PENSEO*77

Mar.1998


Enhavo

trad.Vejdo\Cong Weixi (1933- )\REMEMOROJ PRI BLANKAJ CIGNOJ *
Shi Chengtai(1939-)\GAJAN NASKIĜTAGON *

Lu Jixin(1953- )\MATENA RUĜO AL MI DIRIS *

trad.CENSENIO\Bai Hua (1930 - )\BIZARA RENKONTIĜO EN TOMBEJO *
Mao Zifu (1963 - )\BOLIDOJ *
Laŭlum (1923 - )\PAPERO *
trad.Guozhu\Marjorie Boulton\VENI BILDE *

Cong Weixi (1933- )

REMEMOROJ PRI

BLANKAJ CIGNOJ

Mi ne scias , kial mi venas al ĉi tiu suda urbo. Ĉu pro tio, ke ĉi tie staras hotelo nomata Blanka Cigno, en kiu mi prisonĝis, la unuan nokton, la kvar cignojn, kiujn mi iam vidis ?

En 1964, kiam mi servute reformis min en punlaborejo, mi konatiĝis unuafoje kun ili, obeemaj kaj anĝele belaj, sub la vinbera pergolo ĉe la oficejo. Pririgardante ilian senmakulite blankan plumaron tutkorpe, mi kontraŭvole demandis interne : vi havas la bluan ĉielon kiel vian hejmlandon, la riverojn kaj lagojn kiel vian poezian paradizon, pro kio vi flugas al ĉi tia loko, eĉ senĝene kvazaŭ promenante kun facilanima humoro ?

Forflugu, miaj anĝeloj ! Ĉi tie estas malliberiga kaĝego por vi , sed ne la loko por vi promeni libervole. Via familio, via kolonio vivas ĉe la verdeta riverbordo riĉa je densaj akvaj plantaĵoj rosobrilantaj. Kial vi emocie alkrociĝas al ĉi tiu damnita loko ?

Post nelonge, mi informiĝis, ke la posedanto de tiuj du cignoj fortranĉis al ili la ekstreman randon de ties flugiloj. Iam antaŭe,ili vivadis sur Xingkailago en la  vasta sovaĝejo en la nordorienta parto de nia lando, kaj estis kaptitaj de la homoj el la najbara punlaborejo. Kiam la estro de la nomita punlaborejo, laŭordone, translokiĝis al la loko, kie mi punlaboris, li enkaĝis kaj kunportis la du "fratinojn", kiel siajn familianojn, al la teritorio de nia punlaborejo.

Tio, kio ronĝis mian koron, estis ke, pro ŝanĝiĝo de ilia vivmedio, la denaska mildeco de la cignoj estas formordotaj de la tempofluo, kaj la du anĝelaj "fratinoj" perdos ĉion krom eksterajn aspekton kaj figurojn. Iun tagon mi iris al la punlaboreja oficejo por peti instrukciojn pro ia afero. Kiam mi trairis sub la vinbera pergolo, min subite atakis la fratina paro, frapante siajn mallongigitajn flugilojn. Unu el du furioze gakadis kontraŭ mi, feroce kvazaŭ hundo gardantan domon, kaj la alia beke kaptis min je la ĉifonita maniko kaj forŝiris strion da tolaĵo.Post baraktado, mi forkuregis el sub la pergolo.Tuj kiam mi liberiĝis de la alarma paniko, mi naskis svarmon da duboj en la tuta cerbo:

"Ĉu ili kondutas kiel cignoj ?"

"Ĉu ili estas hundoj kun du kruroj ?"

"Ili ne estas nigraj hundoj, nek flavaj nek grizaj."

"Ili, denaturigitaj, estas blankaj hundoj kun flugiloj !"

