PENSEO. n-ro 94.(Aŭgusto/1999)


Mao Zifu (1963 - )RILATOJ *

Guozhu (1938 - )Rimgratulo al Sceto *

Shi Chengtai (1939-)La Resurekto *

el Spiriteco de Afanti Versita de Laŭlum *

Bril Jadov (1941- )BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (19) *

Vadanto (1953- )Gebaniĝo *

Ji Yun (1724-1805)LA RUZAĴO FAR LA MALICA FANTOMO DE LIQIU *

Sceto(1939-)GE' EN BANO *

 


Mao Zifu (1963 - )

RILATOJ

--Al sinjoro Shi 60-jara

de la suda al norda

vi iris tra kaprica kvarsezono,

gustumante fajron kaj glacion.

en la tempa tunelo

vi ebrias kun Li Bai kaj Seimin...

mi ne konas ĉu vi fumas,

tamen mi bone scias ke vi iam

kaj iam portis Du Fu, Shen Congwen...

per cigaredaj skatoloj

verda vagono estas plenŝarĝata

per viaj sakoj kun pensea semo.

via fragila korpo

balancis 747-aeroplanon;

tro da opio en la koro !

tio estas veneno de Li Bai.

narkozas Mine Yositaka kaj...

Auld fumas haluciniĝa;

li vidas vin kaj Guozhu

ĝemeli el la ventro de Zamenhof.

Berveling ŝutas fonton

sur via kap' . (Ho, preskaŭ

vi dronis en la tajdo.)

feliĉe de Zilah sendis al vi barkon.

gravedas via velo sur rivero.

kaj via filo, mi,

sidante sur viaj ŝultroj,

ĝuas la mondon sepkoloran.

la avo Kurisu Kei

amigas al vi Verdan Majon;

kie naskiĝos la infano ?

ĉato de Du Fu aŭ la dom' en Roterdamo?

mi suprenrigardas norden mute,

atendante viziton patran kun la ido.

Changde.1999-04-12.

Guozhu (1938 - )

Rimgratulo al Sceto

Sceto, bravulo veterana

plugas sur norda nigra tero.

La jardekoj da sinofero,

kultiv' , labor' benediktana,

 

klopod' rezultiĝas ne vana:

Penseo floras en prospero.

Sceto, bravulo veterana,

plugas sur norda nigra tero.

 

Subsorĉas, en tirkest' Satana,

sekreta ĉineskar-livero.

Gratulu vin, ĉu per biero ?

Longviva, fekunda kaj sana

 

Sceto, bravulo veterana !

 

(1999-08-20)

 

Shi Chengtai (1939-)

La Resurekto

(daŭrigo de p. 370 )

Mi eklegis spit' al la avertoj de l' aŭtoroj, tiuj Penetr aŭ Penetrida ! ĉar mi jam scias pri la Sekretaj Sonetoj, leginte novelaron Mi Amas... de Ueyama Masao, delonge mi aspiris posedi tiun volumon. Ho, ja, kison al vi, Osioka !

Jam estis aŭgusto de 1989.

Laŭ invito de s-ano Osioka mi havis feliĉon viziti lian landon Japanio. Antaŭ mia ekveturo mi petis lin aranĝi rendevuon kun Miyamoto Masao, ĉar alia Masao, s-ano Ueyama jam forpasis. Tiam Osioka jam eksiĝis de JEI, kaj li akceptis min en sia urbo Hirosima, la atombombita. En lia hejmo mi loĝis kelkajn noktojn kaj babilis sufiĉe multon. Li diris al mi, ke Miyamoto ankaŭ forpasis enmajo, sed li aranĝis ke mi ĉeestos la memoran kunvenon por Miyamoto.

