世界语学习  

翻译研究


 

父亲的自行车


魏玉斌

在我童年的记忆中,印象最深的就是父亲的那辆旧自行车了。车子生产的年代已经无法确定,是父亲在解放前买的。车子上的油漆都磨光了,已经看不出它原先的色彩,车子的外胎也磨得十分光滑,有些地方磨得很薄,气足时常常鼓起一个包,于是,父亲就在里边垫了一层旧轮胎,这样就使得车胎粗细不均,骑在上面总感觉路不平似的。然而车子是国外进口的。小时候没有什么品牌的概念,只是时常听到父亲在擦拭车子时带着骄傲的口吻说,不要看这东西破,结实着呢。就是这辆破自行车,载着父亲走上田间地头辛勤劳作,走遍十里八乡赶集打工,年复一年,日复一日,伴着父亲承担起他养育着四个儿子的重担。
   
父亲的自行车给我留下深刻的记忆,不单是因为它独特的外表和它国外的牌子,主要是因为挂在自行车车梁上一个三角形的磨得油光发亮的布褡裢。那里边几乎饱含了我童年时对一切美好事物的全部梦想。我出生在60年代中期,从我记事起,母亲就一直多病,上边有三个哥哥,最大的才十四五岁,一家人的生计全靠父亲一个人维系。生活的艰难可想而知。那时吃得最多的是高粱面。晋东南的高粱不同于别的地方,吃起来不仅苦涩得难以下咽,而且吃了以后容易上火,时常几天大便不出来,把人憋躁得面红耳赤,等到实在是难受得不得了,就到厕所里,撅起屁股让大人拿筷子往出撬。即便是这样,也很难吃饱肚子。那个时候,吃商品粮的人家情况要好一些。人们说,吃了商品粮,等于进天堂。有时和同住一条街、有城市户口的小伙伴一起玩耍,看到人家家里条件好,拿着玉米面窝窝头吃,我馋得直流口水,不由地就想,要是每天都能吃上这样的窝窝头该有多好哇。
   

为了养活家里这五六张嘴,父亲起早贪黑地劳作,每天下地挣工分是从不间断的,除此之外,他还要想方设法到外边搞些副业。解放前,父亲和叔叔开过一家不小的饭店,饭店以腊肉甩饼闻名遐迩,至今当地风物志中尚有魏氏兄弟腊肉甩饼的记载。甩饼卷肉是上党名吃,民间有这样的顺口溜:赶会咧,受罪咧,吃不上甩饼流泪咧。一年里,东乡唱戏,西乡赶集,南社起会,北社说书,大小饭店都断不了请父亲去打忙工。每天能挣2.5元。回来交生产队两元,给记工十分。自己还能留5角钱。在那个年月这可是一笔不可小觑收入啊。
   

 

一个集市一般都在三到五天。等掰着手指头数到父亲要回家的日子,我就不断地往大门口跑,然后坐在靠着大门口的马台石上,呆呆地凝望着远方,盼望着父亲的归来。等到父亲的身影在远处出现了,我就迫不及待地雀跃着迎着父亲的自行车跑去。父亲似乎早就预料到这一幕,他笑着下车,慈爱地摸摸我的脑门,然后把我轻轻地抱起放在车梁上,推着车回到家里,再把我放在地上,弯腰把手伸进褡裢,一直探得很深,我目不转睛、满怀期待地盯着布褡裢。父亲摸索着从褡裢里掏出几块半拉的干烧饼或者是咬了几口的干馍馍,拿出一个放到我的手中。我如获至宝一般,贪婪地将它攥在手里,小口小口地,快乐地啃着父亲带回来的干馍馍,感觉又甜又香!此时,我所有的期待都化成了幸福。童年的美好生活就这样在盼望父亲赶集归来的自行车中度过了。
   

