penseo*74

dec.1997


Enhavo

La Red.\Feliĉan Novjaron 1998! *   

W. Auld (1924 - )\POST LA ATENDO DE 35 JAROJ *

trad.Vejdo\Poemo de Maŭ Zedong *  

trad.Shi Chengtai\ Li He(790-816)\KANTOJ PRI ĈEVALOJ *

Laŭlum(1923-)\SCIURO * 

trad.Guozhu\Tao Qian (365-427)\AXIANG *

Lu Jixin (1953- )\VIBRO *   

Even Chen ( 1963- )\ELEGIO *

Mao Zifu  (1963-  )\La Fragila *  

Inter Ni *


Ĝojan Zamenhof-feston

kaj

Feliĉan Novjaron

1998!

Post longa atendo de 35 jaroj W.Auld fine vidis, ke "iu ĉina amiko tradukos por ni la verkojn de la grandaj klasikaj ĉinaj poetoj, kiel Li Po kaj Tu Fu,...", ĉar li mem ne sufiĉis tiam, ke li legis kaj tradukis Li Po (Li Bai) nur de la angla versio. Ekde kiam W.Auld tiel esprimis sur paĝo de La Nica Literatura Revuo, n-ro 12/ 1957, ĝis1989 mi kaj Guozhu kompilis, elĉinigis kaj redaktis la poemojn de Li Bai, kaj, la pretigitaj manuskriptoj kuŝis en tirkesto de W.Auld jam pasis 35 jaroj! kaj nun lumo aperas: nia estimata japana kolego s-ano Yosikawa Syoiti kuraĝe kaj prodige eldonas la poemaron de Li Bai, ties eldono ja fariĝas kristalo de la translandlima kunlaborado (mi ankaŭ klare scias, ke kelkaj fervoraj s-anoj, ekz. Huĝimoto, Mine Yositaka kaj aliaj klopodadis por eldoni tiun volumon) kaj reliefigas vivforton de nia Komunumo -Esperantujo! Menciinde, ke nia eldonanto s-ano Syoiti sur la kovrilo aldonas: (1), ĉu oni por volumo 2 aŭ 3, ankoraŭ bezonos, bis, atendonde 35 jaroj? Mi esperas: NE!

(La Elektitaj Poemoj de Li Bai (1), trad. Kalocsay, S.J.Zee, Laŭlum, Kenjxi Ossaka, Armand Su, Seimin, W.Auld, Guozhu kaj Shi; redaktita de Shi; eldonanto Yosikawa Syoiti, Osaka, Japanio, prezo: )

la red.

 


W. Auld (1924 - )

POST LA ATENDO DE 35 JAROJ

Antaŭparolo por la Elektitaj Poemoj de Li Bai (1)

Kiam en 1957 mi esprimis sur la paĝoj de La Nica Literatura Revuo esperon, ke iu ĉina samideano traduku por ni la poemojn de Li Bai (aŭ Li Taj Po, kiel mi tiam konis lin), tio verdire ne ŝajnis tre probabla. Tamen la espero estis reala, ĉar mi tre alte taksis la verkojn de tiu antikva poeto, kiun mi ekkonis pere de sufiĉe agrablaj anglalingvaj tradukoj hazarde trovitaj en malgranda loka biblioteko. Mi evidente ne supozis, ke mia espero realiĝos post 35 jaroj, kaj ke mi mem iom intime implikiĝos en tiu realiĝo (kiel pli detale klarigis mia amiko Shi Chengtai en sia postparolo al tiu ĉi volumo). Ĉio ĉi donas al maljunulo tre viglan plezuron.

Pere de la poemoj mi spertas emocion, kiun oni ekhavas de tempo al tempo legante verkojn de tiu aŭ alia poeto: senton de frateco, de simpatio, kiu transsaltas limojn geografiajn kaj tempajn. Kvankam tempe disigas min de Li Bai pli ol dek du jarcentoj kaj duono de la terglobo, li tamen ŝajnas al mi persono aminda, kun kiu mi volonte pasigus, se nur tio estus ebla, sublunajn vesperojn ekster trinkejo, kun aux sen iom da vino. Mi estas certa, ke ni multe ridus kaj interŝanĝus versojn. Por tion fari, ni tamen bezonus Esperanton, kiel la solan lingvon per kiu tia senĝena komunikado eblas inter skoto kaj ĉino!