Dum la babilado mi menciis kun danko, ke li sendis al mi la raran Libro de Amo, kaj temis pri lia ruzeta artifikaĵo per la kromkovrilo de la japana. Li mokete diris, ridetante :" Mi timis, ke via doganejo konfiskus la libron..." Mi laŭdis lian saĝecon kaj :" Tamen, se en tiu libro troviĝus ilustraĵoj, do, la doganejo certe konfiskus ĝin. Sed aŭ ili ne scipovas Esperanton, aŭ ne havas tempon por tralegi, tiel mi bonorde ricevis la libron."

"ĉu pri tiaj ilustraĵoj ? Ŝajnas al mi, ke mi iam vidis en iu libro plurajn bildojn, similajn al priskribo de Libro de Amo, tiuj ja estas origine el la antikve ĉina volumo..."

"Ĉu vere ? Kia libro kaj kiu estas la aŭtoro ?" mi urĝis la ĉuon.

"Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro estas holandano, kiu funkciis en Japanio, ŝajne, li edzinigis ĉininon por si mem...Kia estas lia nomo ?" li pensis kuntirante brovojn.

"Jen, li nomiĝas Robert H. van Gulik !" lia mieno brilis.

"Robert H. van Gulik ? mi neniam aŭskultis..." mi grumblis.

" Nu, kiam mi vizitos Tokion, vi povos pridemandi al s-ano Hayasi Ken, kiu multe legis." Osioka donis al mi konsolon.

Post tagoj mi alvenis en Tokion. Hayasi fariĝis mia varma gastiganto, kaj mi loĝis en lia hejmo, kiu ĉiam plenis de akorda kaj miela etoso, lia ĉarma edzino ja estas pentristino.

Iuvespere, post vespermanĝo li prenis tason da viskion, kaj laŭ mia plaĉo, al mi tason da biero, li kun mi babilis pri lia verkado de novelo, kiam lia novelo Pupo kaj Lupo aperis en la Revuo Orienta, tamen ne aperis la postaj ĉapitroj, kial ? mi demandis al Hayasi. Li diris, ke iuj opinias, ke la enhavo de novelo estas tro frivola por tia serioza organo de Instituto, li mem eldonos libroforme baldaŭ... "Frivola ?..." mi suspektis.

"Eble iomete erotika..." li ridetis.

Subite, mi memoris pri la libro de tiu holandano Robert H. van Gulik, kaj demandis al Hayasi, ĉu li legis aŭ ne ? Konsiderinte li diris :"Mi certe legis tiun verkon. Mi opinias, ke tia verko ja estas rara kun scienca valoro. Nu, tiuj ilustraĵoj...eble pli valoraj... rara kultura objekto. Nur, laŭ mia informo, Gulik mem nur presis 50 ekzemplerojn, kiujn li donacis al bibliotekoj de universitatoj en diversaj landoj, oni tre malfacile serĉas ĝin..."

"Ho ve..." mi elgorĝe ĝemtiris.

Dum duonmonato mi haste tra Japanio vizitis plurajn urbojn, intimeinterparolis kun aktivuloj aux aktivulinoj en la loka Esp-movado, kaj en la fino de aŭgusto mi loĝis en la verdan hejmon de ges-anoj Takeuti, en kiu la lingvo Esperanto estas la ĉiutaga, kaj mi fariĝis favorata gasto de la mastrino, s-ino Tomika Takeuti. Ŝi akompanis min ĉeesti la memoran kunvenon por Miyamoto Masao en Osaka. Tie mi, kiel la leganto de Miyamoto, gasto el la Popola Ĉinio, parolis antaŭ la foto de Miyamoto (sed ne antaŭ li propra, ho ve...) esprimante mian dankon al lia valoraj verkado kaj tradukado en Esperanto, kiuj transfuzis al la esperanta kulturo la freŝan sangon el la orienta. Desur la podio paŝinte, mi rimarkis rideton al mi de Hayasi Ken, kiu speciale de Tokio veturis al Osaka por ĉeesti la kunvenon. Mi sidiĝis apud li, kaj prenis tason da biero el lia mano.