我上初中的时候,已经到了70年代末,当时同学中间兴起一股骑自行车热,同住一条街上的同学有几个是干部家庭的,哥哥姐姐都上班,条件好,家里都有新车,不是" 永久"就是" 飞鸽"。放学或周末就在县革委前的广场上飙车。当时,我看着眼热,几次想推出父亲的自行车和他们比试比试,但是一看到那简陋如破铁架的自行车,就有一种说不出的羞涩感,勇气大减。有一次,心里实在痒痒得不得了,就鼓足了勇气把父亲的自行车推了出来。当我把车子停在同学面前,准备一比高下,才发现有几个同学用鄙夷的目光打量着我身边的自行车,有一个同学说:哈,就你这破车,早该送收购站了,还好意思和我们比试?这句话对我打击很大,我顿时变得满脸通红,火辣辣的,像是当小偷被人抓住一般无地自容,急忙推着自行车失魂落魄地回了家。当时的我少不更事,认为是父亲的破自行车给自己带来了这样的屈辱,从此再也没有骑过它。
   

进入八十年代后,人们不再为吃饭发愁了,又苦又涩的高粱面已经成为过去,家里也有了新的自行车。1986 年父亲去世后,那辆自行车被一个亲戚推走了。为了这辆自行车,亲戚来了好多次呢。母亲说:父亲在世时,亲戚来过几次,想买这辆自行车,但是被父亲拒绝了。
   
二十多年过去了,父亲的那辆自行车早已不在我们的生活中,然而,留在我们兄弟记忆中的那辆自行车却随着时光的流逝愈加清晰和难忘。每当想到父亲俯身探取褡裢中干馍的样子,我这个八尺男儿的鼻子就由不得酸楚起来;每当忆起它的时候,件件往事更是不由地涌上心头,人世的种种辛酸和甜蜜,冷暖与悲欢都令我百感交集,难以释怀。
   
每每忆起父亲的自行车时,我便看到了父亲,看到父亲在向我们微笑。我难忘的自行车哟,我难以忘怀的生我养我的父亲!

                                               2007年中元节于太原

 

Biciklo de Patro

En mia infanaĝo, la biciklo, aĉetita de mia patro antaŭ la fondiĝo de nova Ĉinio (1949), donis al mi la plej profundan impreson. Senfarbigite en multjara uzo, ĝi perdis sian koloron, ke oni ne povus koni ĝian ĝustan produktdaton. La strioj sur la pneŭaj bendoj kalviĝis pro eluziĝo, ke pro troa maldikeco ĝi ekŝvelis je kelkaj lokoj kiam ĝi estis plenigita je aero. Por malhelpi krevon, Patro kusenis ĝin per peco de eluzita kaŭĉuka bendo. Pro tio la pneŭaj bendoj havis dikaljn partojn kaj maldikajn partojn, tial biciklante oni ĵetiĝadis kvazaŭ veturante sur malglata vojo. Tamen la biciklo estis importita el eksterlando kaj havis faman markon. Viŝante la biciklon Patro ofte diris kun fiera tono: “Jen objekto kaduka, tamen fortika”. Ja temis pri tiu ĉi kaduka biciklo, kiu portis lin de kampo al kampo por semado kaj rikoltado; de vilaĝo al vilaĝo, proksimaj kaj malproksimaj, por labori kiel dungito en foiro. Tagon post tago kaj jaron post jaro Patro tenis sur sin la grandan ŝargon vivteni la tutan familion kun kvar filoj.

