PENSEO*70

aŭg.1997


Enhavo
Shi Chengtai/PSALMO DE REVO AL REALO *
Bril Jadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (6) *
Pu Songling/trad.Guozhu/LA KRIZANTEMA FEINO *
Mao Zifu/DRAMO
Meva Maron/FLAVA PAPILIO *

Shi Chengtai(1939-)

PSALMO DE REVO AL REALO

--Gratulon al Donghu Esperanto-Domo

 

Jam longe oni plendas, ke sen mono

en la Movado, kaj mi, pesimisto,

ofte ve-ĝemas kun la kora tristo:

Kiam foras ekonomi-demono ?

 

Mi migris, migras, sur mi nur ĉifono,

sed restas reve la protagonisto...

Jam longe oni plendas, ke sen mono

en la Movado, kaj mi, pesimisto,

 

Jen eksubitas Esperanto-Domo

Ĉe East-lago fieras pro l' ekzisto.

Sunbrilas ! Mi fariĝas optimisto

pro esperplena reva Verd-gazono.

 

Verdemuloj, ne plendu plu: sen mono...

 

nokte,1996-08-18,Wuhan

dum mi ĉirkaŭxita de la gajaj samideanoj


Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (6)

--Wang Wei (701-761), lerta kaj sperta...

--Kiuflanke?

--En poezia pripentrado. Aŭskultu:

Jen la friska mont' denove verdas,

lirlas verve akvo la aŭtuna.

Ĉe la branĉa pord' mi kane staras

kaj en vent' cikadan kanton spertas.

 

Brilas la pramej' ĉe falo suna;

en vilaĝo, sola fum' spiralas.

Jieyu venas fine, en ebrio,

antaŭ Wuliu kantas kun pasio. 

 

!Monto frida, akvo lirla, pordo branĉa, cikadoj kantantaj, pramejo hela kaj fumo spirala. Vi vidas. Sed kiel frida monto povas reverdiĝi?

!Wang Wei ermite vivis dum dekoj da jaroj en sia vilao, sude de la gubernio Lantian, en la nuna prov. Shaanxi.

Atendante sian amikon ĉe la branĉa pordo, li vidis, ke la monto reverdas, aŭ, kiel la traduko, denove verdas. La vorto 'denove' en la unua verso vekas grandan atenton, kiel ĉe vi. Ĝi signifas, ke antaŭe la monto tute ne aŭ apenaŭ verdis, certe pro tio, ke folioj de arboj kaj arbustoj flaviĝis, herboj velkis. Ho, ni komprenas jam, ke certe tiuj vegetaĵoj ricevis akvon post sekeco kaj pli fortan lumon en la malvarma sezono.

!Iuj do portis akvon sur la monton?

!Ha ha! Stulte! Levu la kapon!

!Nenion mi vidas. Sole la ĉielon.

Ĉu la ĉielo povas doni akvon?

!Povas. Jen pluvo.

Ĝuste pro pluvado rivero kaj lago ŝajnas ŝveli, fluo vervi.

!Ho ve, fine mi penetris la medolon, kaŝitan de la aŭtoro!

!De pluraj tagoj lia amiko ne venis pro la pluvado. La pluvado fine ĉesis, kaj li supozis, ke la amiko devas lin viziti en la serena tago. Tamen lia amiko ne venis tage. Kio okazis? Li maltrankvilis kaj timis. Dume liaj okuloj trafis tion kaj tion ĉi ekstere, proksime kaj fore, kaj lia menso pasive ĉion notis. Sola fumo spirale leviĝas ĝis la firmamento. Tio tiklis lian koron !li eksentis sin soleca.

!fine lia amiko Jieyu venas, ebria kaj kantanta...

!La nomo de lia amiko, ne Jieyu, sed Pei Di (poeto, 716 - ?),

!sed en la traduko estas Jieyu!

!Jieyu estis ermito de la regno Chu, antaŭ nia erao, samtempa al Konfuceo (551 - 479 a.K.). Plurfoje Konfuceo provis lin viziti por doni admonon, ke li servu al kortego je la bono de la popolo, tamen Jieyu kategorie lin malakceptis.

!Mi trafas jam la lumon! Wang Wei komparis glorige sian amikon kun tiu ermito. Certe ankaŭ Wuliu, per kiu li sin aludis, ĉu ne?

!Jam malstulte.

!Jieyu kaj Wuliu siatempe estis bonaj amikoj...

!Mi jam devas forigi la prefikson "mal-" el la "malstulte".

!Kio?

!La tempa distanco mezuras mil jarojn. Bonvole aŭskultu la unuan alineon el verko de Tao Qian, naskita en la 365-a jaro de nia erao:

Oni ne scias, kiu estas la sinjoro, nek kio, nek kia, nek kie. Ĉe lia loĝejo verdas kvin salikoj, li do sin titolas Kvinsaliko. La ulo silentema, ĉasanta nek gloron nek profiton; legema, sed neniam laŭvorte pedanta. Trovinte ion signifan el legaĵo, li povas tute forgesi manĝon pro ĝojo. Vinon li amas, sed tiaĵo ofte mankas pro la malriĉo.

