PENSEO*72

okt.1997




enhavo
Mao Zifu/CIS TRANS FENESTRO *
Bril Jadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (8) *
Frans Cobben/PROVERBOJ *
Pu Songling/trad.Guozhu/LA KRIZANTEMA FEINO *
Inter Ni *
Shi Chengtai/KONFESO *

Mao Zifu (1963- )

CIS TRANS FENESTRO

 

vego vegetas trans fenestro.

la bril' nebulas pro la

koloro kafa aŭ la rosokuloj.

cise juka fingro paŭsas

la profilon sur nebula vitro.

ĉiujn matenojn.

 

eteriga l' tag' serena.

ne leviĝu la suno !

 

eŭpneoj ade iĝas dispneoj;

fulmo en la valo.

neniam pluvu;

jam glita la vojo --

fragila la fadeno.

 

blinda ŝi.

li muta.

kaj la fadeno nur el urtiko.

kupido kun sago sen kudrilo.

1996


Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (8)

--Saluton!

--Prefere ne sal-ludon, sed vinludon!

--Ludi vin?

--Ne, sed ludi kun vino aŭ ĉe vino aŭ rekte vinon.

--En la pasinta numero de Penseo ni kune aprecis poemon de Li Bai.

--Kies hodiaŭ?

--Same lian:

Ĉe plena vinpokal' en jasmenlaŭb' agrabla

mi sidas sola nun, sen drinka kompanio.

Invitas Lunon mi kun glasolev' afabla,

kaj mia ombro: jen la tria por la Trio.

Sed drinki mia Lun' ne estas ja kapabla,

la ombr' imitas min, sed glutas el nenio:

do trinkas mi por tri kun soifego sabla.

Printempo! Jen la temp' de ĝuo kaj ebrio!

Kaj dum mi kantas, jen, la Luno mire haltas

kaj dum mi kantas, jen, la Ombro same saltas,

tiel, ĝis ebriiĝ', ni distros nin kaj ĝuos,

disiĝos poste ni kaj dormos en ebrio

kaj drone en la dorm' konsentos ni pri tio:

ni sur la Lakta Voj' eterne rendevuos.

--Bona peco por apreco! Mi scias, kiu gin tradukis.

--Certe, ĉar vi multe legas en Esperanto.

--Eternas ETERNA BUKEDO, tutmondas TUTMONDA SONORO.

--Kial ne sonoras Tutmonda Sonoro?

--Same, du famaj kolektoj de Kalomano Kalocsay, unu el la Ora Duopo en nia Esperantujo.

--La luno aperis se ne milfoje, almenaŭ centfoje en la poemoj de Li Bai. Jam en sia infaneco li forte amis la lunon kaj do, ne senkaŭze, tio naskis la legendon, ke li mortis tiuokaze, kiam li, tute ebria, plonĝis en lagon por ĉirkaŭpreni la lunon, kaj tiel dronis. La luno ĉiam estis ia amiko aŭ amatino, ege intima, kiu jen portu lian sopiron al la naskoloko, jen akompanu ien lian amikon.

--Nun akompanu lin en la drinkado.

--Kial li tiom amis la lunon?

--Kiel romantika poeto, li rigardis ĉion de la naturo kvazaŭ vivulon, povantan kunsenti, jen ĝoji, jen tristi, jen indigni, jen morozi.

--Ĝuste. Aliflanke, kiel genia homo kun granda aspiro, li ĉiam strebis por fari ion grandan kontribue al la imperio, tamen nenian subtenon, nenian simpation li ricevis el la registaro. Li sentis la menson subpremata kaj la spiriton sufokata. Lia soleca animo ofte kriis proteste kontraŭ la socia maljusto kaj apelacie por liberigo de la individueco.

Ŝajnis al li, ke sole la luno, tiom pli aĝa diino, lin komprenas, kun senvoĉa simpatio. Kiomfoje li levis la kapon al la luno, demante, konsulte! Kiomfoje li drinkis kun la luno, sombre, menssvage!

--Foje mi vizitis Seimingon kaj vidis paperon sur lia tablo. Jen,

Kruĉet' da vino inter floroj tronas.

Sed drinko sen kompano! Regas sombro.

Tasleve mi al Lun' inviton donas.

Kaj vi, la tria estu, mia ombro!

Ho, Lun', eĉ lipi vinon vi ne povas;

kaj vi, Ombret', nur sekvas min silente.

Vin ambaŭ bonaj amikoj mi trovas -- ni ĝuu kaj orgiu ĉi-momente!

Mi kantas --Lun', vi milde min rigardas;

mi dancas --ha, l' Ombret' imitas fole!

Nu, gaju, kiam ni tre bone fartas!

Vin, post ebri' mi lasus kontraŭvole...

Liber' eternu, nin nenio ĝenu;

en la ĉielo kune ni promenu!