Nu, se Li Bai ne povis koni Esperanton, tamen nun Esperanto konas lin, dank' al la celkonscia laboro de Guozhu kaj Shi Chengtai, kies sindediĉon ni varme gratulas. Mi esperas, ke multaj legantoj frandos la etoson kaj la pejzaĝojn kreitajn de la poembildoj, kaj ŝatos la personecon de la antikva poeto, kiu ŝajnas tiel moderna. Vere, ne ŝanĝiĝas multe la homa naturo pro pasado de la jarcentoj.

1992, Dollar, Skotlando


Poemo de Maŭ Zedong

Laŭ melodio Heŝjinlang

1923

 

Adiaŭ al vi mi mansvingis jam.

Kiel elteni mornan intervidon povus mi.

amaran rakontadon vian !

Jen enokule kaj surbrove kun melankoli',

gutontajn varmajn larmojn vi retene maskis.

Leteroj lastaj niajn miskomprenon eble naskis.

Ĝi kiel nebul' tuj malaperos en pelmel',

ĉar en ĉi mond' sendube nur vi kaj mi plej intimas.

Ĉu scias la ĉiel',

ja kio min deprimas ?

 

Pavimis prujno ĉimatene l' orientan vojon,

malalte l' lunark' lumigis la lageton jen,

ĵetante suben nur malĝojon.

Ŝirante mian koron, la fajfado de l' siren'

nin apartigis unu de alia ekde nun.

Fadenojn mincajn ni fortranĉu de ĉagrena font',

kvazaŭ balaus blove l' teron tutan la tajfun'.

Ni soru kune birde

kun nuboj, flirte.

 

-elĉinigis Vejdo

 


Poemoj de Tang-dinastio

Li He(790-816)

KANTOJ PRI ĈEVALOJ

ILa ĉevalo ne en mond' banala,

sed Ĉevala Stel' de la ĉielo;

eĉ sonoras de ĝi son' metala,

se vi frapas l' ostojn sub la felo.

II

Jen brilas neĝe en dezert' sablaro,

kaj super Yanŝan-mont' la arko luna.

Kiam kun ora selo la ĉevalo

galopus en la hela nokt' aŭtuna?

III

Portas faman glavon la dragono

sur la luksa apusvosta zono.

Ĉu vi volas serĉi bon-ĉevalon?

Ekspertizu la okulbrilaron !

Trad. Shi Chengtai

 


Laŭlum(1923-)

SCIURO

Ĉe la pontet' de Hensel-parko,

sciurp kuras, je rimarko

de mia veno, al mi brave.

Mirigas min l' etulo rave.

 

Ĝi min observas brilokule,

pozante kaŭre, senskrupule.

Jen eksvingiĝas ĝia vosto --

ĝi malaperas al kverk-posto.

 

Kaj baldaŭ ree ĝi aperas --

sur brando alta ĝi fieras.

Sciuro ĝuas en Usono

liberon pli ol hom' sen mono.


Tao Qian (365-427)

AXIANG

Dum Yonghe-erao(345-356), s-ro Zhou de Yixing eliris de la ĉefurbo, rajdante sur ĉevalo, sekvate de du servistoj. Antaŭ ol li atingis vilagxon, vespera krepusko jam falis. Ĉe la vojo staris nova kabano, kaj knabino ĉ. 16- aŭ 17-jara, bel-aspekta kaj purvestita, eliris tra la pordo. Vidante ke Zhou preteriris, la knabino ekparolis al ili: "Nun jam vesperiĝis, kaj la antaŭa vilaĝo distancas ankoraŭ sufiĉe malproksima. Kiel vi, la prefekto de Linhe, povus atingi la cellokon ?"

Zhou do petis permeson tranokti, kaj la knabino ekhejtis fornon kuiri por ili.

Post kelka tempo, ĉ. je la unua gardperiodo en la nokto, aŭdigis infana voĉo kiu vokis de ekstere :"Axiang!" Kiam la knabino respondis, la voĉo diris :"La ĉefo ordonas vin puŝi la tondroĉaron."

La knabino foriris, adiaŭante al Zhou, dirante: "Mi havas ian aferon kaj nun devas foriri."

Tiun nokton okazis granda tondro-ŝtormo.

Frue en la sekvanta mateno, la knabino revenis. Kiam Zhou surĉevaliĝis, li returnen rigardis al la kabano kie li tranoktis kaj ekvidis ke tie estis nur nova tombo, ĉe kiu troviĝis ĉvala urino kaj postrestantaj fojnoj. Zhou ege surpriziĝis, kaj, post 5 jaroj , li efektive fariĝis prefekto de Linhe.