!Mi denove troviĝas en labirinto.

!Wuliu, ĝuste Kvinsaliko. (Wu - kvin, liu - saliko).

!Ne saligu plu!


Pu Songling (1640 - 1715)

LA KRIZANTEMA FEINO

Ma Zicai, loĝanto de Beijing, devenis de familio amanta krizantemojn dum pluraj generacioj, sed Ma superis ĉiujn siajn familianojn je arda amo al la floroj. Nur se li informiĝis pri rava specio de la floro, li certe klopodis ĝin aĉeti eĉ spite al lontana vojaĝo je mil li-oj.

Iutage, gasto el Nanjing menciis pri tio ke lia kuzo havas unu aŭ du specimenojn nekonatajn en la Nordo. En granda raviĝo Ma tuj pretigis sin kaj vojaĝis kune kun la gasto al Nanjing, kie post ĉiamaniera klopodado la gasto fine sukcesis havigi al li du plantojn da krizantemoj, kiujn Ma tre zorge konservis kiel trezorojn kaj ekstartis reveni.

Survoje li renkontis belan junulon, kiu rajdis sur azeno sekvante post pentrita pompa ĉaro. Ma alproksimiĝis al la junulo kaj ili ekŝanĝis konversacion. La junulo, kiu nomis sin kiel Tao, parolis tre atike. Li demandis de kie venis Ma. Ma respondis sincere per la vero kaj la junulo rimarkigis dirante: "Neniam ekzistas malbona krizantemo. Ĉio dependas nur de la kultivado." Ili diskutis pri la arto de krizantema kultivado. Tio tre ĝojigis Ma kaj li demandis: "Kien nun vojaĝas?"

"Mia fratino tediĝis pri Nanjing," respondis la junulo. "Nun ni volas vivi norden trans la Flava Rivero."

"Mi, kvankam neriĉa, tamen havas superfluajn ĉambrojn en mia kabano," Ma sugestis kun ĝojo, "Se vi ne opinias ĝin tro modesta, estas nenecese ke vi serĉu alian loĝejon."

Tao proksimiĝis al la ĉaro por konsulti sian fratinon. Kaj, ŝi flanken ŝovis la kurtenon por paroli al sia frato, Ma ekvidis tre ĉarman belulinon kun pli ol 20-jara aĝo. Rigardante al sia frato, ŝi diris: "Mi atentis ne pri modesta ĉambro, tamen jes pri sufiĉe vasta korto." Ma konfirme jesis, kaj ili revenis kune.

Sude de la domo de Ma staris negranda kabano en senkulturita ĝardeno kaj Tao, tre kontenta, tie loĝis. Ĉiutage li vizitis al la norda korto de Ma por kulturi la krizantemojn. Li povis revivigi la forvelkintajn per elradikigo kaj replantigo. Tao kaj lia fratino vivis tre ŝpareme. Ĉiutage Tao kunmanĝis kun Ma, kaj verŝajne, laŭ de Ma observo, neniam kuiris en sia propra kuirejo. Edzino de Ma, filino el familio Lu, ankaŭ tre amis la fratinon de Tao, kaj ofte donacis al ŝi rizojn de tempo al tempo. La fratino, Flava Floro, estis kunbabilanto bona, kiu ofte vizitis al s-ino Ma kaj ili ofte intime kunsidis ĉe sia kudraĵo.

Iutage, Tao diris al Ma: "Ankaŭ via familio ne estas bonhava, mia amiko, kaj mi pliigas vian ŝarĝon per la ĉiutaga kunmanĝado. Tio ne devas daŭri. Miaopinie, ni prefere vivtenu nin per vendado de la krizantemoj."

Ĉar Ma tenis sin ĉiam rigidmora, li opiniis la proponon de Tao neinda.

"Mi ja ĉiam rigardis vin altmorala s-ro memkontenta eĉ je malriĉeco." diris Ma, "Tamen via propono vendi krizantemojn estas vera malhonoro al la floro."

"Vivteni per sia laboro ne signifas monavidon," Tao respondis kun rideto, "kaj vendi florojn ankaŭ ne estas ago kun filistreco. Jes, homo ne devas ĉiam strebi nur al monakiro, sed ankaŭ ne al malriĉeco."

Dum Ma silentis, Tao leviĝis kaj iris for.

Ekde tiam, Tao kolektis ĉiujn detranĉitajn branĉojn aŭ malbonajn plantojn, kiujn forlasis Ma, kaj li ne plu venis al Ma por kunmanĝi seninvite.

