron, tutan kosmon!

--La du lastaj versoj, tiel nature kaj strakte sekvantaj la du unuajn, --montras la socian progresadon.

--Enspire kaj kuraĝige.

--Wang Zhihuan vivis en la prospera periodo de la Tang-dinastio. Lia poemo do estis optimisma.

--Ĝenerale la homaro ĉiam strebas, sur pli kaj pli altan nivelon, diversaj fakoj.

--Ankaŭ en Esperanto, ĉu ne?

--Certe!


Shi Chengtai(1939-)

LA DOLĈA KISO

Post la diplomiĝo de universitato, Tan engaĝiĝis je redaktejo de gazeto en urbo Harbino. Liaj gepatroj vivas en alia urbo, tial, post laboro ĉiutage li ofte sentis sin soleca. Tamen, tagon post tago li konatiĝis kun iuj aŭtoroj aŭ fervoraj junaj legantoj, kaj kutimas iom post iom al sia redaktora kariero.

Iutage, junulino alvenis en la radakcion, kaj anoncis, ke ŝi estas leganto de la gazeto, precipe preferas la rubrikon pri poezio. Tan ĝuste responsis al tiu rubriko kaj akceptis ŝin. Dum la interparolo Tan zorge rigardis al ŝi, kaj la junulino ankaŭ same al li. Tan trovis, ke ŝia ovala mieno tre linda, sur kiu la paro da grandaj okuloj sorĉbrilas, kaj nigra hararo muare pendis gxis la ŝultroj. De ŝia rigardradio li legis iomete da timideco kaj mildeco. En la koro Tan tuj inklinis jam al ŝi.

"Ĉu vi povas paroli pri vi mem?" Tan provis.

"Mi nomiĝas Negxero, diplominta en Fremdlingva Instituto, kaj nun instruas en mezlernejo. Mi ŝatas literaturon kaj mi mem eĉ ankaŭ min ekzercas en versado..."

"Bone, nia gazeto bonvenigas vian kontribuadon." ĝentile Tan ridetis.

Post la unua renkontiĝo kun Neĝero Tan sentis sur sia koro, kiu restis dezerta jam dudek jarojn, estus plena de verda herbaro! "Ĉu la renkontiĝo estas atribuata beno de la destino?" li falis en revan ravon pensoŝvebe.

Ekde tiam Tan kaj Neĝero havis oftajn rendevuojn. Somere ili promenis laux la borda pado de ĉarma Songhua-rivero; kaj vintre sur neĝkovrita vojo restis ilia spuro. Antaŭ floroj aŭ sub lunlumo ili rukulis multe. Tamen Tan ofte sentis, ke ili, kvazaŭ du nubflokoj ŝvebantaj sur la ĉielo, iam proksimiĝis, iam foris. Kiam Tan ekstazis, haha-e ridante antaŭ Neĝero, sed ŝi kun fridiĝanta mieno diris, ke ŝi tedas al petolema ridanta vizaĝo, kaj viro devas esti severe profunda kaj memeltenema; kiam Tan estis iritata de ŝia frida traktado, kaj ŝi,tuŝante lin per la brako, milde kolombumis: "Ĉu vi vere koleras? Vi li aĝas ol mi je 6 jaroj. Vi, ankoraŭ kun naiva infaneco..."

Iuvespere, kiam ili vizitis Zhaoling-parkon, dum ripozeto sur benko, Tan flustris ĉe ŝia orelo: "Neĝero, rapide edziniĝu al mi, ĉu bone?"

Ŝi jam aŭdis klare, sed ne rigardante Tan, nur silentis.

"Ĉu vi ne aŭdis min?" Tan urĝis demandon.

Kaj Neĝero tenere kaj softe diris: "Mi legis vian poemon, vi versis:

Knaboj gajnas la amon

per rapida atako,

por brakumi am-flamon

dum la brulanta klako;

kaj knabinoj penetras

lante en am-favoron,

por kviete gustumi

aman parfum-odoron...

Vi verkis tiel trafe, do kial vi ne komprenas, kia estas mia pensostato ĉi-momente?"

Deprimiĝante, Tan nur balbutis: "Ho ve, vi, profunda spritulino!"

Ili estas amatoroj de muziko. Dum somero okazis la Koncertoj de Harbina Somero, en kiuj ofte kantis famaj kantist-steloj, de Harbino aŭ de aliaj urboj. Tan ĉiam akompanis Neĝeron ĉeesti la koncetojn laŭeble. Nokte Tan portis Neĝeron sur sia biciklo por ŝia hejmreveno. Dum la vojo nokta zefiro delektis la paron, kaj Tan pli sentis delicon, kiam Neĝero per delikataj manoj ĉirkaŭprenis lian talion post lia dorso, ŝiaj haroj tiklas liajn vangojn aŭ kolon, tiam ŝajnis al li, ke delico kuras tra la korpo, kaj ŝia timida rideto tirus lian koran kordon. Li sublimigis sian aspiron al ŝi, tio ja estas pura, sankta amo, sen io ajn trivola, perversema. Li rigardis al ŝi, kvazaŭ al pompa poemo, bela bildo, pimpa floro, kaj, eĉ al amarpika teo... La stratlampoj scintilis sur ili, kaj li pli deziris bezoni ŝian tenerecon kaj varmecon.

Kiam ili atingis la pordon de ŝia hejmo, Neĝero ĉiam kun disfloranta rideto pudore diris al Tan: "Dankon por via akompano! Nur, pardonu, ke jam tro malfrue, mi ne povas inviti vin en ĉambron."