La biciko impresas min pleje ne nur pro ĝia aspekto aŭ fama produktmarko, sed pro la tol-dusako triangula, eluzita kaj pendanta sur la supro de la biciklframo. Laŭ mi en la dusako kuŝis mia tuta sonĝo infanaĝa. Mi naskiĝis meze de la sesdekaj jaroj en la pasintan jarcento. Kiam mi apenaŭ komencis memori ion ajn, mia patrino jam estis konstante malsana; kaj antaŭ mi jam naskiĝis tri filoj, el kiuj la plej aĝa havis dek unu aŭ dek du jarojn. La vivoteno de la tuta familio nur dependis de la klopodado de Patro. Evidente, kiel malfacilaj estas la tagoj. Tiam, en nia loko, la ĉefa greno por nutrado estas sorgo. La sorgogreno de la Sudorienta Parto de Provinco Shanxi diferencas de tio de aliaj lokoj per tio, ke ĝi estas amare acerba kaj malfacile englutebla, kaj kaŭzas al la manĝantoj, precepe infanoj, sekecon en intesto, ke ili ne povas elfeki eĉ dum pluraj tagoj kun ventro ŝvelanta kaj la vangoj ruĝbrulantaj. Kiam ili ne povis elteni la suferon de mallakso, ili, levante la postaĵon, petis la patrinon elfosi la ferbulecan fekaĵon per bastoneto por ili. Sed, eĉ tiajn krudaĵojn kia sorgo, oni ne povas sufiĉe preni. En tiu periodo, la vivstato de tiuj, kiuj vivis en urbo kaj ĝuis la ŝtat-provizitan nutraĵon, estas pli bona ol tio de ni en kamparo. Onidire: kiu ĝuas ŝtat-provizitan grenon, tiu vivas en paradizo. Iam mi ludis kun kamaradetoj, kiuj kun urba loĝanteco ĝuis favoron en vesto kaj manĝo; vidante ke ili manĝas maizfarunan vovon*, mi eksalivumis, pretervole pensante, kiel feliĉe, se mi povus ĝui maizfarunan vovon ĉiutage.

  Por ŝtopi stomakojn de la familianoj, Patro iris al kampoj seninterrompe en ĉiu tago, laboradante de la frua mateno ĝis la malfrua vespero. Krome, en morta sezono de agrikulturaj laboroj li ankoraŭ klopode serĉis kromokupojn. Antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio, miaj patro kaj onklo iam administris ne malgrandan restoracion, kiu famis pro bonkuirita frap-patkuko kun peklita viando en nia regiono, kaj ĝis nun en la loka anekdotlibreto oni ankoraŭ povas trovi la registron pri “Frap-patkuko de Fratoj Wei”. La frap-patkuko kun peklita viando renomiĝis kiel fama manĝaĵo de Regiono Shangdang, kie mia familio estis. Tie cirkulas diro: “Por viziti foiron kruro al oni doloras;sen manĝi patkukon,oni ĝem-ploras”. Tra la tuta jaro, ĉiam, kiam oni okazigas foirojn kaj specialajn ceremoniojn en urbetoj kaj vilaĝoj,ĉu nordaj ĉu sudaj, restoracioj nepre konkure dungis Patron kiel ĉefan kuiriston. Pago por li estas po 2.5 juanoj tage. Revninte al nia vilaĝo Patro devis transdoni 2 juanojn al la Produkta Grupo, kaj fine li havis nur 0.5 juanon, kiu tamen jam estas ne sensignifa enspezo en tiu tempo.

  Kutime foiro daŭris tri aŭ kvar tagojn. Mi kalkulis la tagojn per fingroj, kiam estis la tago, en kiu Patro revenos. Mi ofte kuris el la ĉestrata pordego, kaj sidante ĉe la pordego sur la ŝtono kiu helpis rajdanton surĉevaliĝi, gape fiksis la rigardon al la fino de vojo, atendante sopire revenon de Patro. Kiam la figuro de Patro aperis de malprksime, mi jam senpacience trotis saltetante kontraŭ Patro antaŭ la biciklon samkiel gaja pasero. Sajnas, ke Patro jam antaŭatendis ĉi tiun akton. Descendinte de la biciklo kun rideto, karesante mian kapon, kaj poste levante min facile sur la supran framtubon, li puŝis la biciklon hejmen. Kiam la biciklo haltis en la korto, Patro demetis min teren, etendante la manon en la dusakon ĝis ĝian profundan fundon. Mi fiksis miajn okulojn al la dusako kun granda espero. Patro pene serĉis, elprenante pecojn da sekaj patkukoj kaj mantooj*, kiuj estis roditaj kaj pecigitaj, donante pecon al mi. Mi tenas ĝin en la mano kiel trezoron, ronĝante gaje kaj ŝpare la sekan manĝaĵon aldonitan de Patro, sentante ĝin tre dolĉa kaj bongusta. Tiutempe mia atendado fariĝis sentimento de feliĉo. Mia bela vivo de infanaĝo forpasis en la atendado de la reveno de la patra biciklo post la foirfiniĝo.