Mi demandis, kiu ĝin retradukis, se ni jam havas version el la kolosa hungaro. Li respondis, ke li mem provis ĝin, ĉar li ne nur trovis, ke kelkaj vortoj ne tre trafas, ekzemple "jasmenlaŭb", kiu forte ĝenas kaj la lunon kaj la homan ombron --certe la poeto drinkis sub la libera ĉielo, sur libera spaco, alie li ne povus libere danci, nek bone rigardi la lunon kaj observi sian ombron --kaj "glaso", ĉar vitra, ne ekzistinta ankoraŭ en la dinastio Tang, sed ankaŭ taskis la tradukon de Kalocsay iom...

--Iom kia?

--Li ĉesis spiri...

--Li abrupte mortis? Ho ve!

--Ankoraŭ ne! Li ĉesis spiritualisme pretendi, ke...

--Kion fine?

--Fine li diris, kun la kapo klinita, ke Zamenhof ĉiam pravas:

Pri gustoj oni disputi ne devas.


Frans Cobben (Nederlando)

PROVERBOJ

Bona farto

Estas arto.

 

Sen fiko ne venos filo.

Ne estu tago

sen ago.

 

P.S.: En ambaŭ numeroj 67 kaj 68 de via revuo estas mia kontribuo. Feliĉe miaj leteroj estas utilaj al vi. Mia eta peno jam trovis plenan rekompencon.

 


Pu Songling (1640 - 1715 )

LA KRIZANTEMA FEINO

(daŭrigo de p.284)

Do kabano estis konstruigita en la ĝardeno kaj Flava Floro sendis belajn ĉambristinojn priservi al ŝia edzo tie. En la unuaj tagoj Ma sentis sin tre kontenta, sed post ne malmultaj tagoj li jam sopiris pri Flava Floro. Li invitis ŝin, sed sxi ne alvenis. Vole-nevole Ma devis mem viziti al ŝi ĉiun duan nokton, kaj tio fariĝis kutimo.

Kun rideto Flava Floro diris al Ma: "Vi manĝas en la orienta domo kaj tranoktas en la okcidenta, ĉu tio estas konduto de bonvirtulo?"

Auxdinte tion, ankaŭ Ma ekridis kaj havis nenion por respondi. De tiam ili do rekomencis vivi kune, kiel antaŭe.

Okaze Ma veturis al Nanjing por komerco, ĝuste en aŭtuno kiam la krizantemoj disfloris. Iun matenon, kiam li preterpasis florvendejon, li ekvidis vicojn da belaj potfloroj. Tio tiklis al li la koron, li eksuspektis ĉu tio estus farita de Tao. Post momento, kiam eliris la mastro de la florvendejo, tiu ja efektive estis Tao! Ekstaze li detale rakontis al Tao siajn sopirojn post disiĝo kaj restis tranokti tie. Li petis ke Tao revenu kune kun li, sed Tao respondis: "Nanjing estas mia hejmloko, kie mi volas edziĝi kaj vivi. Nun mi havas sumon da ŝparmono, kiun mi petas ke vi transdonu al mia fratino kaj informu al ŝi ke mi faros jarfine al ŝi mallongan viziton."

Nature Ma ne volis aŭskulti tion, sed insiste invitis, dirante: "Nun, dank' al la favoro de l' Fortuno, nia familio jam farigxas sufiĉe bonhava, tiel ke ni povus ĝui la vivon facile kaj estus nenecese plu okupi nin per negoco."

Li restis tie kaj igis ke la asistantoj de la florvendejo difinu la prezojn malprofite tiel ke la floroj ĉiom forvendigxis en kelkaj tagoj. Poste, li urĝigis Tao prepari sian pakaĵon, luis boaton kaj veturis norden. Kiam ili revenis hejmen, Flava Floro jam pretigis ĉion ĉambrojn, liton, litaĵojn k.s., kvazaŭ ŝi jam delonge antaŭsciis pri la reveno de sia frato.

Post hejmreveno, tuj metinte sian pakaĵon, Tao inspektis la servistojn grandskale rekonstrui la ĝardenon. Ĉiutage li nur ludis ŝakon, kundrinkante kun Ma kaj havigis al si plu neniun novan amikon. Al la geedzigx-propono li ĉiam rifuzis. Do Flava Floro sendis al li du ĉambristinojn kunvivi. Tiel, post tri aŭ kvar jaroj, naskiĝis al li filino.