Post la kunveno Hayasi demandis min :" Ĉu vi portos multon, revenonte landen ?" "Ne." mi respondis, "Nur unu kofron."

"Do, portu ĉi tiun hejmen." li donis al mi sakon, kiun mi ovris kaj vidis la tutan kolekton de la Nica Literatura Revuo, en tute 42 numeroj ! Kiam mi gastis en lia hejmo, mi foliumis ameme tiujn numerojn kun granda intereso, tiam Hayasi jam proponis al mi, ke mi kunportu ilin. Tamen mi sciis, tia kolekto eĉ en Japanio ja estas malmulta kaj kara por li mem, tial mi rifuzis lian donacon. Sed Hayasi kunportis la kolekton ĝis Osaka por refoje donaci al mi, kortuŝite, mi akceptis kun danko.

Sed, li ridetante, diris plu :"Iu samideano en Tokio, kiun mi petis por vi prunti la verkon de Robert H. van Gulik, kvankam ne sukcesis trovi la verkon de Gulik, tamen li bonkore petis min transdoni iujn manuskriptojn al vi."

"Kiaj manuskriptoj ?" kun skrupulo mi murmuris, "Antaŭ monatoj en nia ĉefurbo okazis la 4a de Junio-Tumulto, kvankam nur studenta movado, tamen la registaro intensigis cenzuron de donganejo, se temas pri la politika..."

"Ne pri politiko, sed nur erotika !" Hayasiurĝis la klarigon.

"Pri erotika ?" mia scivolemo igis min ovri la koverton, en kiu li metis manuskripton.

(daŭrigota sur p.377 )

el Spiriteco de Afanti

Versita de Laŭlum

31

LA PUGO SUR LA KAPO

"Afanti saĝa, ĉio-vida,

ĉu vi bonvolus diri al tion ?

Kiam la homoj, kia mi, perdas la racion ?

 

"Kiam la pug' de l' avidema sento

Sidados sur la kapo de prudento."

 

Bril Jadov (1941- )

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (19)

--En iuj el la orientaj lingvoj, ekzemple en la indonezia kaj ĉina, oni esprimas la pluralon diversmaniere, kiel do per ripeto de substantivo. Nu, "renren" en  la ĉina lingvo kaj "orangorang" en la indonezia signifas pluralon, do, "homoj".

--Sed en Esperanto oni ne devas diri"homhomo" aŭ "lokloko".

--Certe, ĉar ni havas pluran finaĵon.

--Ĉu sole pri substantivo ?

--Ne. Verbe "kankan" (rigardrigardi) aŭ "shuoshuo" (dirdiri) temas jam ne pri pluralo, sed pri mildeco aŭ plurfojeco; adverbe "haohao" (bonebone) aŭ "meimei" (belebele) kun emfaza nuanco; adjektive "dadade" (grandagranda) aŭ "xiaoxiaode" (etaeta)...

--Ja, tio ĉi ne fenomenas. Ankaŭ en nia lingvo, ekzemple

En Planlingvaj Problemoj de William Gibert, p.75: Finfine

En Sarkasme kaj Entuziasme de Miyamoto Masao, p.10: Facilfacile

En 1887 kaj la Sekvo de Gaston Waringhien, p.248: Fojfoje

En Elektitaj Satiroj tradukita de Gerhard Ziegler, p.78: Vanvane

En ĉu Vi kuiras ĉine ? de Claud Piron, p.128 : Fundfunde

En Makedona Antologio, p.55 : Krikrias

En Senĝenaj Dialogoj de Alberto Firnandez, p178: Ĵusĵuse

En...

Sufiĉas! Ni kune aprecas poemon, sed ne diskutas pri lingvistiko per montrado de via dokteco.

Via kulpo !

Mi volas vin enkonduki en iun poemon, kiun mi legis lastatempe. Ripeto de sama ideogramo aŭ vorto estas ofta en poezio, tamen ne en ĉiu verso. Se oni tion   faras en iu verso, oni tro aŭdacas kaj tio estas maloftega.