     Kiam mi vizitis gimnazion en la fino de la 1970-aj jaroj, inter la kunlernantoj ekfuroris biciklado. Kelkaj el ili loĝis kun mi en la sama strato kaj estis el familioj de ŝtat-oficistoj. Iliaj gefratoj jam perlaboris, tial en plibona vivkondiĉo ili ekhavis novajn biciklojn kun markoj, aŭ Eterno aŭ Fluganta Kolombo. Dimanĉe aŭ post lerneja horo, ili ofte vetkuris per biciklo sur la placo antaŭ la domo de La Revolucia Komitato de nia gubernio. Mi avide rigardis la vetkuron, kaj fojfoje intencus elpuŝi la biciklon de Patro por konkuri kun ili, sed tamen, vidante la biciklon de Patro kun kaduka ferframo, mi perdis kuraĝon. Foje, la allogo supervenkis min, ke mi, kun impulsa kuraĝo, ekrajdis sur la biciklon de Patro. Haltigante ĝin antaŭ la kunlerantoj mi estis preta konkuri kun ili. Tiam mi trovis, ke iuj rigardas min kaj mian biciklon kun malestima mieno. Unu el ili diris: “Ha, kiel kaduka biciklaĉo, ja devas esti ĉe brokantisto; kun tio, ĉu vi ankoraŭ aŭdacus vetkuri kun ni?” Liaj vortoj forte humiligis min, ke mi tuj ruĝiĝis sentante la vizaĝon brulanta kvazaŭ mi estus kaptita ŝtelisto, ne sciante kien fuĝi. Mi hejmen revenis konfuzita kun la biciklo. En tiu tempo, mi estis tre juna kaj neprudenta, opiniante, ke la trivita biciko donis al mi tian honton, kaj de tiam mi neniam rajdis sur ĝi.

En la 1980-aj jaroj, oni ne plu zorgis pri ĉiutaga pano; la amara kaj acerba sorgofaruno jam fariĝis historio. Ankaŭ nia familio ekhavis novajn biciklojn. En 1986, post la forpaso de Patro, tiun ĉi malnovan biciklon forprnis iu parenco, kiu venis multefoje por ĝin akiri. Mia patrino diris: kiam Patro ankoraŭ vivis, la parenco venis multfoje por aĉeti ĝin kontraŭ alta prezo, tamen Patro rifuzis.

De tiam pliaj dudek-kelkaj jaroj pasis. La biciklo de Patro jam malaperis el nia vivo. Tamen ĝi, kun radiko en la memoro de mi kaj miaj fratoj, videblas pli kaj pli klare kun la paso de tempo, kaj estas neniam forgesebla. Memorante Patron mi ĉiam vidis, ke li klinis la talion palpe serĉante la sekajn patkukon en la bicikla toldusako, tiuokaze mi ofte eklarmis; la pasintaj aferoj per si mem svarmis en mian koron; dolĉo kaj amaro, varmo kaj fristo, ĉagareno kaj ĝojo, ĉio ĉi en tiu ĉi mondo, mergas min en neesprimeblaj sentoj, ke mi porlonge ne povas ĝin forigi.

Memorante la biciklon mi ĉiam vidis Patron rideti al ni. Ho, mia neforgesebla biciklo, mia neforgesebla patro nin naskiginta kaj vivteninta.

 

* Vovo estas vaporumita pano el maiz-faruno.

* Mantooj estas vaporumitaj tritikfarunaj panoj.                               elĉinigis Wei Yubin

 


                                                                                                               返回目录