Tao ĉiam estis kapabla je drinko. Neniam okazis al li ebriiĝo. Ma havis amikon, nomatan Zeng, kiu ankaŭ estis senrivala drinkemulo. Foje, okaze de vizito de s-ro Zeng al Ma, Ma aranĝis por ili vetdrinkon. Ambaŭ drinkis kun vera ĝojo, trovante plezuron de bona kompano unu de la alia. La vetdrinko daŭris de la 10a matene ĝis la 2a nokte, dum tiu tempo ĉiu el la vetantoj eldrinkis po cent kruĉoj da vino.Tiam s-ro Zeng, ebriega, falis en dormon ĉe la tablo, dume Tao leviĝis por reveni al sia ĉambro. Elirante la pordon, kiam li surpaŝis la bedon de krizantemoj, li ekfalis teren. Flanken demetinte siajn vestojn li enradikiĝis en la grundon kaj transformiĝis en krizantemon, tiel altan kiel homo, kun dekkelkaj floroj, senescepte pli grandaj ol pugno. Ege surprizite, Ma sciigis al Flava Floro. Ŝi haste alkuris kaj eltiris la krizantemon kuŝanta sur tero. Ŝi kriis:"Ho, ĝis kia grado vi ebriiĝis!" Poste, ŝi kovris la krizantemon per vestoj kaj ordonis ke Ma foriru kun ŝi sen returna rigardo. En la mateno, kiam li revenis tien, li trovis ke nur Tao kuŝis cxe la bedo, kaj ekkomprenis ke la gefratoj ambaŭ estis krizantemaj spiritoj, kaj havis pli multe da amo kaj respekto al ili.

Nun, ĉar Tao jam malsekretigis sin mem, li drinkadis des pli senbride. Li ofte sendis invitilon al Zeng kaj ili fariĝis intimaj amikoj de kundrinkado. En la Mez-printempa Festo konata kiel la Naskiĝtago de la Floroj, Zeng venis kun du servistoj, kiuj alportis grandan vazon da vino kun trempitaj drogoj. Zeng invitis ke Tao eldrinku la vinon kun li. Kiam la vazo estis apenaŭ elĉerpita, ambaŭ kundrinkantoj ankoraŭ ne sentis ebriiĝon. Tiam Ma ŝtele aldonis al ili alian botelon, kiun ili ankaŭ eldrinkis. Zeng fariĝis ege ebria kaj liaj servistoj forportis lin reveni, dume Tao kuŝiĝis teren kaj retransformiĝis en krizantemon. Ĉifoje Ma nek surpriziĝis, nek alarmis, sed nur eltiris la planton ĝuste kiel li jam vidis ke lia edzino tion faris. Kaj, sidante apude por rigardi la metamorfozon. Sed, post longa tempo la folioj pli kaj pli velkiĝis. Terurite li sciigis tion al Flava Floro, kiu kriis kun granda timo: "Ho ve! Vi mortigis mian fraton!" Ŝi alkuris observi ke radiko kaj planto jam tute sekiĝis. Ege dolore, sxi pinĉis la tigon de la floro kaj enterigis ĝin en poton, kiun ŝi kunportis al sia buduaro kaj ĉiutage akvumis. Ma sentis grandan rimorson kaj tre koleris pri Zeng. Sed post kelkaj tagoj li informiĝis pri tio ke Zeng jam mortis pro trodrinkado. La krizantemo en la poto iom post iom burĝonis, kaj en la naŭa monato ekfloris. Ĝi havis mallongan tigon, blankajn florojn kaj odoron de vino. Oni nomis ĝin Tao Ebria. Ĝi kreskis vigle se verŝita per vino. Poste la filino de Tao elkreskis kaj edziniĝis al filo de nobela familio kaj Flava Floro vivis ĝis olda aĝo sen eksterordinara okazintaĵo.

el Strangaĵoj de Liaozhai

trad. Guozhu


Inter Ni

el LKK, n-ro 82(4-5-6/97)p.13

ףԣȣڡPENSEO pluaperas, post lameta periodo

En la numeroj 65 kaj 66, sprita teksto de Huangfu Mei, en traduko de Guozhu:"La Sagaca Servistino Queyao", kaj "Kelkaj Vortoj pri Hetajro Dancas"fakte tre longa analizo de homo kiu legis la prian libron de Seimin.

de Dieter Dungert, membro de la estraro de Germana E-Asocio

...danke mi ricevis vian leteron de la 4-a de junio kun du Penseo-j. Mi konstatis, ke ĝi ja estas legata mondvaste kaj de konataj movaduloj ! Malgraŭ modesta aspekto ĝi donas bonan bildon pri verkoj de ĉinaj E-poetoj.

Daŭrigu kuraĝe !

Paĝo de ĈINESKOJ

 


Shi Chengtai (1939 - )

KONFESO

--Laŭ ĉinesko Zuihuayin

 

En aŭtuno profunda

tristo inunda

turmentis min:

disiĝis mi

for vi, korvunda.

 

Ĉagreno min ĝisfunda

lasas. Bru' grunta

iritas penton:

Mi revenu

al via nest' ambunta !

1994-12

 

ZUIHUAYIN : ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvin versoj de 7,5,5,4,5 silaboj, laŭ rimaranĝo de a,a,x,x,a. ( x= senrima)


                                                                                  Ŀ¼