--el Sou shen hou ji

(Pliaj Rakontoj pri Senmortuloj)

trad. Guozhu

 


Lu Jixin (1953- )

VIBRO

--invit' al maŭnanesko

Jes, ne svenas en memor'

vibro el de via korp'.

Tiam kredis nia kor'

renkontigis nin la sort'

 

Dum tuŝitas fingra mol',

skuis vin elektra mord'.

Jes, ne svenas en memor'

vibro el de via korp'.

 

Tio estas sent-simbol'

de knabina ĝoja kord'.

Tiam kredis nia kor'

renkontigis nin la sort'

 


Mao Zifu (1963 - )

LA FRAGILA VAZO

vi, la fragila vazo,

heloto kaj reĝino de sparto,

kaj pandora de trojlando.

 

vi helotas virojn.

prideliras kordial' epopeistojn.

vi estas botelo sorĉa.

 

la instrukcioj

de la sanktulo

paliĝas

for.

 

jam ne rezignacias sub la megalito

vi, pokalo de via fortuno.

kaŭrante vi sur himalajo

manikinas masklojn.

starante ĉe la norda poluso

vi igas temerarojn

trepidi de kulto.

 

helena, glason plenan

de suko el heleboro

ĵetu al la dogo

revenanta al sia vomaĵo!

 


Paĝo de ĈINESKOJ

Even Chen ( 1963- )

ELEGIO

— laŭ ĉinesko Caitoufeng

Armand ne

kantos re

kiel nia korife'

Portis gru'

vin sen bru'

senrevene

al ĉielblu'

Ĉu? ĉu ? ĉu !

 

Armand re

kantos tre

inspire de elize'.

Kontribu'

sen tabu'

daŭros via

monda influ'

plu ? plu ? Plu !

CAITOUFENG :ĉina fiksforma poemo el du strofoj po ok versoj de 3,3,7,3,3,4,4,3 silaboj laŭ rimaranĝo de a,a,a,b,b,x,b,b,(x=senrima) kaj la lasta verso estas tri samaj silaboj.

 


Inter Ni

☆ el Madeleine de Zilah, 970819,Creuux

Ĵusa legado de freŝaj numeroj de Penseo instigas min skribi al vi, unue por dank i la renaskiĝon de tiuj beletraj folioj nepraj al mia kompreno de la delikata ĉina animo...

Red: ankaŭ mi dankas pro via(j) instigo(j), nur kiuj faras la renaskiĝon de "folioj"! Kaj, la "kompreno" inter ni atestas la kulturan valoron de nia kara Esperanto.

☆ el Saito Tume, 970818, Sendai

Mi ĝoje ricevas la revuon Penseo. Komence mi parte legis, ĉar mi pensas, ke mi malfacile komprenas poemojn. Tamen pli kaj pli min interesas la revuo. Mi kuninterese legis Babiladon en Poezia Ĝardeno(3), kaj povas bone kompreni belan poemon! Mi deziras elkore daŭran eldonadon...

Red: Jes, kompreno de legantoj ja estas la plej forta instigo por nia laboro !

☆ el Ada Csiszar, 970809,Budapest

Kore mi dankas vin pro la senditaj Penseoj. Vere estas feliĉo, ke tiu ĉi grava revuo vivas plu...

Red: Por ni, redaktoro, kunlaborantoj kaj eldonanto, la subtenado kaj instigo vere estas feliĉo...

☆ el 铃置二郎 (Suzudai Zin),19970608,Kobeo

Hieraŭ mi ricevis n-rojn 67 kaj 68 de via aminda revuo Penseo. Mi elkore admiras ke vi klopodas eldoni Penseon ĉiumonate.

Mi deziras sendi kelkajn kontribuojn eĉ se malgrandan, kaj esperas ke ĝi helpus vian movadon.

Red:Koran dankon !Ĉar ĉia dono estas bono. Kvankam ni, laborantoj de Penseo, ĉiuj sindone laboras volontule, tamen ni ne povas dissendi nian revuon senpage per ĉina poŝto, kiu voris preskaŭ plejparton de nia PenseoFonduso,ĝis nun subtenata de ĉinaj fervoraj esperantistoj,do via helpo estas bonvena!Bono farita ne estas perdita .


                                                                      返回目录