En la tempo, kiam la krizantemoj proksimiĝis al sia disfloriĝo, Ma estis surprizita de tio, ke antaŭ la pordo de Tao aŭdiĝis tiel laŭta bruo kvazaux en foiro. Li iris rigardi kaj vidis ke urbanoj amase venis aĉeti florojn, ĉu veturante en ĉaro aŭ portante sur sia ŝultro, unu post la aliaj, plene sur la vojo. Kaj la specimenoj ĉiuj estis tiel raraj, ke li neniam vidis. Kun abomeno pri la monavido de Tao, Ma volis interrompi la amikecon kun li. Sed li ankaŭ sentis grandan malkontenton pri la konduto de Tao sekretigi rarajn specimenojn. Do, li frapis je la pordo de Tao, volante doni al li iom da ironiaj rimarkoj. Tao eliris, kaj, tenante lian manon, kondukis lin eniri. Nur tiam Ma ekvidis ke duona mu-o en la vasta korto jam fariĝis bedo de krizantemoj. Kun neniom da neutiligita grundo. Kie la planto estis forhakita, tie Tao kompensis per aldonata alia branĉo. Ĉiuj floroj en lia bedo estis rare ĉarmaj, tamen, post zorga ekzameno Ma trovis ke ili ĉiuj estis tiuj, kiujn li mem forlasitaj.

I.a. Tao eniris la ĉambron por vino kaj manĝaĵoj, kiujn li aranĝis ĉe la floroj.

"Malriĉeco jen finis miajn altajn principojn." li serĉis. "Feliĉe dum lastaj tagoj mi gajnis ne malmulte, kiom sufiĉas por nia kundrinko."

Siatempe la fratino vokis de la kabano. Tao tuj iris kaj revenis kun fajnaj frandaĵoj sufiĉe bone kuiritaj.

Ma demandis: "Kial via fratino neniam edziniĝis?"

"Ĉar la tempo ankoraŭ ne venas." respondis Tao.

"Sed kiam tempos?"

"Post 43 monatoj."

"Kiel vi povas esti certe pri tio?"

Tao ridetis. Sed respondis per nenio. Post plezura kundrinko ili disiĝis.

 

La sekvantan tagon, kiam Ma revizitis al Tao, je granda miro li trovis ke la floroj, kiujn Tao replantis antaux tago, jam altas je pli ol futo. Li insiste petis Tao klarigi kiel tio povas okazi.

"Tio estas malfacile eldirebla per vortoj." diris Tao, "Kaj, al vi estas senutila scio, ĉar vi ne bezonas vivteni vin per tio."

Post kelkaj tagoj, kiam la floraĉetantoj venis iom malmulte. Tao pakis siajn krizantemojn per tifaaj matoj, lokigis ilin en ĉarojn kaj veturis for. Li revenis nur en la apenaŭ-mezo de la sekvanta printempo kun ekzotikaj floroj el la Sudo. Li malfermis florvendejon en la ĉefurbo kaj dum dek tagoj forvendis ĉiom da siaj floroj.

(daŭrigota en n-ro 71)

el Strangaĵoj de Liaozhai

trad. Guozhu


Mao Zifu (1963 - )

DRAMO

nokto viŝas spurojn rifuĝantajn.

leporo kaŭras anhelante.

morta kvieto inundas forston.

buĉe laca homo ĵetas

pafilon for, pozas funebra.

 

neniam kuglo suĉas

sangon nemovan.

ekscito venas de ribelo.

ĉasisto preferas ĉasadon;

persekuto estas rava sporto.

 

tiklo... huŝ!

re ekkuras orelstara l' besto.

tuje prenas la vir' la pafilon-

celi, pafi, trafi. proksime.

ĝemi, konvulsii, mur'... mur...

varma fluido fantas.

 

krak!

dispecas televidilo.

ehe...


Meva Maron

FLAVA PAPILIO

Forfloras dafodiloj. Flava

"sulfrua" papilio flirtas

sur ĉielbluon. Flagro, flam':

blu', flav' --aperas verda bril',

sunlumon kaptas klorofil',

sed sorĉas nun heliotrope

Elija trup' en fajra ĉar',

sekiĝas pare aŭ plurope

flugiloj --el burĝon', el pup'...

Verdiĝas eĉ la peka kor',

ekflugilhavas lance sor

laŭ glavo de herber', en glor'...

 

Mi estas laca. Jam someras.

Printempe --Kia fortostreĉ'!

El ŝelo de burĝon' aperas

folioj, florkonstruoj... Eĉ

ilekso montras ŝtale kaktajn

segrandojn en ŝprucanta fask'.

Kaj baldaŭ polvo milde laktajn

kupolojn per palverda mask'

nebule kovros...

 

Genisto plena de helikoj.

Mi hejmeniras kun kebab'.

Korpremas min poemkomplikoj,

sopiras rimon majskarab'.

Sed io jukas min ekstrabi:

eliras vulp' el faga bosk'

por noktomeze rubon rabi,

sendube ĉe l' kebabkiosk'.

Mi reversante flaras: pluv',

helikeliro kiel pruv'...

 

Post longa tag' unue gutas.

Butik' en katedrala plac'

atentas: ĉu monerojn ŝutas?

ĉu kupron? bronzon? Flaru: ŝmac'

colrondojn stampas, kiel solvas

glacikristalojn auxreol' --lunakvon pluvis! Dum ni polvas;

flareblas en la buŝobol'

Ĥarona...


                                                              卦指朕村