 Meze de la 50aj jaroj, mi, kiel juna verkisto, iam veturis al Sanjiangebenejo en la nordoriento. Tie sternas punktitaj marĉoj similantaj al brilaj gemoj inkrustitaj en granda peco de smeraldo; tie ĉe la akvorandoj borderataj de pompaj floroj, cignoj intime ĉirkaŭprenas perkole unu kun la alia aŭ dormetas kun flugiloj fermitaj, aspektante kvazaŭ sennombraj anĝeloj el la ĉielo kuŝus en sonĝo.Ĉiam okazas, ke "sentinelo" staras gardanta la belan socion kontraŭ homoj, kontraŭ pafilfaŭkoj kaj kontraŭ vulturoj kaj aliaj minacantaj sovaĝbestoj. Kaj neniam povas esti, ke la cignoj surprize ĝenas siajn najbarojn, forvoras samspecajn birdojn, fiere pretendas al si la reĝinecon de la birda regno, kaj aspektas arogante, sin nomante "kamelo inter ŝafoj".

Ĉasisto el la Lobeistepo certigis al mi, ke li neniam pafmortigas blankajn cignojn. Laŭ lia diro, la birdoj de ĉi tiu speco, kun nee blanka plumaro, posedas kapablon elkovi idojn por alispecaj birdoj, kiuj, tuj forflugas senrevene post ellaso de ovoj. Kaj la blankaj cignoj, ludante la rolon de patrino, elkovas la idojn por alispecaj birdoj. Min ege surprizis la frapanta kontrasto inter la blankaj cignoj socie vivantaj sur la stepo kaj tiuj enviciĝantaj inter la malliberuloj de la punlaborejo.

Post ripetada cerbumado, mi ŝajne eltiris el tio ion pravigan: magmo ŝprucanta el sub la terkrusto povas amasiĝi en monton; tritikgrajnoj enigitaj en muelilon povas fariĝi faruno; kial la anĝele belaj cignoj ne povas ŝanĝi sian kompateman animon, post kiam ili estas drese breditaj de sia posedanto kaj provokeme molestitaj de tiuj malliberuloj ? Komence, ili kontraŭstaras pro sia instinkto de ekzistado, kaj iom post iom, ili prenas homojn kiel iliajn ĝismortajn malamikojn, kaj ekatakas je la unua vido tiujn kun homaj kapoj sur la kolo.

Proksimume unu jaron poste, vico da blankaj cignoj migris norden en printempo. Deĉiele ili trovis la du birdojn de sia sama speco sur la tero. Rondfluginte longan tempon, du el ili fine flugis malsupren, verŝajne por esprimi sian fratecon al la surtera duo. Sed, ili apenaux alteriĝis, kiam la paro vivanta ĉe la malliberiga kaĝego, kvazaŭ furioj, alprenis atakeman tenigxon kontraŭ la vizitantoj, kiuj gakadis, parolante la cignan lingvon kompreneblan nur al cigna socio. La du surteraj cignoj, jam perdinte la tutajn ecojn de cignaj gefratoj. En granda konsternigxo, la du atakatoj finfine suprenflugis. Ĝuste tiam aŭdiĝis pafoj de ĉaspafiloj, kaj la belaj vizitantaj anĝeloj ambaŭ plumbe falis teren.

Pafoj vekis min el la sonĝo. Kaj mi ekpensis pri la misio de la literaturo.

Virteco kaj malboneco.

Ekzisto kaj morto.

Elĉinigis Vejdo

 

Noto :

 Cong Weixi ( 1933-) : Verkisto, post 1957 li, kiel " dekstremulo", fariĝis malliberulo en punlaborejo. Ekde 1978 li denove prenis plumon, kaj verkis romanojn, novelojn kaj dramojn ĉefe priskribantajn la vivon inter prizonaj muroj, malkovrante la krimojn de la ekstreme maldekstra politiklinio. Nun li loĝas en Pekino kaj laboras en la Verkista Eldonejo, kiel ĉefredaktoro.

 


 

Shi Chengtai(1939-)

GAJAN NASKIĜTAGON

—al Guozhu(19380203)

dum lia 60a datreveno de naskiĝtago

 

Ĉu vi ankoraŭ aliloke nestas,

amiko mia, fore de l' libraro ?