Tan amare ridetis, "Ne gravas." Fakte, li jam preparis akcepti tian rifuzon. Reveninte al sia loĝejo, li sole meditis, ke al li certe mankas tia varma kaj animkaresa familio, la plena de amo nesteto. Kiam li povos gajni 'sian manon'? La amsopiro turmentis lin, kaj li nur versis pri sia arda amo en poemoj, eble al Neĝero aspiro instigis lian versadon pli matura, pli vireca laŭ lia propra maniero pri la vivo. Li admonis sin, ke estu pli tolerema, pli pacienca! Tial lia brusto fariĝas pli vasta, eĉ li mem sentis, ke sia brusto navigus ŝipo!

En la 1a de aprilo, la Stultula Festo, Tan intence evitus Neĝeron, timante ŝian petoleman mistifikon. Tamen Neĝero subite aperis antaŭ li, kaj: "Hodiaŭ estas la Stultula Festo, jen, mia donaco al vi!"

"Ĉu al stultulo?" Tan murmure reeĥis.

"Al vi!" Neĝero gaje hihi-is.

Tan prenis de ŝia mano la donacon, ha, delikata fajrileto.

"Hieraŭ mi vizitis vendejon kaj speciale por vi selektis ĝin." ŝia rideto sorĉis lin, "Vi estas 'redaktora moŝto', antaŭ homoj vi ĉiam uzis alumeton, tiom ne ĝentlemane! Stultulo!"

"Mi dankas vin! Kaj mi ne plu faros min stultulo." Tan, favorate, kapjesis. De tiam Tan aplombe fumis antaŭ eĉ ŝia ĉeesto.

Iutage Tan demandis al Neĝero: "Kiam vi estis kune kun mi, kian vi sentis?" kaj Neĝero tuj respondis sen ajn hezitemo:

"Mi havas la sekuran senton!"

"Elkore dankon al vi!" Tan ne eltenis la larmojn en la okuloj, kaj sentis sin sora al ĉielo. Li opiniis, ke en la mondo li posedas la plej karan fidon al si mem! Tio ja estas sufiĉa por li, li ankaŭ konsciis, ke li eble devas atendi, pacience atendi plu...

Finfine, tiu atendo akiris rezulton: Iutage Neĝero invitis Tan viziti sian hejmon. Tan, surprizite, konfuziĝis: "Ĉu vere? do, kion fari? kion signifas por mi tio?..."

"Vi ja estas stultulo!" ŝi pudore ridis, "miaj gepartoj deziras kun vi intervidiĝi..." Sur ŝia radiantaj okuloj Tan eklegis ke ankaŭ Neĝero same atendis tiun inviton al li.

Ho, kia longa atendo!

Tan klare scias, ke tiu vizito signifas al si akcepton de ŝia familio! Antaŭ li, ĉio fariĝis hela kaj aminda, la mondo estis tiel bela! Li refoje trafis la ardan okulrigardon el Neĝero kaj revis pri varma nesto, plena de la ama etoso kun Neĝero... Nur ĉi-momente Tan aŭdace aspektis ruzema, malstulta kaj deklaris:

"Sed, Neĝero, mi, mi ankoraŭ havas unu peton..."

"Kian peton? se mi povas..." Neĝero haste eĥis lin.

Tia eĥo kuraĝigis lin, kaj li kvere esprimis: "Permesu min kisi vin!" kaj paŝis al ŝi vid-al-vide.Ĉi-foje Neĝero tenere reagis al li, vangoruĝiĝante, per la manoj stringe ĉirkaŭprenis lian kolon.

Tan tuj per kisa trafo celis al ŝiajn lipojn kaj gustumis sate kisan dolĉon, la aman ambrozion, atenditan kaj aspiritan de li longatempe...

1995-01-13/1996-03-31, Kantono


Meva Maron

KVIETO

ŝaffelo la ĉielon kovras

dum same blua papili',

makulo sur sundisk', manovras

sur sunaspekta seneci':

l' okuloj subflugilaj puntas,

vual' al pala bluo. Kalk-

deklivan bildon mi remuntas

dum supre ŝvebas treme falk'.


Shi Chengtai(1939)

PALA KONDOLENCO

--Al poeto Masayuki Kuroda(1909-1996)

Ankoraŭ flagras la Lazur' Kristala 1)

ĉiele,ŝvebas tanka-aro oda.

Sed kompetenta utaist' Kuroda

feiĝas dum la tago februara.

 

Tuj mi memoras pri scenaro klara,

kaj de vi por Esp-o rezult' klopoda;

nia, antaŭ portreto Mijamot-a,

Osaka-urbe, renkontiĝ' enhala.

 

Penseon per la hajkoj vi honoris.

kaj ĝin internacia dekomence; 2)

kulturon l' Orientan verda gloris ! 3)

 

Mi per poem' malfruas kondolence

al vi, dum Pluv' Susura mi nur ploras; 1)

vi kun Zamenhof estu providence !

----

Notoj:1) lia poemaro kun titolo: Lazur' Kristala kaj Pluv' Susura (1978)

2) lia hajkaro aperis en n-ro 1 de Penseo, tial ties aŭtoroj ne nur limiĝis en ĉinoj.

3) li ofte versis laŭ metrik-formoj de hajko, tankao el la Oriento kaj soneto el la Okcidento, kiujn kunfandis organike en sia poetiko.

1996-11. TAI LAI


                                                                                       Ŀ¼