Efektive.

Sed iu tion faris.

Mastmaste, petolas hirundoj kaj paseroj,

arbarbe, boatetoj post laboro vicas;

Vilaĝ' lokloke je morusfolioj riĉas,

Hejmhejme jen abundaj anasoj kaj anseroj.

--Tia ripeto donas leĝerecon kaj liberan ritmon al la versoj, tiel ke oni sentas sukcesan produktadon kaj pacan vivon en ĉelaga vilaĝo.

--Ĝuste !

--Mastmaste, sur ĉiuj arboj, al kiuj oni ligis la boatetojn per ŝnuro, ĉu ne?

--Jes! Nia poeto Zhu Yizhun(1629-1709) ĝin verkis en 1674, kiam li pretis reiri al sia hejmloko ĉe la nuna urbo Jiaxing (ĝjaŝjing) en la provinco Zhejiang. Tiam li gastis en ies hejmo ĉe la norda kanalo, en la antaŭurbo de pekino. La kanala akvo vekis lian nostalgion kaj li prenis momente ĝin por la Suda Lago en Jiaxing.

--Multaj poetoj emis versi vojaĝante.

--Ankaŭ Gong Zizhen (1792-1841).

--Samtempulo de Zhu Yizhun ?

--Mi parolu pri lia poemo en la venonta numero !

--Ĝis !

Vadanto (1953- )

Gebaniĝo

--Laŭ ĉinesko Langtaosha

Silkan robon for !

Venu, trezor' !

Ajksopare rojen sor' !

Varme plaŭdu al persik'

amora bol' !

 

Tro incitas ho l'

pavanta flor' !

du-petala sur akv-mol'.

Kiel rava ! al pistil'

la ŝpruc' en fol'.

 

Ji Yun (1724-1805)

LA RUZAĴO FAR LA MALICA FANTOMO DE LIQIU

S-ro Zhu Qinglei de Jinan rakontis, ke en lia hejmvilaĝo junulo enamiĝis kun knabino de najbaro kaj ili subrigardis reciproke de tempo al tempo. Post multaj tagoj , la amafero iomete malkaŝiĝis kaj vekis suspekton de la knabina patro, kiu en nokto embuskis sin sur muro gvati, rigardante al ambaŭ hejmoj, kunintenco trovi la spuron de la geamatoj. Tiam li ekvidis ke en la ĉambro de la knabino sidas la junulo , dume en la ĉambro de la junulo sidas la knabino, kiesvestoj, ornamaĵoj kaj aspektoj estis sozie samaj. Nur tiam li ekkomprenis ke la junulo kaj la knabino ambaŭ estis sorĉitaj de vulpa spirito. Jen vera ruzaĵo far la malica fantomo de Liqiu !

 

 

S-ro Zhu Qinglei diris :" Laŭ mia opinio, se helpemulo(j) svate parigis la geamatojn, tio certe ankaŭ iĝus bona anekdoto ! Tamen gepatroj de la du familioj ankaŭ tre koleris kaj petis ekzorci. Tiam mi ĝuste preparis min por veturi al nordo, sekve mi ne sciis kia estis la fino.

--El 13-a volumo de la Notoj de Yuewei-kabano

trad. Guozhu

PAĜO DE ĈINESKO

 

Sceto(1939-)

GE' EN BANO

--Laŭ ĉinesko Langtaosha

Amor-elano !

Ge' en bano;

en pasi-oceano.

Kiel anasoj buntaj

--Ek! en dramo !

 

Erot-vulgano:

vanga flamo;

sieĝata jadkano,

murmure envag-ino...

Fe-nirvano !

 

LANGTAOSHA: ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvin versoj de 5,4,7,7,4, silaboj, laŭ rim-aranĝo de a,a,a,x,a.(x=senrima )
 



                                                                               卦指朕村