Jen, alvenas via sesdeka jaro,

mia gratulo nur rondele gestas.

 

Ho vi, jubileul' en februaro,

talenton vian por Pense' investas.

Ĉu vi ankoraŭ aliloke nestas,

amiko mia, fore de l' libraro ?

 

Valoron de Esperant' vi atestas,

naĝante en kultura vasta maro;

en la movado la repertuaro

viaj tradukoj kaj poemoj restas !

 

Ĉu ankoraŭ aliloke vi nestas ?

19970203. Tailai


Lu Jixin (1953 - )

MATENA RUĜO AL MI DIRIS

Matena ruĝo al mi diris pri via esper-ardo,

ĉielo blua al mi diris pri via vasta sino.

stelaro brila al mi diris pri via hel-rigardo,

aŭtuna lago al mi diris pri via klar-animo.

 

rokaro kruta al mi diris pri via voj' ŝtonoza,

falinta suno al mi diris pri via sol-enuo,

vespera vento al mi diris pri via kant' patosa,

elmonta ponto al mi diris pri via zigzag-fluo.

 

Subtera remo al mi diris pri via viv-silento,

ĉepada herbo al mi diris pri via streĉa strebo,

folio verda al mi diris pri via prominento,

kolora floro al mi diris pri via ĝoja helo.

199702

 

re al eko


Bai Hua (1930 - )

BIZARA RENKONTIĜO

EN TOMBEJO

Por preskaŭ duonmonato ĉirkaŭ KlarokajBrilo Festo, ĉiutage ekde la frua mateno, Marborda Tombejo fariĝis boleganta bazaro. Miloj kaj miloj da vivemuloj unuflanke glutvoris ĉiaspecajn frandaĵojn kaj aliflanke bruloferis pormortintajn bankbiletojn kaj fajrigis krakfajraĵojn. Iuj eĉ brue disaŭdigis amkantojn per siaj porteblaj magnetofonoj. Buboj saltetadis, kantadis kaj petoladis inter la tombŝtonoj, kiuj viciĝis dense unu ĉe la alia.Kompreneble, ankaŭ estis homoj plengorĝe ploregantaj. Tamen, ĉitempe, ĉiloke, plorado, male, faris impreson esceptan, groteskan, donante kaŭzon al dubemo, ke ili ja nur "aktoraĉas". Kiom facilkoraj oni sin montris renkonte al Morto ! Antaŭ miloj aŭ dekmiloj da mortosignantaj tombŝtonoj, Morton oni tamen ignoris ! Verŝajne Morto kune kun la mortinto jam foren foriris kaj la vivantoj neniom koncernis.

Baldaŭ la suno subiĝis kaj vesperiĝis. Nur tiam la tombejo poiome rehavigis al si siagn naturan kvieton kaj solecon. Sinsekvaj ekblovoj de kirloventego pelis ĉielen en pelmelo la papercindron kaj manĝaĵosaketojn. Tio certe aludis protestojn far la fsantomoj post la okazaĵo.

Jen mi komencis serĉi en la tombejo miajn respektivajn forpasintajn amikojn ( el kiuj iuj pliaĝis, kaj aliaj malpliaĝis, ol mi ). Ĉe ĉiu tombo de tiuj foririntoj, mi prezentis bukedon, trifoje profunde kliniĝis kaj silente sidadis por duonhoro, rememorante la paseon, kiel ni ekkonatiĝis, amikiĝis kaj fine disiĝis. "La amikeco de sagxulo sengustas kiel akvo." Efektive, tio malfacile realiĝas. Sengusta, jes, facile fareblas, sed kiel akvo en daŭreco, ja malfacilege.

Subite, mi rimarkas, ke krom mi mem, en la profundo de la tombejo restas alia ulo. Alproksimiĝinte, mi trovis blindan almozulon grandaĝan. "Ekvidinte" min perorele, li mansigne alvokis min, tenis min je la manoj kaj ŝanceliĝante anoncis falsettone, "Jam riĉas mi !" Tiam li eltiris el la sino bankbileton kvaroble pli larĝan ol la centjuana, kun okulfrapaj egideogramoj: Banko de Hadeso. Fajne presita, delikate desegnita brile bunta, ĉi tiu bileto kompareblas al iuajn papermono en la mondo. La nominala valoro legiĝas dek miliono.

Kun la buŝo ĉe mia orelo, li flustris plej mistikplene, "ĉiuj uloj diris, ke tiu ĉi bileto mia estas falsa, uzebla nur en la suba mondo. Fi ! ĉiuj min envias, min trompas ! ĉiuj, friponoj ! Mi demadis ilin, 'Falsa ? Pro kio ?' Ili diris, 'Ĉimonon vi enmanigis blinde, tro facile akirita !' Neniu neas, ke homoj kun vidado gajnas monon multe pli facile ol mi. Kial ties mono tute veras, uzebla en ĉimondo ? Rigardu, kiom nova ĉi bankbileto ! Neniam antaŭe mi vidis tiom novan bileton, per ĝi oni eĉ povus skrapvundeti la orelon. Sinjoro, vi estas la lasta homo kiun mi volus konsulti. Petinte konsilon de vi, mi ne plu demandos iun alian. Laŭ vi, ĉu vera aŭ falsa ?"

Anstataŭ respondi, mi demandis, "Kiamaniere vi intencas ekuzi tiun grandvaloran bileton ?"

"Ĉu vi supozas, ke mi apuntigus tiun ĉi grandan bileton ? Ne ! ĝi diseriĝos tuj post la ekuzo. Ja dek miliono ! Mi kaŝu ĝin ĉi tie en gxia kompleto eĉ ĝis mia morto !" Li frapis al si la bruston. Jen mi ekkomprenis ! Gravas al li nur tiel granda cifero. ( En ĉi karnula mondo nia, ĉu ne oftege videblas neblinduloj kiuj same sintenas ?" Pro kio oni devas eldemandi ĉu vera aŭ falsa ?

Mi min turnis al li, "Vi do ne plu demandu iun alian...Kredu je vi mem !"

elĉinigita de Censinio

 


Mao Zifu (1963 - )

BOLIDOJ

La universon infinitan

kreis dio limigita—

li ne povas krei birdon

kiun li mem ne povas predi

ekster lia ordo

bolidoj trovas sian ekziston.

animaj flugoj

per ardo kaj radio

ne por sin prigapi.

fendi la nigron densan

savi homojn sufokiĝajn.

empireo ele de la reto.

infinitaj ni poetoj

kreas kampon limigitan

sur kiu multaj plantas kaj rikoltas

difinojn adamajn.

ĉe ilia kaplevo lumstrio

flagras ?be! Satanoj

 

re al eko


Laŭlum (1923 - )

PAPERO

Paperon jen paper' ĵaluzas ?

malsame ilin uzas,

por libro,sako kaj mantuko,

kaj eĉ por sorb' de urinsuko...

 

Fieras plej leteraj slipoj,

ĉar ilin kisas ruĝaj lipoj.

La tualetpaper', sen paŭzo,

grimacas pro fekaĵa naŭzo.

Ja vanas pledoj pri bezono

de egaleco de persono,

se diferencas, en socio,

la roloj laŭ dispozicio.


=Paĝo de ĈINESKOJ=

Ĉifoje ni prezentas al karaj legantoj mallongan ĉineskon Shengzhazi (Monta Kratago). Fakte ĝi estas ĉentono el versoj de fama esperantista poetino Marjorie Boulton. La adaptaĵon faris Guozhu.

Marjorie Boulton (1924-)

VENI BILDE

Laŭ ĉinesko Shengzhazi

Sur gramofono

muzik' banala.

Sezono vintra,

malvarme pala.

 

Vi venis bilde

en hor' banala,

milde ridetis

ĉiam lojala.

Shengzhazi(Monta Kratago): ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvar versoj de 5,5,5,5 silaboj laŭ rimaranĝo de duona rimo.


                                                            返回目录